• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-28 16:14:53    
Dokumento pri la plej riĉaj entreprenistoj sur la ĉeftero de Ĉinio (2)

cri

11. Li Xiaohua

Li Xiaohua, 49-jara, naskiĝis en Pekino. Ĉefa entrepreno: Investa Grupo Hongkong Huada. Kalkulate lau la kapitalo de la grupo en 1996, li havas 250 milionojn da usonaj dolaroj.

Nur per sukoprema maŝino valoranta 800 usonajn dolarojn, li komencis sian komercadon en Beidaihe. Post 4 jaroj li akiris agent-rajton pri harkreskiga likvaĵo Zhangguang 101 por Japanio. En 1991 li investis 38 milionojn da usonaj dolaroj en Malajzio por disvolvi dom-bienon. Duonjaron poste, li akiris duoblan profiton. La ĉina observatorio nomis planedon per lia nomo. Li estas membro de la Ĉina Popola Kongreso.

12. Chen Jinfei

Chen Jinfei, 38-jara, naskiĝis en Pekino kaj diplomiĝis el universitato. Ĉefa entrepreno: Investa Grupo Beijing Tongchan. Kalkulate laŭ la neta kapitalo en 1998, lia riĉaĵo valoras 226 milionojn da usonaj dolaroj.

En 1987 Chen rezignis sian oficon en la Poŝta kaj Telekomunika Ministerio de Ĉinio kaj fondis prestinkturejon por ĉemizoj. Post 1992 lia entrepreno tuŝis dom-bienon, kaj akiris sukceson. Post tio li disvolvas sian entreprenon en multaj kampoj: konstruaj materialoj, telekomunikado kaj financo. Li fondis bankon en Well-strato. La vendovaloro de lia entrepreno en 1998 estis 180 milionoj da usonaj dolaroj. Li estas membro de la Ĉina Popola Kongreso.

13. Wu Bingxin

Wu Bingxin, 63-jara, naskiĝis en Shandong-provinco. Ĉefa entrepreno: Grupo Shandong Sanzhu Yaoye. Li havas 100% da akcioj de sia grupo. Kalkulate laŭ la neta kapitalo de 1999, li havas 210 milionojn da usonaj dolaroj.

Li ĉesigis lernadon en la aĝo de 15 jaroj. Li laboris kiel kasisto kaj, malpli-ol-50-jara, forlasis sian okupon pro hepata kancero. Post kiam li resanigis sin per ĉinaj herbodrogoj, li fondis entreprenon de trinkaĵo. La vendovaloro de lia entrepreno estas 60 milionoj da usonaj dolaroj.

14. Tian Suning

Tian Suning naskiĝis en 1963 en Pekino. Li estas ĝenerala direktoro de Netcom. Li diplomighis el la biologia fakultato de Liaoning-universitato. En 1987 li iris al Usono por studi kaj doktoriĝis en 1992.

En 1994 li fondis la kompanion Yaxin por softvaroj kaj sistemo-integrado. En junio de 1999 li eklaboris kiel CEO de la kompanio. Li estas ankaŭ konsilanto de la Usona-Ĉina Scienc-teknika Interŝanĝa Komisiono kaj vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Junaj Entreprenistoj. En januaro 2000 li estis elektita kiel unu el la dek plej elstaraj ret-laborantoj de Ĉinio.

Nun lia kompanio servas per komerca aplikado de Interreto kaj LAN. La larĝa bendo estas konstruata.

15. Tao Xinkang

Tao Xinkang, 48-jara, naskiĝis en Ŝanhajo. Ĉefa entrepreno: Grupo Shanghai Xingaochao. Kalkulate laŭ la neta kapitalo de sia kompanio en 1999, li havas 190 milionojn da usonaj dolaroj.

Tao ĉesigis lernadon en sia 18-jara aĝo. En la lastaj jaroj de la 70-aj jaroj li per mil usonaj dolaroj fondis fabrikon de mebloj. En 1985 li profitis 60 mil usonajn dolarojn. La mebloj de lia fabriko jam okupas 10% de la merkato de Ŝanhajo.

Malsame kiel siaj konkurencantoj, li senpage projektas, transportas kaj donas postvendan servon por la klientoj. En 1999 la vendvaloro de lia grupo atingis 500 milionojn da usonaj dolaroj kaj la neta profito - 31 milionojn da usonaj dolaroj.