• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-27 16:02:53    
Li Jianwu: Amindumo

CRI
Mi saltis al li kaj, ĉe la momento en kiu li ne konsciis defensivon, donis solidan vangofrapon. Retropaŝinte mi insultis:
"Vi? Testudaĉo! Tiujn vortojn vi diraĉis? Fik' al via patrino! Vi ne volas redoni, se vi havas monon? Por la tuta vivo? Oldaĵo!" Mi turnis min al interpacigantoj en tetrinkejo, "Sinjoroj, bonvole juĝu! Jam 1 jaron de post lia prunto. Eĉ moneron mi ne vidis ankoraǔ. Ĵus mi iom urĝis, sed ĉi oldaĵo ĵetis koton al mi – li diraĉis, ke mi amindumis lian filinon kaj pro tio devas doni kompenson por lia honoro!"
"Sed antaǔhieraǔ vi mem sciigis min pri tio!" murmuris la oldulo.
"Mi mem? Ne estu fripona nepo!" Mi svingis pugnon kaj ĵetis min al li; li jam ruiniĝus, se multaj homoj ne barus min. "Kiu via filino? Tiu stratulino, kun ruĝaj nazloboj kaj tutvizaĝaj lentugoj? Ŝia karesnomo, Folieta, ĉu ne? Hi hi! Ne havu belan sonĝon! Mi prenu 10 inetojn, eĉ la 11-a ne estu ŝi. Jam ne sensencaĵon, sed redonu la monon!"
"Je nia nomo, post kelkaj tagoj!" Ies voĉo el la amaso.
"Ne! Li faris kalumnion kontraǔ mi. Mi akuzos lin. Li havos!..."
"Almenaǔ je tio, ke li estas via multajara najbaro."
"Najbaro? Kia najbaro, kalumniinta ke mi ŝtelis lian filinon! Nepre, al juĝejo!"
Ili, puŝe kaj tire, konsole kaj kvietige, irigis min el la tetrinkejo.
"Diablo! Kia ino! Eĉ rigardon mi ne turnis al ŝi."
Ironia krio flugis el la trinkejo. Se ili ne malhelpus min, mi rekurus internen.
"Kiu?" Mi kriis plu. "Ulo, vi volas helpi la oldaĵon? Elvenu, anstataǔ kaŝiĝi interne kaj ellasi furzon! Fik'! Prefere lian knabinon, ne cian anuson!" Kolero min ŝancele pelis tra malantaǔa strateto, ĝis apoga ŝtono en ĝirejo.
Ni ambaǔ, mi kaj la maljunulo, estas kaj najbaroj kaj kolegoj, kiuj vendas vestojn antaǔ templo – li, live de perono, dum mi dekstre. Ne eviteble do,, ke ni ofte kverelas. Prosperiĝas mia negoco, tago post tago, kio naskis envion de la maljunulo kiu do elpensis ion kontraǔ mia reputacio. Li havas filinon 17-18-jaran, nomatan Folieta. Ŝi frekventis la standon de la patro, por ion forporti aǔ venigi. Ĉiufoje ŝi preterpasis mian lokon, certe kun ia intenco. Koketema kaj havanta almenaǔ 3 dekonojn de ĉarmo, ŝi jen sendis al mi rideton jen montris ialan koleron. Mi ĵuru je la ĉielo! Inferen, se mi metus ŝin en la koron! Aliflanke, ne mankis babilo, en kiun, okaze de bona humoro, mi ŝovis iajn ŝercojn. Sed kion gravan tia petolo povus altrudi? Homo, nek herba nek arba, estas sentema. Post la Printempa Festo mi atingos la aĝon de 23 jaroj. Mi klopodas akumuli monon, por fondi familion en la florada tempo. Mi havas maljunan patrinon hejme. De longe ŝi deziras bofilinon por aviniĝi. Sed tio estas facila? Cetere mi, ankoraǔ ne tiom civilizita ke mi ĝuu liberecon en amoro, volas iom elekti per la propraj okuloj iun logan. Pri kiom da inetoj mi aǔdis? Mi diru sincere – neniu priridu bonvole – sole ŝi iom plaĉas, ĝuste Folieta kies ĉarmon la haǔta bruneco ĉiam perfidas. Kaj de longe mi divenas el ŝiaj mieno kaj okulumo, ke ŝi ne povas rifuzi. Sed mi, kiel unu el la veraj viroj, povus sendigne elbuŝigi la inklinon? Aliflanke mi jam penetris, ke ŝia patro, la sencerba oldaĵo, ĉiam pretas doni ŝin al mi, por kunigi la 2 standojn kaj monopoli la negocon. Li sonde pruntis mian monon. Nu, bone, mi havas la cerbon! Mi ĵetis al li monerojn. Vidu, mi postuladas redonon, dum li prokrastas kaj prokrastas. Hodiaǔ, en la tetrinkejo, li aǔdacis diskonigi tian aferon, sen gardi sian vizaĝon! Ĉu ne indignige? Mi ŝtelis lian filinon? Li afektis tiaĵon, spite al la prapatra honoro. Ba!
