Merkuro estos videbla kiel vespera astro la 31-an de Julio kaj la 25-an de novembro (kaj 2-3 tagojn antaŭ kaj post ĉi tiu dato) super sudokcidenta horizonto tuj post sunsubiro. Kiel matena astro Merkuro estos videbla la 14-an septembro (kaj 2-3 tagojn antaŭ kaj post ĉi tiu dato) super sudorienta horizonto tuj antaŭ suneliro.
Venero estos la 15-an de junio en "supra konjunkcio" (malantaŭ la suno), kio signifas, ke ĝi en tiu tempo ne estos observebla pro granda brilo de la suno(Venero estos tiam laŭŝajne tre proksima al la suno). Pli poste, en aŭtuno,Venero estos videbla kiel brila vespera stelo super sudokcidenta horizonto.
Marso estos la 11-an de majo en opozicio plej proksima al la tero kaj pro tio tre bone observebla la tutan printempon kaj someron en vespera ĉielo. Marso tiam brilegos kiel okulfrapa ruĝa astro ĝis monato aŭgusto en la stelaro(konstelacio) de la Perseo kaj pli poste en la stelaro de Skorpio. Marso estos tiom brila (aparte en la monatoj majo kaj junio 1984), ke dum la printempaj vesperoj al ĝi en brilo konkurencos nur la giganto-planedo Jupitero havas blankan koloron, dum Marso havas okulfrape ruĝan koloron. Krome, Jupitero estos rimarkinde pli multe oriente de Marso (la luno bezonos ĉirkaŭ tri tagojn por surĉiele "vojaĝi" de Marso ĝis Jupitero).
Jupitero estos en opozicio plej proksima al la tero la 29-an de junio kaj oni povos ĝin tre observi la tutan someron (kaj grandan parton de aŭtuno) kiel la plej brilan astron en vespera ĉielo. Nialdonu, ke dum opozicio,kvar plej grandaj satelitoj de Jupitero (ili estas laŭnome: Io, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto) estas videblaj per bona ĉasista aŭ soldata binoklo (do, binoklo, kiu pligrandigas almenaŭ 7 aŭ 8-oble). Profitu de la bonŝanca okazo kaj observu kiamaniere la menciitaj kvar grandaj satelitoj de la giganto Jupitero ĉiutage ŝanĝas sian pozicion rilate al la giganta planedo Jupitero. Ili, nome ĉirkaŭflugas Jupiteron same kiel la planedoj ĉirkaŭflugas la sunon. Fakte la giganta planedo Jupitero kun siaj multnombraj satelitoj ŝajnas esti memstara "suna sistemo en miniaturo". En la jaro 1610, kiam la fama Galileo Galilei per sia (ĵus konstruita) teleskopo rimarkis kvar plej grandajn satelitojn vde Jupitero, kiuj ĉirkaŭflugas ĉi tiun planedon-giganton, li tuj konvinkiĝis, ke Nikolao Kopernik tute pravas :nome, se ĉirkaŭ Jupitero libere ĉirkaŭflugas pluraj ĉielaj objektoj, povas, do, ankaŭ ĉirkaŭ nia suno libere ĉirkaŭflugadi la planedoj!
Fine ni ankoraŭ aldonu, ke tra simpla binoklo kvar plej grandaj satelitoj de la giganto Jupitero (ni substrekas la vorton:giganto-planedo", ĉar Jupitero ne estas nur la plej granda planedo de la sunsistemo, sed estas, volumene, eĉ 1,300-oble pli granda ol nia tero!) Do, kvar plej grandaj jupiteraj satelitoj estas videblaj tra simpla binoklo kiel etaj,blankaj steletoj-punktetoj en proksimo de la giganto Jupitero.
Saturno estos en opozocio 8 tagojn pli frue ol la planedo Marso (t.e. la 3-an de majo). Do, el tiu ĉi mallonga informo ni tuj povas konkludi, ke Marso kaj Saturno en la ĉielo estos ĉi-printempe tre proksimaj unu al la alia laŭŝajne. Kial laŭŝajne? Ĉar la giganta planedo Saturno estas 6-oble pli distanca ol Marso kaj , dum opozocio de Marso , la planedo Saturno estas eĉ pli ol 10-oble pli distanca ol Marso ( rilate ilian distancon de la tero aŭ pli simple dirite: la planedo Saturno dum opozicio de Marso, estas pli ol 10-oble pli distanca de la tero ol planedo Marso).
Ĉar la planedo Saturno ne estas tiom brila kiel Jupitero kaj Marso por rekoni la giganton Saturon inter multnombraj steloj, ni rekomendas tiamaniere,ke oni observu ĝin en bonŝanca okazo, kiam preter Saturno pasas la luno. Tiaj "pasoj"(aŭ renkontiĝoj) de la luno preter Saturno okazos: la 14-an de majo, la 10-an de junio, la 7-an de Julio.
|