• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-01 16:30:46    
Krakas la Vipo

cri

La ĉaristo Petololo ja estas petolemulo.

Nokto vualis, neĝo falis ĉiam pli dense, kaj plie la ĉevalĉaro glitfalis en neĝkavon. Tamen, Petolulo ne ĉagreniĝis pri tio, male li ĝoje ekridis. Kial? Ĉar li rimarkis, ke renkonte alvenas maljunulo.

La homo, pli ol 50-jara, en vatita surtuto, biciklis pene en la frosta vento kaj neĝeroj. Li premis la tintilon, sed Petolulo ne levis la kapon, kvazaŭ li ne aŭdus la tintadon. La maljunulo do devis deiĝi de la biciklo. Li iris al la ĉaro, "Knabo, kio okazis al vi?"

Petolulo levis la rigardon kaj ridetis al la maljunulo. Liaj ridantaj okuloj estis tiel petolemaj kaj liaj vortoj estas tiel humuraj: "Ej! Se oni trafas en malfeliĉon, ĉio malagrabla akompanas. Kiu povas atendi ke sur la ebena vojo estas kavo!"

"Ĉu vi bezonas mian helpon?" demandis la maljunulo.

"Tiu ne estas noblulo, kiu ne savas homon el mizero. Vi, laŭ via bontrovo!"

"He, pikemulo!" diris la maljunulo. Li starigis la biciklon flanke, demetis la vatitan surtuton kaj metis ĝin sur la stirilon.

"Diru, kion mi faru?"

"Vi kriu al la ĉevaloj kaj mi levu la ĉarradon per ŝultro." Petolulo enmanigis al li la vipon kaj faris ordonon.

"Bone!" diris la maljunulo kaj transprenis la vipon. Kaj ĝin li forte svingis kiam Petolulo estis preta: "Hot – hot!" "Hot – hot!" kelkajn fojojn sinsekve li kriis, tamen la ĉaro ne moviĝis.

"Aĥ, maljunulo mia kara, ne agu tiamaniere!" Petolulo plendis. "Vipu ne nur la antaŭan ĉevalon sed ankaŭ la malantaŭan. Ne tiel, sed samtempe tiru la timonon."

"Jes!" refoje la maljunulo vipis la ĉevalojn laŭ lia ordono.

"Aĥ, aĥ, vere stulta!" Petolulo flamis de kolero, "agu tiele, per ŝultro vi levu la radon, lasu min krii."

En tiu tempo la maljunulo forte subtenis la radon per la ŝultro kaj subite puŝis ĝin antaŭen, kiam li aŭdis la junulon krii. Ilia klopodo estis vana. Petolulo diris: "Vi ne kapablas! Mi levu la ĉaron!"

"Junulo, ne turmentu plu maljunulon!" li diris. Li iris al sia biciklo kaj prenis la vatitan surtuton. Petolulo subite maltrankviliĝis: "Ĉu? La maljunulo volas foriri?"

La maljunulo iris al la ĉaro kaj metis la surtuton sub la radon. "Jen – " Petolulo surprizite mutiĝis.

"Por kio vi ankoraŭ staras?" Rapide levu la ĉaron!" ĉi-foje la maljunulo faris ordonon. Vidinte ke la junulo estas jam preta, li svingis la vipon kaj laŭte kriis: "Hot! Hoto!"

En la nokto aŭdiĝis krako de vipo, la rado ruliĝis, sur la vatitan surtuton kaj fine sur la asfaltitan pavimon. Petolulo ridis dolĉe. Sekve li diris ruzete: "Dankon al vi, distriktestro Ding."

"Kiel vi scias mian nomon?" ekmiris la distriktestro. Petolulo ridis petoleme: "Mi aŭskultis viajn raportojn. Alie, kiel mi kuraĝus vin servigi! Nun estas la tempo, ke ni kamparanoj provu estron kiel vin!" Tion aŭdinte la estro Ding ekridis.

Petolulo ekprenis la vipon kaj gaje svingis ĝin: "Hot! Hoto!" Laŭte krakis la vipo en la nokto.