• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-28 16:11:35    
Dokumento pri la plej riĉaj entreprenistoj sur la ĉeftero de Ĉinio (1)

cri

1. Rong Yiren kaj lia familio

Rong Yiren, 84-jara, fandis Grupon CITIC. Ĝis la mezo de septembro 2000, Rong-familio havis 18% de la akcioj de la en-akciomerkata kompanio Taifu de la grupo CITIC en Hongkong, kun valoro de 1.9 miliardoj da usonaj dolaroj.

Rong Yiren naskiĝis en Wuxi de Jiangsu-provinco. Li estas posteulo de la fama ĉina nacikapitala entrepreno de Rong-familio. En 1937 li diplomiĝis el la universitato Sankta John de Ŝanhajo kaj fariĝis asistanto kaj administranto de la faruna fabriko Maoxin de Wuxi. Poste li fariĝis direktoro de Hefeng-kompanio de Ŝanhajo kaj direktoro kaj adiministranto de Sanxin-banko de Ŝanhajo. Li estas reprezentanto de 26 entreprenoj de Rong-familio en la kampoj tekstila, prestinktura, farura kaj mashin-fara.

S-ro Rong estis vicurbestro de Ŝanhajo kaj vicministro de la Tekstila Ministerio de Ĉinio. En 1978, kiam Ĉinio komencis praktiki la politikon de reformado, la Grupo CITIC fondighis kaj RongYiren fariĝis ĝia ĉefdirektoro. Post tio li estis prezidanto de la Ĉina Industria-komerca Federacio kaj membro de la Konstanta Komitato de la Ĉina Asocio de Demokratia Nacia Konstruado. En 1993 li estis elektita kiel vicprezidanto de Ĉinio.

2. Liu Yongxing kaj liaj fratoj

Liu Yongxing, 52-jara, naskiĝis en Xinjin de Sichuan-provinco. Lia ĉefa entrepreno estas Grupo Espero kaj lia riĉaĵo en 1999 valoris miliardon da usonaj dolaroj.

Inter la 500 grandaj ĉinaj civilaj entreprenoj komercaj kaj industriaj de 1999 la grupo okupis la 5-an lokon. En 1982 Liu kaj liaj fratoj sin okupis pri koturno-bredado per nur mil juanoj kaj fondis la faman civilan entreprenon -- Grupo Espero. En 1996 ili establis Novan Grupon Espero, kiu nun jam disvolviĝis en grandan entreprenon (grupo) de prilaborado de agrikulturaj produktajhoj, produktado de brutonutraĵo, dom-bieno, financo kaj investo. Ĝi fariĝis unu el la plej grandaj privataj entreprenoj en Ĉinio, kun jara vendovaloro de miliardo de usonaj dolaroj.

3. Ren Zhengfei

Ren Zhengfei estas 56-jara. Lia ĉefa entrepreno estas kompanio de Huawei-teknologio, fondita en 1988 en Shenzhen. Nun ĝia jara vendovaloro jam atingis 1.5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ĝi okupas avangardan lokon en la ĉina merkato pri GSM-instalaĵoj, interŝanĝiloj kaj sistemo de konektaj instalaĵoj.

4. Zhang Xingmin

Zhang Xingmin, 42-jara, naskiĝis en Jiutai de Jilin-provinco. Ĉefa entrepreno: Grupo Hainan Xingbao. Riĉaĵo: 480 milionoj da usonaj dolaroj. En 1991 Zhang Xingmin sukcese faris negocon kun komercistoj el Rusio kaj profitis 24 milionojn da usonaj dolaroj. Akirinte eksport-importan rajton li plivastigis sian kompanion kaj en 1993 li sin ekokupis ankaŭ pri dom-bieno.

5. Wu Yijian

Wu Yijian, 40-jara, naskiĝis en Xi'an de Shaanxi-provinco kaj akiris magistrecon. Lia ĉefa entrepreno estas Grupo Shaanxi Jinhua Qiye. Lia riĉaĵo, kalkulate lau la kapitalo de 2000, valoras 422 milionojn da usonaj dolaroj. Li riĉiĝis per dom-bieno, kaj poste li sin okupis pri fabrikado kaj podetala vendo de medikamentoj, investado k.a. Li plurfoje gajnis provincan kaj ŝtatan premion por elstaraj entreprenistoj. Li estas membro de la Ĉina Popola Kongreso.