• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-29 18:34:25    
Ĉibi-kampanjo

cri

Tio estis fama kampanjo, kiu ludis gravan rolon por apero de la kunekzisto de la Tri Regnoj en la fina periodo de la Orienta Han-dinastio. Ĝi okazis en 208 p.K. en Ĉibi en la nuna Hubei-provinco, ĉe Yangzi-rivero. En la kampanjo la alianca armeo de Liu Bei kaj Sun Quan akiris grandan venkon super tiu de Cao Cao.

Cao Cao fundamente unuigis nordan Ĉinion. Kaj post tio li donis grandan atenton al trejnado de akva armeo kaj alprenis serion da rimedoj por preventi entrudiĝon de Guanzhong-aj militaristoj en la mezan kaj malsupran basenon de la Flava Rivero. Farinte tion, li gvidis pli ol centon da miloj da militistoj al Jingzhou (prefektujo limanta la nunajn Hubei kaj Hunan-provincojn) en julio de 208 por konkeri la sudan parton de Ĉinio. Tiam Sun Quan, militaristo de la malsupra baseno de Yangzi-rivero kaj sudorienta Ĉinio, jam militkaptis la urbon Xiakou (la nuna Wuhan), breĉis la pordon de Jingzhou kaj estis preta direkti sian lancopinton al norda Ĉinio. Tiam alia militaristo, Liu Bei, invitis faman militan strategiiston Zhuge Liang esti stabestro kaj ellaboris strategian planon por disvolviĝo, laŭ kiu li decidis unue kapti Jingzhou kaj Yizhou (la nuna Siĉuan-provinco) kaj alianciĝi kun Sun Quan por kune militi kontraŭ Cao Cao. Por efektivigi tiun celon li energie trejnis sian akvan armeon en Fanĉeng (urbo en la nuna Hubei-provinco).

Aŭguste de 208 Cao Cao uzis ruzan taktikon. Li malrapidigis sian marŝon suden por kapti Jingzhou sen batalo, distrumpetante sian venkon. Tiam Sun Quan sendis delegiton interkonsiliĝi kun Liu Bei por kune batali kontraŭ Cao Cao. Septembre de 208 la armeo de Cao Cao proksimiĝis al la centra loko de Jingzhou. Por eviti tujan batalon kun Cao Cao, Liu Bei retiris sian armeon al Jiangling, suda urbo de Hubei. Persvadite de konsilisto de Sun Quan, Liu Bei decidis alianciĝi kun Sun. Tiam Cao Cao persone gvidante 5 mil elitajn rajdistojn persekutis Liu Bei kaj venkis lian armeon. Elliberiĝinte el danĝero, Liu Bei sendis sian konsiliston al Xiakou por interkonsiliĝi kun Sun Quan pri kuna batalo kontraŭ Cao Cao.

Sun Quan mobilizis 30 mil elitajn militistojn, dum Liu Bei kolektis 20 mil, tiel la 50 mil militistoj de la alianca armeo de Sun kaj Liu veturis kontraŭ la riverfluo por kune rezisti kontraŭ Cao Cao, dum la fiera Cao Cao persone gvidis sian armeon laŭ la fluo de la rivero por batali kontraŭ la alianca armeo de Sun kaj Liu.

La malamikoj renkontiĝis ĉe Ĉibi. La militistoj sub Cao Cao plejparte estis terarmeanoj, kiuj paliĝis en akva batalo, tial Cao retiris sian armeon kaj kantonmentigis ĝin ĉe la norda bordo de Yangzi-rivero.

Por mildigi tangadon de la ŝipoj en la rivero, Cao Cao ordonis kunligi siajn militŝipojn, por ke la nordaj militistoj alkutimiĝu al akva batalo sur la rivero. Zhou Yu, ĉefkomandanto de la armeo de Sun Quan, decidis ataki la malamikojn per fajro, utiligante la malfortajn punktojn de la kunligitaj ŝipoj. La brulantaj ŝipoj de Sun Quan sagrapide pafis sin al la ŝiparo de la malamikoj, kiuj tuj dronis en fajra maro. La fajro rapide etendiĝis kaj englutis la malamikan kampadejon ĉe la rivero. Utiligante la favoran situacion, la alianca armeo de Sun kaj Liu senprokraste sturmis la malamikojn, kiuj suferis de serioza malvenko kaj panike retiriĝis norden.

La alianca armeo senhalte persekutis Cao Cao.

Post Ĉibi-kampanjo Liu Bei tuj kaptis 4 prefektujojn, en la sekvanta jaro konkeris ankaŭ Jingzhou kaj metis bazon por sia daŭra ekspansio. Cao Cao lerninte la lecionon en sia malvenko, energie disvolvis la akvan armeon kaj direktis sian lancopinton al la meza baseno de Yangzi-rivero por batali kontraŭ Sun Quan en la estonteco. Por rezisti kontraŭ Cao Cao, Sun Quan daŭrigis sian aliancon kun Liu Bei.

Ĉibi-kampanjo estis fama en la milita historio de Ĉinio pro la venko de malforta super la forta.