• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-28 17:15:34    
Prognozo de heredaj malsanoj per komputilo

cri
Se iu estas trafita de hereda malsano, liaj familianoj deziras scii, ĉu tia malsano herediĝos, ĉu la malsanulo ne povos edz(in)iĝi kaj ĉu liaj (ŝiaj) naskotaj infanoj suferos la saman malsanon. Jen temas pri la prognozo de heredaj malsanoj.

Iu virino naskis bebon senkapan, kiu mortis tuj podt sia naskiĝo. Je la dua akuŝo okszis al ŝi la samo. Pro tio ŝi dronis en granda ĉagreno. Ĉu ŝia tria bebo estos denove senkapulo? Iu junulo konsultis min, laboranton pri heredaj malsanoj, ĉar li timis, ke la leporlipo de la patro de lia fianĉino herediĝos al lia estonta bebo. La kaŭzoj de psikozo, leporlipo, senkapeco kaj alaij ofataj malsanoj rilatas kaj al heredeco kaj al medio, kaj tial estas kompleksaj. Estas malfacile konstati, ĉu malsaniĝos ankaŭ la gefiloj aŭ plijunaj gefratoj de la malsanulo. Tio restas konfuza problemo en mecidino.

En la lastaj 20 jaroj aperis nova medicina nomo en genetiko, t.e. multfaktora patologia heredeco, kiu estas destinita por studi la leĝon de la heredaj malsanoj. En la 70-aj jaroj oni trovis formulon, por kiu oni povas antaŭscii la probablecon de malsaniĝo de naskotaj beboj, se nur oni konas la leĝon pri herediĝo de tiuj malsanoj kaj la ĝeneralan staton de la familio de la malsanulo. Tio progresigis la prognozon de heredaj malsanoj. Tamen la formulo estas tre kompleksa kaj estas preskaŭ neebla la kalkulo per la homa cerbo. Por solvi la problemon oni devas turni sin al komputilo. Kunlaborante kun kolegoj de la elektroteknika kaj komputila fakultatoj de Jiaotong-universitato de Ŝanhajo, ni ellaboris kompitilan programon. Ni faris enketon pri miloj da homoj suferantaj de multfaktoraj heredaj malsanoj, ekkonis la leĝon pri ilia herediĝo kaj eltrovis metodon antaŭscii la probablecon de malsaniĝo.

La praktiko pruvid la mirindan taŭgecon de nia komputilo, kiu povas fari 100 000 operaciojn ĉiu-sekunde. Nur 15 sekundoj sufiĉas por konstati la malsaniĝan probablecon de unu familio. Nun ni reveni al la supre menciita virino. Surbaze de la fakto, ke ŝi naskis du sankapajn bebojn, komputilo informis, ke ŝia tria bebo malsaniĝos duonprobable. Kaj ni diris al ŝi, ke ni ekzamenos ŝian amniana likvaĵon post ŝia gravediĝo por certiĝi, ĉu al feto estas malsana aŭ ne. Ŝi konsentis kaj ricevis kontentigan rezultato. Malaperis ŝia skrupulo kaj ŝi naskis sanan bebon. Al la junulo la komputilo antaŭsciigos, ke se la geedzoj estas sanaj, ilia bebo havos nur 1% da probableco de malsaniĝo, kvankam ĝia avo estas leprolipulo, tial superlfluas lia maltrankvilo.

Oni ĵus komencis prognozi heredajn malsanojn per komputiloj. Ni kredas, ke la vasta uzado de komputiloj multe helpos preventon de malsanoj kaj plibonigon de la homa sanstato.