• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-27 16:05:37    
"Kulota" Verkisto

CRI
Jiang Guangci (1901—1931) tre frue partoprenis en movado de lernantoj. De 1921 ĝis 1924 li faris studadon en Sovetunio. Dume li komencis verki novajn modernajn poemojn. Li mem diris en antaǔparolo por sia 1-a poemaro titolita "Nova Sonĝo": "Mi troviĝas ĝuste en la epoko, kiam la revolucia tajdo hurlas; mia koro brulas meze de senlima ruĝa fajrego. Mi volas esti diligenta kantisto por la orient-azia revolucio!" "Nova Sonĝo" fariĝis la 1-a kolekto de poemoj laǔte prikantantaj la Oktobran Revolucion de Rusio kaj la novan socialisman vivon. Ni citu ekzemplon:
La Oktobra Revolucio,
kvazaǔ ĝisĉiela fajrokolono
paseajn restaĵojn forbruliganta
kaj novan vojegon tralumiganta.
Ho! L' Oktobra Revolucio!
Al vi la animon mi donu pie!
Dank' al vi l' homaro naskiĝos ree.
Reveninte en la patrolandon, li trafis kloakecon de la orienta urbego Ŝanhajo. En 1926 li finis alian poemaron, "Vee pri Ĉinio", en kiu li ellasis sombron, morozon kaj melankolion, tamen li ne degeneriĝis, nek deprimiĝis, anstataǔe li instigis, ke la subpremataj homoj prenu armilojn kaj persistu en batalo.
Post la jaro 1925, Jiang Guangci turnis pli grandan energion al verkado de noveloj kaj romanoj. En "Knaba Vagabondo" la aǔtoro diris, ke li krude kriegas meze de rumoroj pri la luno kaj floroj. Jen knabo nomata Wang Zhong, filo de vilaĝa agroluanto, fariĝis trampo, orfiĝinte pro tio, ke lakeoj de bienulo mortigis liajn gepatrojn. Li vagis kaj vagis, de vilaĝo al vilaĝo, trafante diversajn turmentojn. Fine li renkontiĝis kun revolucia organizo kaj aliĝis al ĝi. Post nelonge li falis sur batala fronto. La vagada procezo de Wang Zhong klare vidigis kontraǔdirojn kaj batalojn en tiama socio.
Aprile de 1927, eksplodis 3-afoje armita insurekcio de ŝanhajaj laboristoj. Dume, en malpli ol duona monato, Jiang Guangci plenumis mallongan romanon titolitan "Kulotula Partio", en kiu li priskribis ĉefe la procezon kaj malsukceson de la 2-a armita leviĝo de ŝanhajaj laboristoj kaj fine desegnis triumfan perspektivon de la 3-a, fidele vidigante la fizionomion de tiu historia evento kaj speguligante tiaman atmosferon de la socio. La aǔtoro sukcese modlis kelkajn gvidantojn kiuj havis brilan kvaliton de volfirmeco kaj sinforgesemo. Ekzemple Yang Zhifu, ja kortuŝa figuro de laborista gvidanto, ĉiam persistanta en laboro kun respondecemo al la revolucia afero kaj ignoranta sian gravan malsanon. La aǔtoro ankaǔ sincere prikantis heroecon de laboristoj. Jen Li Jingui kaj Xing Cuying, kiuj ĉiam kuraĝe marŝis, defiante danĝeron kaj morton.
Post la 1-a Enlanda Revolucia Milito (1924—1927), Jiang Guangci navedis inter la du urboj Ŝanhajo kaj Wuhan. Survoje li vidis dekadencan flankon de la reala vivo, kaj tio sternis ombron en lia animo. Li ne ĉesis verki novelojn. En "Sovaĝa Funebro" jen tiuj sin retiras el la revolucia ondo, jen aliaj mortas pro daǔrigo de batalo; en "Jufen" (Krizantema Aromo) "heroo" faras murdadon post fiasko en batalo kontraǔ la realo; en "La Lasta Rideto" protagonisto finas batalon per suicido povante fari nenion alian. Tiuj verkoj sukis per forta malamo al malamikoj, tamen etoso iom tro pezis.
Somere de 1929, Jiang Guangci veturis al Japanio kaj elkovis romanon "La Luno Disrompinta Nuban Sieĝon", spegulantan splitiĝon de junaj intelektuloj post malsukceso de la Granda Revolucio. La aǔtoro, aliflanke, intencis per la romano montri vojon al ili. Studentino Wang Manying, puŝate de la revolucia tajdo, forlasis sian hejmon kaj aliĝis al la revoluciula vicaro. Post nelonge reakcia puĉo okazis, tial ŝi falis en malesperon kaj doloron, kaj elektis vojon, kondukantan al "detruado de la mondo", fakte al propraj degenerado kaj pereo. Fine, dank' al helpo de revoluciulo nomata Li Shangzhi, ŝi sin ŝiris el tia vivo kaj ĵetis en laboristan movadon. En Japanio la "kulota" verkisto skribis ankaǔ taglibron "Fremda Lando kaj Patrujo" kaj poemon "Mi Devas Reiri al la Patrolando", esprimante sian novan esploron pri perspektivo de la revolucio, nuligon de perplekso sur la revolucia vojo, sopiradon al la patrolando kaj la popolaj amasoj, kaj ankaǔ al tiuj amikoj kiuj iam pene batalis kune kun li, kaj aspiron al la revoluciula vicaro por trovi ion grandan el doloro kaj rezista voĉo de la amasoj. En Japanio li ankaǔ legis pli multajn librojn temantajn pri marksisma teorio de literaturo kaj arto kaj eminentajn verkojn, tradukis iujn sovetuniajn literaturaĵojn kaj kontaktis proletajn verkistojn de Japanio.
En 1930 li elŝpinis romanon titolitan "La Hurlanta Tero". Verko plej matura de Jiang Guangci. La romano sufiĉe plene spegulas akrajn klasajn kontraǔdirojn kaj ardajn klasbatalojn en la vasta kamparo kaj vidigas aspekton de revolucia movado de armitaj vilaĝanoj gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio. En sia komenco la romano grandioze manifestas etoson de la kamparo en kiu revolucia ŝtormo estis baldaǔ aperonta. Regis sufokeco tago post tago; post longa tempo ĝermis klasa malamo, el la vasta tero. Revoluciaj laboristo Zhang Jinde kaj intelektulo Li Jie iris al sia vilaĝo, en kiu ili naskiĝis kaj pasigis la infanecon, kaj dismetis semerojn de revolucia fajro, kaj mizeraj vilaĝanoj ekkomprenis la veron kaj ekvidis la fajreran flagron, kaj la tero ekhurlis. Zhang Jinde kaj Li Jie fondis kamparanan asocion kaj tio ekskuis la aǔtoritatecon de bienuloj kaj sinjoroj. Vekiĝis, vekiĝis la meditema Wang Guicai; vekiĝis la maljuna Wang Rongfa delonge katenita de malnova tradicio; vekiĝis la melankolia kaj silentema Wu Changxing – vekiĝis la vilaĝo, vekiĝis la tuta tero... La veka romano tamen ne povis libroforme enmondiĝi en la vivo de la aǔtoro pro persekutado kaj malpermeso fare de la reakcia instanco!
Certe li jam trankviliĝis en la alia mondo, kiam la revolucio gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio komplete plenumiĝis kaj starigis, en la 1-a de oktobro, 1949, la Ĉinan Popolan Respublikon.