• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 14:03:41    
Aŭtuna Vespero

cri

La batado de la murhorloĝo abrupte vekas min, sidantan antaŭ tablolampo. Ho, kio okazis al mi? Ĉu la larmoj, kiuj fluis en mian buŝon, gustas dolĉe aŭ acerbe? Kiam la libro en mia mano elglitis sur la plankon? Mi klinas min, ĝin levas kaj denove malfermas.

Tamen, mi ne scias, kial hodiaŭ vespere la versoj, kiuj pleje ĉarmis min en ordinaraj tagoj, tute rifuzas veni en mian kapon, kian ajn klopodon mi faras.

Tagmeze en butiko mi hazarde renkontiĝis kun Onjo Ĝang. Mi intencis ŝin eviti, sed fine min trafis ŝia rigardo, rigardo kun iom da hezito.

Onjo Ĝang, fervora, iom klopodis inter li kaj mi. tamen, vane! Blinda fervoro ofte venigas rezulton tute kontraŭan.

Li – kial Onjo Ĝang denove menciis lin al mi hodiaŭ? – li, ŝi diris, ankoraŭ ne havas karulinon, sed vivas gaje, kaj en lia ĉambro troviĝas libroj kaj libroj…

Kiam Onjo Ĝang daŭrigis siajn vortojn, al mi ŝajnis, ke ŝi parolas ne pri li, sed pri granda fajro, kiu per sia varmo ruĝigas miajn vangojn kaj maltrankviligas mian koron.

Nun torento da rememoroj nereteneble portas min returne al la vespero ĝuste antaŭ unu jaro… Same malhele blua ĉielo, kun steloj same palpebrumantaj. Ho, kia vespero ĝi estis!

Super la tero same blovis malvarmeta vento, kvazaŭ memorigante la homojn pri la alproksimiĝo de aŭtuno.

La vespera vento taŭzis al mi la harojn, kiam ni promenis ŝultro ĉe ŝultro sub salikon. Li, ne bela, nek parolema, tamen tiel multe legis, ke mi montriĝis tute senscia antaŭ li.

Tamen, mi tiam estis tro naiva por lin kompreni, kaj mi eĉ plendis en mi, ke li donis tro multe da atento al siaj libroj.

Steloj brilis super nia kapo. Sub la sama stelplena ĉielo ja vivas ni ĉiuj.

Tamen ni donis malsamajn respondojn al la ekzameno prezentita de la vivo, kaj en silento ni disiĝis…

Se mi estus iom pli matura en tiu vespero, se mi estus tia, kia mi estas hodiaŭ…

Amo kaj pento kune min turmentis, lumigis mian horizonton kaj komprenigis al mi liajn aspirojn kaj noblan kvaliton. El la legado de libroj mi fine trovis la solvon de la enigmo, kiun li lasis en mia koro.

Libro torĉo en la homa vivo, kaj velo de ŝipo en longa navigado – fariĝis ankaŭ miaj nedisigeblaj amikoj.

Dum mia libera tempo stranga kaj obstina penso sin trudis en mian kapon.

Se mi neniam lin renkontus en mia vivo, kiel mi nun vivas?

Se mi neniam lin renkontus en mia vivo, kiam mi povus vekiĝi el mia dormo? Kiam mia koro povus fariĝi plena de viveco?

Se mi neniam lin renkontus en mia vivo, kiu scius, ĝis kiam akompanos min mia infaneca naiveco, kaj kiam en mian kapon povos veni tiom da profundaj kaj komplikaj temoj pri vivo, amo, devo, socio, valoro…?

"Tan, tan…" denove batas la murhorloĝo. En ĝia malrapide forpasanta sonorado, mi ekkonscias, ke iom post iom falas la senlima kurteno de nokto – finiĝis la preludo kaj baldaŭ komenciĝos la ĉefaj aktoj de mia vivo-dramo.

Freŝiga vento blovas tra la fenestro kaj flirtigas miajn harojn. Mi pretervole diras: "Jen denove venas ora aŭtuno!"