• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 16:29:13    
El la Gazetaraj Komunikoj N-ro 187 (2004-10-24)

cri
Enhavo:
1. Novaj komisionoj kaj komisiitoj de UEA elektataj
2. Internacia Kongresa Universitato 2005
3. Forpasis Sija van Wijngaarden
4. Kongresa preparvizito al Florenco
NOVAJ KOMISIONOJ KAJ KOMISIITOJ DE UEA ELEKTATAJ
Inter siaj unuaj taskoj la nova Estraro de UEA devas dediĉi multan tempon al la funkciigo de la vasta strukturo de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj helpas la Estraron sur plej diversaj agadkampoj. Same kiel la Estraro mem, ankaŭ la komisionoj kaj komisiitoj estas elektataj por trijara periodo. Ĉar ilia mandato formale finiĝis je la UK en Pekino, necesis ekokupiĝi pri la rekrutado por tiuj funkcioj kiel eble plej rapide. Intertempe la Estraro jam faris la unuajn elektojn.
La Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA ricevis novajn prezidanton kaj sekretarion, respektive prof. Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio). Kunlabore kun la estrarano pri kulturo, Claude Nourmont, ili nun preparas proponon pri la ĵurio de la Konkursoj. En ĝi estos po tri juĝantoj por ĉiuj sep konkursaj branĉoj.
Kiel nova sekretario de la Internacia Kongresa Universitato estis elektita prof. Christer Kiselman (Svedio). La antaŭa multjara sekretario d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) plu membras en la komisiono. Nova membro fariĝis prof. Humphrey Tonkin.
Regionaj komisionoj fariĝis tre gravaj en la laboro de UEA. La plej malnova el ili estas KAEM, t.e. Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado. Kiel ĝia prezidanto estis reelektita Hori Yasuo (Japanio). Ĝia vicprezidanto estas Tran Quan Ngoc (Vjetnamio) kaj la aliaj komisionanoj Wang Ruixiang (Ĉinio), Lee Jung-kee (Korea Respubliko), Tariq Umar Chaudry (Pakistano) kaj Abdul Salam (Barato).
La funkciadon de la Komisiono pri la Amerika Agado kunordigas Atilio Orellana Rojas (Nederlando) kaj ĝi krome konsistas el Normand Fleury (Kanado), Rafael Despradel (Dominika Respubliko), Luis Raudón (Meksikio), Juan Ramón Rodríguez (Kubo), Mauricio Signonirini (Brazilo) kaj José Vergara (Ĉilio).
La kunordiganto de la Komisiono pri Agado en Oceanio estas Bradley McDonald (Nov-Zelando). Krome membras Mateo Maguire, Penny Vos Pym, Jonathan Moylan kaj Jennifer Bishop (ĉiuj el Aŭstralio), kaj Brian Fox (Nov-Zelando).
Al la trimembra Komisiono pri Agado Espero estis elektitaj Hans Bakker (Nederlando) kiel kunordiganto kaj Agnes Geelen (Belgio) kaj Atilio Orellana Rojas kiel membroj.
La Komisionon pri Esperanto en Radioj kunordigas Scott Redd (Usono). Membras en ĝi ankaŭ Emilio Cid (Brazilo) kaj Andreas Kueck (Germanio).
Wu Guojiang (Ĉinio) daŭrigos sian laboron kiel Komisiito pri Ĝemelaj Urboj kaj Aloísio Sartorato (Brazilo) pri la kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn". Lucas Yassumura (Brazilo) estis reelektita kiel Komisiito pri la Terminologia Esperanto-Centro. Reelektita estis ankaŭ Lilia Fabretto (Italio), kiu jam de multaj jaroj reprezentas UEA ĉe la Organizaĵo de UN pri Nutraĵo kaj Agrikulturo.
Pri aliaj komisionoj kaj komisiitoj la Estraro decidos poste.
INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO 2005
Dum la 90-a UK en Vilno okazos la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.
UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2005-01-15.
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de la IKU.
La propono enhavu (1) mallongan resumon de la prelego en Esperanto, (2) mallongan resumon en la angla, franca, germana aŭ rusa (laŭ propra elekto), kaj, se eble, en la litova, (3) koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj foto taŭga por publikigo.
La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo, kiu estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado".
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU. Prelego estos rekompencita per modesta honorario.
FORPASIS SIJA VAN WIJNGAARDEN
La 14-an de oktobro forpasis en Roterdamo s-ino Sija van Wijngaarden, honora membro de UEA, kiu en 1985 emeritiĝis post 27-jara laboro kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA. Ŝi naskiĝis la 31-an de julio 1920. Aŭdinte pri Esperanto en kunsidoj de la Bellamy-movado, ŝi lernis la lingvon en 1948 kaj jam en 1950 en Vieno ŝi unuafoje partoprenis en Esperanto-kongreso eksterlande. Esperanto estis la sola fremda lingvo, kiun ŝi parolis, kaj ĝi malfermis al ŝi la tutan mondon. Ĉie en la mondo ŝi havis multe da geamikoj, kiujn ŝi ekkonis pere de sia laboro en la CO kaj dum siaj multaj vojaĝoj kaj partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj.
Esperantistaj geamikoj kaj gekolegoj ĉeestis la funebran ceremonion la 19-an de oktobro. Nome de la Estraro de UEA parolis estraranino Ans Bakker-ten Hagen kaj nome de la kolegoj en la Centra Oficejo la eksa ĝenerala direktoro Simo Milojević. S-ro Peter den Breems omaĝis al la forpasinta aktiva membro nome de la Roterdama Esperanto-Societo Merkurio.
KONGRESA PREPARVIZITO AL FLORENCO
De la 14-a ĝis la 16-a de oktobro la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes vizitis Florencon, la urbon de la 91-a UK en 2006. Prepare por kontrakto kun la kongresejo ili renkontiĝis kun ĝiaj reprezentantoj. Ili renkontis ankaŭ funkciulojn de la Florenca Kongresa Buroo, kun kiuj oni ĉefe diskutis pri loĝigaj kondiĉoj. La UEA-oficistoj vizitis ankaŭ sep agentejojn, el inter kiuj UEA elektos partneron por loĝigaj kaj ekskursaj servoj surbaze de iliaj ofertoj. Ili vizitis ankaŭ la planatan lokon por la infana kongreseto en la apuda urbo Prato.
Ĉe kelkaj renkontiĝoj ĉeestis ankaŭ prezidanto Renato Corsetti kaj la membroj de LKK de la 91-a UK Riccardo Pinori kaj Diccon Masterman. En Prato ĉeestis ankaŭ la LKK-ano pri la infana kongreseto Leonardo Pampaloni. Sabaton, la 16-an de oktobro Buller kaj Magalhaes partoprenis kunsidon de LKK, kiun gvidis ĝia prezidanto Aldo Grassini.