• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 15:18:15    
Zhao Kuangyin, fondinto de la dinastio Song (foto)

cri

En la antikveco Ĉinio havis nemalmultajn elstarajn imperiestrojn. Unu el ili estis la fondinto de la dinastio Song de la jaro 960 ĝis la jaro 1127. La fondinto de la dinastio Song estis Zhao Kuangyin. Li naskiĝis en la jaro 927. Laŭdire ĉe lia naskiĝo ruĝa lumo plenigis la tutan ĉambron kaj ĉie flareblis eksterordinara aromo, sekve oni nomis la novnaskiton Aromuleto. Ĝuste tiu ĉi aromuleto poste fariĝis fondinto de la dinastio Song.

La patro de Zhao Kuangyin estis brava generalo. Influate de la patro, li ekhavis la ambicion trabati al si la karieron per eksterordinara luktarto. Por tio li diligente trejnis sin en rajdado, arkpafado kaj alispeca luktarto kaj fariĝis ege brava kaj multkapabla en luktado.

En sia juneco, Zhao Kuangyin estis aventurema. 21-jara li decidis hardi sin en la socio. Li diris al la patro: "Por atingi ion, vera viro nepre devas mem trabati al si la vojon!" Li do adiaŭis la familianojn kaj sola iris al la socio por hardi sin. Trijara peniga vivo hardis liajn volon kaj karakteron, ebligis lin kontaktiĝi kun popolanoj vivantaj en la fundo de la socio kaj koni bone iliajn suferojn. Ĉio ĉi metis certan bazon por ke li poste fariĝinte imperiestro povu ellabori politikojn favorajn al la socia evoluo.

En la jaro 949 li rekrutiĝis. Pro batalaj heroaĵoj li estis senĉese promociita kaj fine fariĝis estro de la palaca gvardio. En la jaro 960, li lanĉis militistan ribelon kaj kaptis la regpotencon, fondis la dinastion Song kaj fariĝis imperiestro.

Surtroniĝinte li antaŭ ĉio klopodis por stabiligi la landan situacion. Por preventi komunan ribelon fare de la opoziciaj fortoj en kaj ekster la ĉefurbo, li privilegie traktis familianojn de la imperiestro de la eksa dinastio kaj daŭre uzis tiamajn korteganojn, tiamaniere li forigis iliajn malkontentecon kaj kontraŭecon.

Samtempe kun tio li alprenis aliajn rimedojn por stabiligi sian regpotencon. Li malfortigis la povon de la generaloj, limigis la lokan financan enspezon kaj varbis superajn soldatojn por sia gvardio. Rezulte de ĉio ĉi li firmigis sian regpotencon politike, militafere kaj ekonomie.

Krome li severe administris siajn korteganojn kaj oficistojn. Li malpermesis al ili entrepreni komercadon. Li plenforte alvokis, ke la popolanoj legu librojn. Li alte taksis intelektulojn kaj metis ilin sur gravan postenon. Li eĉ dekretis, ke lokaj oficistoj devas regule rekomendi kapablulojn al la kortego. Rezulte de tio nombro de malriĉaj tamen talentaj intelektuloj sukcesis okupi gravajn postenojn, sekve rapide disvolviĝis la ekonomio, kulturo, scienctekniko kaj edukado.

En la mezo de la 10-a jarcento, sur la vasta ĉina tero troviĝis multaj separatistaj reĝimoj. Post kiam Zhan Kuangyin unuapaŝe firmigis sian regpotencon interne, li komencis konduki militan agadon por reunuigi la landon. Dum 12 jaroj de la jaro 936 ĝis 975, li reunuigis la sudan kaj centran partojn de Ĉinio. Kiam li planis fari pli grandan meriton, li abrupte mortis pro malsano, kies kaŭzo estas ĝis hodiaŭ ne klara. Tio estas enigmo en la ĉina historio. Li mortis en la aĝo de nur 50 jaroj.

Laŭ historiistoj, Zhao Kuangyin reunuigis la vastan Ĉinion. Tio konformis al la deziro de la popolo. Li plifortigis centralizismon kaj forigis separatismon. Li malpermesis al oficistoj entrepreni komercon, tio favoris al starigo de honesta registaro. Li alte taksis kaj metis intelektulojn sur gravajn postenojn, sekve metis bazon por la disvolvo de la scienctekniko kaj kulturo de la dinastio. Ĝuste pro tio en tiu ĉi dinastio plenumiĝis 3 el la 4 gravaj inventaĵoj de la antikva Ĉinio, t.e. centralizismo malfortigis la batalpovon de la trupoj, ke ili ne kapablis forte kaj rapide rezisti kontraŭ fremda invado. Tio estis kaŝita danĝero de la malfortiĝo kaj eĉ pereo de la dinastio Song poste.