• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 14:01:46    
Peticio pri Kruĉo

cri

"Ha-lo, ĉu vi estas juna Ŭej? Bonvolu veni al la sekcio de ĝeneralaj aferoj. Via petskribo estis aprobita."

"Kia petskribo?" demandis juna Ŭej, surprizita.

"Tio, tio…" Post susurado de paperoj en la telefono, sekciestro U legis kadence: "Peticio pri Kruĉo."

"Oh, mia Dio! Tiel malfrue sankciita la peto! Lastavintre ni hejtis la fornon en la oficejo, pro tio ni sentis la aeron tro seka, tiel ni urĝe bezonis kruĉon por malsekigi la aeron. Sed nun…" Juna Ŭej direktis la okulojn al la funkcianta elektra-ventumilo kaj pretervole mokridis: "Hm! Jen, jam duonjaro pasis, vi ĵus donis la konsenton! Mia estro U, ĉu la peticio estis prezentita al la ministrejo kaj aprobita de ĝi?"

Juna Ŭej ne atendis, ke aĉeti unu kruĉon estas tiel malfacile. Li unuafoje petis la sekcion de ĝeneralaj aferoj pri tio en la dua tagdeko de novembro lastajare, tiam sekciestro Ĝeng tuj donis konsenton. Sed post pli ol duonmonato, eĉ la ombro de la kruĉo ne vidiĝis. Li ree iris al la sekcio. Sekciestro Ĝeng ne estis en la oficejo, sekciestro Ŭang fermis gazeton, fumis cigaredon kaj diris kun burokrata tono:

"Juna Ŭej, aĉeti unu kruĉon ne estas granda afero, sed se aliaj sekcioj informiĝos pri tio kaj ankaŭ ili volos ĝin. Tiam la afero fariĝos malfacila."

"Por kio ili bezonus ĝin?" juna Ŭej koleris, "Ili laboras en etaĝdomo kun radiatoro, sed nur ni laboras en ligna kabano kaj devas hejti fornon."

"Ne apartigu vin desde aliaj, atentu unuiĝon!"

Juna Ŭej terure koleregis. Li do vizitis la unuan estron U de la sekcio de ĝeneralaj aferoj. Sed li ricevis jenan respondon:

"Tio, tio… Tamen ili ne havas komunan opinion, vi skribu peticion por ke gvidantoj konsideru ĝin!"

Ilia konsiderado daŭris kvin monatojn. Sed estas bone, ke la peticio fine estis aprobita. Kvankam pasis la lasta vintro, ankoraŭ venos vintro. Por eviti neatenditan ŝanĝon, juna Ŭej haste kuris al la sekcio de ĝeneralaj aferoj por plenigi la tri samajn tabelojn por ricevi la kruĉon.

Sekciestro U, kun glaso da teo en la manoj, pririgardis la peticion, sur kiu skribiĝis sufiĉaj instrukcioj. Kiam li vidis, ke juna Ŭej eniris la oficejon, li kombis al si la maldensajn grizajn harojn per la mano, kaj malfacile direktis malserenajn okulojn el la supro de presbiopaj vitroj al juna Ŭej kaj konsternite diris:

"La afero ne estas glata! Buroestro Ĝaŭ ne donis konkretan opinion."

"Kio? Ĉu tio ankoraŭ bezonas la aprobon de buroestro Ĝaŭ?" Juna Ŭej simple ne kredis siajn orelojn. Li proksimiĝis al la sekciestro U, rapide balais la peticion per la okuloj kaj diris: "Oh! Tio vere estas aprobita de estro Ĝaŭ. Ej, ĉu la estro Ĝaŭ ne surskribis la vorton 'konsentite"?"

"Ĝuste pro tiu vorto, la afero fariĝis malfacila."

"Kial?"

Sekciestro U trinkis plnbuŝon da teo kaj malrapide diris:

"Tio, tio… Sur la petskribo sekciestro Ĝeng skribis sian opinion 'konsentite'; sekciestro Ŭang "nekonsentite'; direktoroj Li kaj Ĝoŭ nur desegnis cirklon; sed vicestro Sun de la buroo skribis: 'Atentu kaj zorgu la amasan vivon. Ĝi devas esti aĉetita'; kaj vicestro Ĉjan de la buroo skribis: 'Kiel absurda estas tio, ke por aĉeti unu kruĉon oni ankoraŭ devas prezenti peticion. Kiel fari se administraj strukturoj estas ne simpligitaj kaj la laborstilo ne ĝustigita? Mi proponas preni tion kiel ekzemplon por fari edukon inter la kadroj.' Tio, tio… Pri kies opinio konsentis bruestro Ĝaŭ?"

"Tio…"