• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-28 18:12:16    
Kamparana sportkunveno movis disvolvon de la ĉina tradicia sporto

cri

La 5-a Ĉina Kamparana Sportkunveno okazis en la urbo Yichun, provinco-Jiangxi. Ĉifoja sportkunveno enmetis en si Uŝuon, drako-leono-dancadon, kablo-tiradon, drakoboatadon kaj aliajn ludojn kun ĉinaj popolaj apartecoj, kiu altiris al si preskaŭ 3 000 kamparanajn partoprenantojn, tio kaŭzis ĉiuflankajn atentojn de la ĉinaj kamparanoj.

Ĉinio estas granda agrikultura lando kun vasta kampara regiono kaj pli ol 9 miliardoj da kamparanoj. Ĉinio estas en la mondo la unika lando, kiu regule funkciigas kamparanan sportkunvenon. De la jaro 1988, kiam okazis la 1-a Kamparana Sportkunveno, ĝi jam fariĝis festo de multegaj ĉinaj kamparanoj. La aranĝado de multaj programeroj en la sportkunveno elmontris la apartecon de la kampara socia vivo, iuj ludoj ja estas rekta reapero de la kampara vivo, ekzemple drako-leono-dancado kaj drakoboatado ktp., kiuj estas tradiciaj rimedoj en la kamparo por feria festado, malbono-pelado kaj benado, kaj post disvolviĝo fariĝis tradiciaj sportaj ludoj ŝatataj de la ĉina popolo. Tiaj ludoj enmetiĝis en la kamparanan sportkunvenon, tio ne nur faris la kamparanan sportkunvenon vera festo de la ĉinaj kamparanoj, sed ankaŭ pere de la elmontriĝo kaj disvastiĝo de la sportkunveno atentigis al pli multaj homoj la grandan ĉarmecon de la ĉinaj tradiciaj sportaj ludoj kaj alvokis al si pli multajn amatorojn kaj movis la disvastigon de la ĉinaj tradiciaj sportaj ludoj.

Sinjoro Jiang Tianyi, kiu partoprenis en la organizaj laboroj de la antaŭaj kamparanaj sportkunvenoj, opiniis, ke la kamparana sportkunveno jam fariĝis granda scenejo de la ĉina tradicia sporto. Li diris "La kamparana sportkunveno profunde encerbiĝis en la cerbon de la ĉinaj kamparanoj kaj fariĝis la atendo de la kamparanoj en la ĉiutaga vivo, kaj ĝiaj skalo, programera aranĝo kaj organiza formo pli kaj pli disvolviĝas al karnavalo de la ĉinaj kamparanoj. Sed pli grava estas tio, ke per tiu ĉi scenejo iuj tradiciaj sportaj ludoj forgesataj de la urbaj gejunuloj, ekzemple uŝuo, drako-leono-dancado kaj aliaj, odoras profundan naciecan apartecon kaj apartan ĉarmecon, kaj igas pli kaj pli multajn homojn ŝati ilin kaj partopreni en ili."

En konkursejo de la tradiciaj ludoj de ĉifoja kamparana sportkunveno aperis torentoj da spektantoj. Precipe ĉe konkursejo de la drakoboato kolektiĝis pli ol dekmiloj da spektantoj ĉiutage. Konkurso de drakoboatado estas tre populara en sudĉiniaj provincoj, ĉiuprintempe en multaj lokoj okazas tradiciaj drakoboataj konkursoj esperante favoran veteron en la jaro. La lokaj homoj rigardas la gajnintojn de tiu konkurso ne malpli gravaj ol la ĉampionojn de Olimpikoj. La gvidanto de la Guangxi-teamo gajninta la unuan lokon en geduopa remado de la drakoboata matĉo, Luo Ruiqiang diris, "En nia loko ĉiuj familioj remas, ĉar tio estas unu el la ŝatokupoj. Se iuj familioj ne, tio eble kaŭzis malestimon. Ekzemple dum Drakoboata Festo la vilaĝoj estas tre movoplenaj, preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj partoprenas en la remado. Ili mem multe ŝatas la remadon kaj ankaŭ kulturas geknabojn por ke ili estontece partoprenu en ĝi. Pro ĉarmeco de drakoboata remado multaj fraŭlinoj de la proksimaj vilaĝoj edziniĝis al junuloj de nia vilaĝo. Nun nia vilaĝo riĉiĝas, en la kuranta jaro ni enspezis pli ol dek milionojn da juanoj."

En uŝua konkursejo de la kamparana sportkunveno, Fu Xinian, spektanto, maljuna kamparano veninta de la urbo Pingxiang, Jiangxi-provinco, diris al la raportisto: "Tiu ĉi sportkunveno funkciis speciale por la kamparanoj. Mi venis de tre malproksime, mi ne zorgis, kiu gajnis la ormedalon, sed pli grava estas tio, ke tiu estas nia festo kaj la ludoj ŝatataj de ni. En nia hejmloko multaj homoj sin ekzercas per uŝuo delonge, post kiam ni spektis elitulajn prezentadojn en la sportkunveno, ni havas plimultajn entuziasmojn en uŝua ekzercado."

Iuj el la plej fruaj sportoj de la homaro originis de la agrikultura produkta praktikado. En Ĉinio estas multaj sportaj kvintesencoj, ekzemple uŝuo, drakoboatado, drako-leono-dancado, kajtoflugigo ktp., kiuj havas grandan nombron da amatoroj en la kamparo. La piramida bazo de la ĉina sporto konsistas ĝuste el tiuj ĉi grupoj kaj amatoroj de aliaj sportaj ludoj.

Ĉifoja kamparana sportkunveno sendube estas scenejo por kontroli la profundecon kaj vivpovon de tiuj ĉi ĉinaj kvintesencoj. Kun disvolvo de la kampara ekonomio kaj la altigo de la kamparana vivnivelo pli multe da ĉinaj tradiciaj sportaj ludoj disvastiĝas en la ĉina kamparo. Ekzemple, volano, kiu estis la aldona programero en la dua kamparana sportkunveno kaj estas plej ŝatata tradicia sporta ludo en la sudokcidentaj regionoj de Ĉinio. tia volano estas farita el pilkforma kaŭĉuko kun du plumoj surfiksitaj ,oni ludas ĝin per kikado kaj kaptuŝado. Post disvastiĝo en la kamparana sportkunveno ĝi jam populariĝas en nordorientaj ĉinaj rigionoj, kies ludlerteco jam havas relativan altecon. Yang Wenzhong, gvidanto de la volana teamo de Liaoning-provinco, partoprenanta en tiu ĉi kamparana sportkunveno prezentis, "En tiuj jaroj post kiam ekdisvolviĝis volano-ludo, nia provinco-Liaoning estas grava regiono. Niaj ludantoj vizitis Germanion dufoje, kaj ankaŭ multajn aliajn landojn. Ĉu en urbo aŭ en kamparo volano-ludo jam vaste disvolviĝis."

Ĉina kamparana sportkunveno kaj tiaj okazigitaj de la provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj ludas neanstataŭeblan rolon por disvasdigi kaj popularigi la modernajn sportojn, heredi kaj disvolvi tradiciajn sportojn, novigi kaj sublimigi kamparajn gustoplenajn sportojn, kaj kulturi sportajn homojn en la kamparo. Kun disvolvo de la kamparanaj sportaj aferoj, la kamparo jam fariĝis grava bazo de la ĉinia sporto por grimpi sur la altan pinton kaj sendis al la ŝtato multajn altnivelajn sportajn talentulojn.