• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-29 18:42:22    
Kie ni estas en la kosmo?

cri

Homa socio pri la kosmo konstante progresas.Antaŭ nelonge unu neatendita ekkono pri pozicio de la suno (do samtempe ankaŭ de nia tero en la kosmo) surprizis la astronomojn.

Por pli bone prezenti tiujn neatenditajn rezultojn, ni rememorigu nin pri nia jam longan tempon kutima opinio pri pozicio de nia suno en nia galaksio.

La tuta al ni konata kosmospaco estas enloĝata per "stelaj urboj"nomataj"galaksioj". En unu el tiuj sennombraj stelaj urboj aŭ galaksioj troviĝas ankaŭ nia suno kun la planedoj, do, ankaŭ ni ĉar ni vivas sur unu de la planedoj ĉirkaŭirantaj "nian stelon" t.e. la sunon. Ĉiuj steloj, kiujn ni vidas per niaj okuloj kaj teleskopoj, estas sunoj en nia galaksio. Laŭ la plej novaj scioj en nia galaksio povas esti prosimume unu miliardo da steloj (sunoj). Pro tio nia galaksio havas vere grandiozajn dimensiojn: ĝia diametro ampleksas pli ol 100.000 lumjarojn (kiel konate, unu lumjaroj entenas 9,460,000,000,000 da kilometroj t.e. ronde dek bilionojn da kilometroj). Nia suno estas 30.000 lumjarojn distanca de centro de nia galaksio kaj ĝi (la suno kun planedoj) rondvojaĝas ĉirkaŭ tiu ĉi galaksia centro. Por unu rondvojaĝo ĉirkaŭ la centro de la galaksio nia suno bezonas 240 milionojn da jaroj. Per aliaj vortoj, dum pasintaj 6 miliardoj da jaroj(kiom proksimume estas aĝa nia tero) nia suno ĉirkaŭvojaĝis la centron de nia "stelurbo"(galaksio) nur 25-foje.

Laŭ tio nia suno estas tute ordinara stelo, kiu, kiel ĉiuj aliaj steloj --- sunoj,rondiras ĉirkaŭ la centro de nia stelurbo aŭ galaksio.

En la lasta tempo la astronomoj, kiuj studas nian kaj aliajn galaksiojn venis al tute neatenditaj rezultoj.

La astronomoj unue analizis situacion en nia galaksio. Ili turnis atenton al moviĝo de gas-nuboj en interno de nia galaksio kaj en ĉi tiuj moviĝoj malkovris certajn kontraŭdirojn: la masoj da gaso, kiuj troviĝas je distanco de 10.000 lumjaroj ekde centro de la galaksio(cetere,inter ni kaj la centro) moviĝas alproksimiĝante al ni per rapido de 55 kilometroj en sekundo. Sed je la sama distanco de la centro (do, je la distanco de 10.000 lumjaroj), la masoj da gaso sur kontraŭa parto(flanko) de la centro moviĝas for de ni t.e. malproksimiĝas per rapido de 135 kilometroj en sekundo. Estus logike, ke tiuj ĉi rapidoj estu egalaj,sed kontraŭdirektaj, ĉar la moviĝoj de la gasoj havas simetrian pozicion rilate la centron de la galaksio. Tiu ĉi simetrio supozigas, ke iam en estinto devis okazi granda eksplodo en centro de la galaksio, kiu eksplodo elĵetis masojn da gaso kaj pro tio ne estas logika la diferenco en la rapidoj. Krome, oni konstatis, ke la centro de la galaksio malproksimiĝas de ni per rapido de 40 kilometroj en sekundo.

Ĉi tio estas surpriza rezulto, ĉar nia suno, krom ĉirkaŭvojaĝadi la centron de la galaksio, ankaŭ samtempe malproksimiĝas de tiu ĉi centro kaj per tio la moviĝo de nia suno(kaj de la tuta sunsistemo) tre komplikiĝas. Ĝi estas io tute nova por niaj konceptoj pri pozicio de nia suno kaj sunsistemo en nia galaksio.

Sed, la novaj konoj altrudas logike ankaŭ aliajn konsekvencojn: se nia suno malproksimiĝas de la galaksicentro, tiam la najbaraj steloj de nia suno ankaŭ devas, kune kun nia suno, malproksimiĝadi per la sama rapido. Kaj vere, ĉe la plej najbaraj steloj oni konstatis tiajn moviĝojn.

La asronomoj rimarkis jam pli frue, ke en la centroj de alaij galaksioj en la kosmo okazas grandiozaj eksplodoj. Tiaj galaksioj estas konataj sub la nomo"la galaksioj de Seyfert".

El tio ni vidas, ke en astronomio aperies nova problemo, kiun ne estas facile solvi, ĉar ĝi samtempe prezentas solvon de la plej komplikaj enigmoj de la kosmo mem --- la enigmoj de la deveno,evoluo kaj morto de la gigantaj"stelaj urboj"---galaksioj.

(El "Homo kaj Kosmo")