• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-29 17:59:52    
Kiu estis Han Xizai?

cri

Han Xizai estas la viro kun longa vizaĝo kaj bela barbo en la pentraĵo. Li estis ĉefministro deveninta de aristokrata familio kaj ankaŭ fama erudito de tiu tempo. Sed la imperiestro dronis en orgojla diboĉado kaj maldiligentis en ŝtataj aferoj, rifuzis admonojn de korteganoj kaj eĉ suspektis ilian fidelecon.

Tiam nobeloj kutimis bankedi tra nokto. Por protekti sin kontraŭ suspekto de la imperiestro, li ŝajnigis sin luksema kaj gastigis en sia hejmo dekojn da famaj geaktoroj, kaj liaj bankedoj estis oftaj.

Sed fakte li estis ambicia. Li estis erudita kaj saĝa en politiko. En sia juneco li jam ricevis altan rangon. Li konsilis al la imperiestro unuigi Ĉinion. Sed la poltrona imperiestro ne aŭskultis lin. Poste nova monarko heredis la tronon. La nova gracia monarko donis al Han esperon. Sed baldaŭ Han trovis, ke li estis same orgojla kiel la forpasinta. En malespero Han abdikis la oficon de ĉefministro.

Pri la pentraĵo

Han Xizai estis suspektata je ribelo kontraŭ la monarko. Li estis superrigardata. Pentristo Gu Hongzhong ja estis spiono de la monarko. Li estis eminenta pentristo kaj havis altan rangon en la kortego. Li estis bona amiko de Han Xizai kaj ofte partoprenis en lia nokta bankedo.

La monarko Li Yu estis eminenta en literaturo kaj pentrarto, sed stulta en politiko. Li senĉese tributis al la malamika lando por almozi kvietan vivon, sed samtempe li suspektis eminentajn korteganojn. La abdiko de Han Xizai pliigis lian suspekton.

Foje li informiĝis, ke korteganoj kolektiĝos en la hejmo de Han. Li teruriĝis pro suspekto: Ĉu ili komplotos por ribelo? Li sendis sian fidelan korteganon Gu Hongzhong enketi pri la afero. Li ordonis al li pentri la scenon de la bankedo.

Gu trovis, ke en la hejmo de Han kolektiĝis ne nur reputaciaj korteganoj, sed ankaŭ famaj prostituitinoj kaj aktoroj. Forlasinte la bankedon, Gu faris la pentraĵon "Nokta Bankedo de Han Xizai". Li Yu malvolvis la pentraĵon kaj trovis, ke Han Xizai dronis en orgojlo, kaj malstreĉis sian singardemon. Sed rigardante pli detale, li trovis, ke la mieno de Han montris lian mornon kaj senpovecon, ke li kaŝis sian ambicion en orgojlo. Li do dekretis ekzili lin el la ĉefurbo.

Tiam Han Xizai aĝis 57 jarojn kaj fartis malbone. Konsiderante, ke li ne povos elteni la lacon de transloĝiĝo, li petis malpezigi la punon. La manarko konsentis, ke li restu en la ĉefurbo, kondiĉe, ke li ne plu renkontiĝu kun siaj amikoj. Poste Han grave malsaniĝis kaj mortis.

Kvin scenoj de la nokta bankedo

La ĉinstila rulpentraĵo "Nokta Bankedo de Han Xizai" konsistas el 5 partoj apartigitaj per ornamaj ekranoj ofte uzataj en ĉambroj en la antikveco. La pentristo esprimis ĉefe la mornon, maltrankvilon kaj kontraŭdiran animstaton de Han Xizai malgraŭ gaja amuzado.

La unua parto estas Muzikoludo: Komenciĝas la nokta bankedo, kaj servistinoj bruligas ruĝajn kandelojn. La tabloj estas plenaj de abundo da pladoj, vintasoj kaj fruktoj. Han Xizai kaj la gastoj estas aŭskultantaj bivoludon de muzikistino. Junulo en ruĝa vesto sin klinas antaŭen absorbite de la muziko. Post ekrano virino sin apogas al la ekrano kaj montras rideton.

La dua parto - Kantado kaj Dancado: Estas kulmino de la bankedo. Dancistinoj en bluaj roboj dancas en akompano de tambura taktado. Han Xizai malzorge frapetas ruĝan tambureton. La aliaj estas absorbitaj de la prezentado. Monahho montras ĝeniĝon hezitante inter rigardo kaj nerigardo.

La tria parto - Ripozo: Baldaŭ estos noktomezo. Han Xizai ripozas sidante inter kvar aktorinoj. Servistino tenas pelvon por lia manlavo. Aliaj du servistinoj estas preparantaj muzikilojn, aldonas kaj ŝanĝas teon kaj vinon.

La kvara parto - Muzikoludo: Han Xizai portas blankan jakon kaj sidas sur seĝo. Li svingetas ventumilon kaj la mieno montras kaj facilecon kaj zorgon. Kvin muzikistoj en vico ludas muzikilojn. Viro staras apud la ekrano kaj flustras kun virino post la ekrano.

La kvina parto - Finiĝo de Bankedo: Estas profunda nokto. Finiĝas muzikoludo, sed la gastoj ankoraŭ ne volas foriri kaj flustras kun aktorinoj brakumante ilin. Han Xizai denove surmetas sur sin flavan jakon, tenas tamburfrapilon kaj staras meze por okulsekvi la forirantajn gastojn.