• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-29 18:29:25    
Kunekzisto de la Tri Regnoj

cri

Pro longdaŭra kontraŭstaro de Sun kaj Cao, la fortoj de Liu Bei rapide ekspansiis kaj formiĝis la kunekzisto de la Tri Regnoj Wei, Ŝu kaj Wu.

En 215 Cao Cao konkeris Hanzhong en la nuna Ŝaanxi-provinco kaj rekte minacis la ekziston de la reĝimo de Liu Bei. Liu Bei decidis militi kontraŭ Cao Cao. En la batalo lia armeo mortigis Xiahou Yuan, gravan generalon de Cao Cao, kaj konkeris Hanzhong. En 219 Guan Yu, grava generalo de Liu Bei, direktis sian lancopinton al Fanĉeng, kiu siatempe estis okupata de Cao Cao. Cao komplotis kun Sun Quan, kies generalo L? Meng proponis surprizataki Jiangling. La alianco de Cao kaj Sun tenajle atakis Guan Yu kaj mortigis lin. Pro tio komplete detruiĝis la alianco de Sun kaj Liu kaj mildiĝis la situacio en norda Ĉinio. En la sekvanta jaro mortis Cao Cao. Lia filo Cao Pi perforte abdikigis la lastan imperiestron de la Orienta Han-dinastio, mem surtroniĝis kaj fondis la regnon Wei. Poste surtroniĝis ankaŭ Liu Bei kaj Sun Quan respektive en Ĉengdu kaj Jianye.

Por venĝi Guan Yu, Liu Bei gvidis grandan armeon por ataki Sun Quan en 222, sed li estis venkita de Lu Xun, generalo de Wu-regno. La venkita Liu Bei forkuris al la urbo Baidi kaj mortis tie en la sekvanta jaro. Post morto de Liu Bei, lia filo Liu Ŝan heredis la tronon, firme subtenatan de Zhuge Liang. Por realigi la postlasitan aferon de Liu Bei, Zhuge Liang 6-foje atakis Wei-regnon de 227 ĝis 234, sed ne sukcesis en realigo de sia ambicio. Li mem mortis de malsano en 234. Antaŭ tio mortis ankaŭ Cao Pi. Lia filo Cao Rui estis firme subtenata de Sima Yi post sia surtroniĝo. Kaj de tiam la regpotenco de Wei-regno iom post iom estis uzurpita de Sima Yi kaj liaj filoj. Sima Yi estis fama politikisto kaj milita strategiisto. Pro lia forto ne sukcesis Zhuge Liang. Li efike malhelpis la ekspansion de Ŝu-regno. En 263 Sima Zhao, filo de Sima Yi, sendis armeon ataki Ŝu-regnon kaj konkeris Ĉengdu en la sama jaro. La regnestro de Ŝu kapitulacis kaj pereis la regno.

Post pereo de Ŝu-regno Wu-regno estis komplete sieĝita de Wei-regno. En 265 Sima Yan, filo de Sima Zhao, forpuŝis la imperiestron de Wei-regno de sur la trono kaj mem uzurpis la suverenecon. Li fondis Jin-dinastion kun Luoyang kiel sia ĉefurbo. Jen komenciĝis la Okcidenta Jin-dinastio kaj malfermiĝis nova paĝo en la ĉina historio. Tiam sur la trono de Wu-regno sidis Sun Hao, kiu ĉiam sin amuzis kaj ne zorgis pri la ŝtataj aferoj. La armeo de Jin-dinastio akiris venkon post venko kaj en 280 konkeris Jianye, ĉefurbon de Wu-regno kaj Sun Hao kapitulacis. Jen denove unuiĝis la tuta Ĉinio.

Ekde la finaj jaroj de la Orienta Han-dinastio en Ĉinio estis milita kaoso longtempa kaj pro tio la nombro de la loĝantoj malkreskis jaron post jaro kaj la ekonomia nivelo malleviĝis. La periodo de la Tri Regnoj daŭris preskaŭ 80 jarojn kaj profundiĝis la ekonomia krizo. La grena malsufiĉo multe malhelpis la militajn aferojn de Wu kaj Ŝu. Malgraŭ ke la tri regnoj ĉiuj donis grandan atenton al agrikultura produktado, kaj pro bezono de la milito la tekniko de metalurgio kaj ŝipkonstruado multe progresis, la ĉina historio siatempe progresis malrapide, ĉar la senĉesa milito konsumis grandan kvanton da homaj kaj materiaj riĉaĵoj.

Malgraŭ tio en la 72 jaroj de la historia periodo de la Tri Regnoj naskiĝis en Ĉinio multe da eminentaj personoj, kiuj okupis gravan lokon en la politika kaj milita historio de Ĉinio.