• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-29 18:12:15    
La Pekina Simio-homo kaj la Montsupra Kavernulo

cri

La Pekina Simio-homo Antaŭ ĉirkaŭ kvincent mil jaroj, ĉe Zhoukoudian, sudokcidente de Pekino, vivis primitivaj homoj, kiujn ni nomas Ĉinaj Simio-homoj. Ili aspektis ne tute simile al la nuntempaj homoj. Iliaj brovosto kaj makzeloj antaŭen elstaras, kaj frunto kliniĝas malantaŭen. Ilia krania kapacito atingis nur tri kvaronojn de tiu de la modernaj homoj.

Tiam en Norda Ĉinio la klimato estis varmeta kaj humida, kaj kelkloke kompare seka. En densaj arbaroj, vastaj herbejoj, sur bordoj de riveroj kaj lagoj troviĝis sovaĝĉevaloj, cervoj, antilopoj, grandaj rinoceroj, elefantoj kaj bubaloj. Sur montoj kaj en kavernoj vivis ursoj kaj tigroj. En la arbaro vagis la plej kruela malamiko de la homoj -- la rapirdentaj tigroj.

La Pekinaj Simio-homoj faris malfacilajn batalojn kontraŭ la naturo. Ili jam kreis batalilojn, nome bastonojn, batfaritajn nepoluritajn ŝtonajn ilojn kaj fajron, kiun ili reportis el brulanta arbaro kaj konservis en la kaverno.

La Pekina Simio-homo kolektis de la vegetaĵoj radikojn, tigojn, semojn kaj fruktojn kaj ĉasis bestojn per bastonoj kaj krudaj ŝtonaj iloj por havigi al si manĝaĵojn. Cervo estis ilia ĉefa ĉasaĵo. Ne povante akiri sufiĉe da nutraĵo per la tre simplaj kaj krudaj iloj, ili estis konstante minacataj de malsato.

La Pekina Simio-homo ankoraŭ ne scipovis konstrui domojn, ili loĝis amase en kavernoj, kiuj ŝirmis la konservatan fajron. Ili fortimigis bestojn kaj rostis manĝaĵojn per la fajro. Montkavernoj ĉe rivero estis la plej taŭgaj lokoj por ilia vivado. La rivero liveris al ili akvon, sur la bordo ili povis trovi ŝtonojn taŭgajn por fari ilojn kaj kapti bestojn, kiuj venis trinki akvon.

La Montsupra Kavernulo La homoj vivantaj ĉe Zhoukoudian antaŭ ĉirkaŭ kvindek mil jaroj estas nomataj Montsupraj Kavernuloj. Jam ne estas granda diferenco inter ili kaj la modernaj homoj.

Krom ŝtonaj iloj, ili povis fari ankaŭ ostajn ilojn. Ili faris el bestaj ostoj kudrilojn, per kiuj ili kudris vestojn el feloj. Krom kolektado de radikoj, tigoj, semoj, fruktoj de vegetaĵoj kaj ĉasado de bestoj, la montsupraj kavernuloj ankaŭ povis kapti fiŝojn kaj ostrojn, kiuj taŭgas por manĝo nur post kuirado. Kiam la montsupraj kavernuloj povosciis artefari fajron kaj komencis manĝi fiŝojn, ilia sfero de aktiveco ege vastiĝis.

La Pekina Simio-homo kaj la Montsupra Kavernulo uzis batfaritajn ŝtonaĵojn.Ĉi tiun epokon oni nomas la paleolitiko.