Kiu? Fik', kiun vi malbenas, tiu jam alvenas!
Mi levas la kapon al la ĉielo, ĉar subite aǔdiĝas ridaĉo malantaǔ mi. Strange, ĉi tiu oriente, tiu okcidente, la luno kaj la suno, ambaǔ intervidiĝas?
"Hej! Kial vi ne distretis lin? De kie vi kolektis la sinjorecon?" Ŝi saltis antaǔ min, strabante per bufinaj okuletoj. Duono de rido restis ĉirkaǔ ŝia buŝo.
"Nenio! Iru la vojon de via patrino!"
"Kio! Mi nepre ne..."
"Naǔze! Iru koketi antaǔ via patro, tie ĉi neniu deziras!"
"Furzon! Bone, vi ne deziras, mi do ne foriras! Vi kverelis kun mia patro. Bravulo! Vi eĉ donis al li vangofrapon, tiel forte, ke li ankoraǔ agonias hejme. Vi eĉ blufis en la trinkejo! Vi, kia heroo!!"
Mi stariĝis de sur la ŝtono, faris fingroklakon al ŝi kaj arogante deklaris: "Pardonon! Koko ne batalas kontraǔ hundo, mi ne kontraǔ vi. Vi ne foriros? Mi for!"
"Ne! Hodiaǔ mi nepre venĝos paĉjon!" Ŝi disetendis la brakojn kaj, jen salte, jen halte, baris al mi la vojon. Sparkis feroce ŝiaj okuletoj, turnataj en 4 direktoj. "Nu, laǔ via plaĉo. Aǔ mi alvoku patrolantan policanon kaj denuncu al li, ke vi..."
"Ke mi, kion?"
"Kion vi scias!" Sango provis eksudi el la inkeca haǔto de ŝia vizaĝo. Kia pozo, kvazaǔ ŝi volus gluti la ĉielon, enbuŝigi la teron kaj – fik', forvori min!
"Ha ha! Mi ja scias! Ha ha! Mi ja scias!"
Ŝi sin retiris al mura angulo kaj klinis la kapon ĝis la akselo. Sekvis plorsingultoj. Uf! Kia vulpineto! Hm, kion mi ne komprenas! Sed tiumomente mi estis tute sorĉata. Delire kaj galimatie, mi ŝutos al ŝi plurjarajn vortojn el la koro.
"Jam ne ploru! Jam ne, sed aǔskultu!"
"For! Abomeninda!"
"Ne! Nu!" Tagnokte abakaj bidoj krakadis en mia koro, multavorte, malorde! Ĉi-momente mi forte miris, ke la pelmelo da vortoj kunfandiĝis en la solan frazon, "mi decidas edziĝi al vi!"
Ŝiaj larmaj okuloj fariĝis tiuj de drako.
"Aǔskultu! Tio estas vera kaj sincera. Antaǔ longe mi jam kovis la intencon. Mi, vidu, havas jam 30 rozariojn da moneroj. Sufiĉe por preni vin..."
"Hi hi hi! Vi ĵus eĉ batis vian bopatron!"
"Vi amas min!"
"Mensogo! Hi hi hi!
"Kio?"
"Hieraǔ mi diris al paĉjo, ke mi nepre ne edziniĝos al vestovendisto, ĝuste vi. Prefere al..." "Prefere al..." -- Maljunulo preterpasis la straton. -- "Al li!"
"Al mastro Meng, tiu oldaĵo? Por esti lia 3-a kromedzino?"
"Pli bone ol kroĉiĝi al vestovendistaĉo!"
"Mi kolektis jam 30 rozariojn da moneroj..."
"Vi?"
"Via patro kaj mia patrino certe konsentos, ke ni..."
"Kion ni? Aĥ, jam krepuske! Mi devas iri hejmen – ja ja, por kalkuli, kiom da dentoj de paĉjo falis pro via fangofrapo!"
Vere la ĉielo malheliĝis. Neniu alia vidiĝis en la strateto. Mi faris salton al ŝi kaj, ekster ŝia atendo, fulmorapide etendis la brakojn kaj ĉirkaǔprenis ŝin je la talio – Fik' jen jen, mi efektive amas ŝin! Tamen, jam ekster mia senprecedenca atendo, ŝi abrupte retiris la dekstran manon kaj karesis mian vangon per solidega vangofrapo. Kaj la punkton metis per si ridkluko kaj:
"Ci? Testudido!"