• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 16:51:03    
Ushu-festivalo de Shaolin

cri

La Ushu-festivalo de Shaolin, kiu okazas ĉiun duan jaron, estas bona ŝanco por amikiĝo de diverslandaj ushu-istoj. La ĉi-fojan festivalon partoprenis pli ol 600 homoj de 71 teamoj el 26 landoj kaj regionoj.

La festivalo okazis post sukcesa peticio de Ĉinio por gastigo de la Olimpikoj en 2008, tial dum la festivalo oni multe diskutis pri tio, kiamaniere la ĉina ushu-o estu ludata en Olimpikoj. Tio estas deziro ne nur de ĉiuj sportistoj kaj trejnistoj, kiuj partoprenis la festivalon, sed ankaŭ de ĉiuj ĉinoj.

En la pasintaj 10 jaroj Luc Bendza, prezidanto de la Gabona Ushu-a Asocio, partoprenis ĉiujn festivalojn de Shaolin. Li komencis lerni la ĉinan ushu-on en la aĝo de 14 jaroj. Li amas ushu-on kaj rigardas Ĉinion kiel sian duan hejmlandon. Kvankam afrikano, li parolas ĉine tre flue. Li diris: "Ĉinio akiris la rajton gastigi Olimpikojn, tio estas utila al ushu-o por esti ludata en la Olimpikoj, ĉar ĵudo kaj taekwondo ambaŭ estis akceptitaj de Olimpikoj en Tokio kaj Seulo respektive." Demandite pri sia edzeco, li respondis humure: "Mi ne edziĝos, se ushu-o ne estos akceptita de Olimpikoj."

 

Italino Filosa Carmela akiris la ĉampionecon de tajĝiquan-luktarto en la ĉi-foja festivalo. Ŝi diris, ke ŝi estas duonĉinino, ĉar en ĉina universitato ŝi ellernis paroli ĉine kaj tajĝiquan. Ŝi ofte vizitis Ĉinion, tial ŝiaj mieno, esprimmaniero kaj eĉ kutimoj ĉiniĝis. Ŝi diris, ke jam de la infaneco ŝi ŝatas ushu-on. Ŝi opinias, ke tiu senĝena, brava luktarto estas perfekta sporto en la mondo, tial ŝi ekscitiĝis, parolante pri la ebleco, ke ushu-o estos akceptita de Olimpikoj. Ŝi diris, ke jam antaŭ longe ŝi deziris tion, kaj ŝi kredis, ke ushu-o multe disvolviĝos en la tuta mondo.

Parolante pri tiu problemo, Li Jie, prezidanto de la Ĉina Ushu-a Asocio, diris, ke ĉinaj kaj alilandaj ushu-istoj faris grandan penadon por la komuna deziro, ke ushu-o estu akceptita de Olimpikoj. En 1994 la Internacia Ushu-a Federacio fariĝis oficiala membro de la Internacia Olimpika Komitato, sed tiam ne estis eble por ushu-o havi la lokon sur ludkampo de Olimpikoj. La sukceso de la pekina invito de Olimpikoj liveros bonan ŝancon por realigi tiun deziron.

Parolante pri la favoraj kondiĉoj enkonduki ushu-on en Olimpikojn, Li Jie diris: "Post fondiĝo de la Internacia Ushu-a Federacio en 1990, pli ol 80 membrolandoj kaj regionoj ekhavis la kondiĉojn difinitajn de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Nun ni havas alian favoran kondiĉon, ke nia belga kolego, membro de la plenuma komitato de la federacio, estas samlandano de IOK-prezidanto Jacques Rogge. Li diris, ke li liveros pli da materialoj pri ushu-o al Rogge en la estonteco, por ke li pli multe konu la ĉinan ushu-on. Li diris ankaŭ: "Mi deziras, ke en la 21-a jc. la Olimpikoj envolvu la ĉinan ushu-on."

Li Jie diris, ke nun la Olimpikoj jam ampleksas multe da sportbranĉoj, tial aldoni novan sporton estas kompreneble malfacile. Kaj krome, ankoraŭ estas kelkaj konkretaj solvendaj problemoj, ekz. kiel difini la disciplinojn de ushu-o, kiamaniere decidi ĝiajn malfacilecon, regulojn kaj juĝajn metodojn. Li deziris, ke la ushu-ista rondo faru konkretajn laborojn, serioze studu pri la ebleco enirigi ushu-on en la Olimpikojn kaj aliaj problemoj. Li diris, ke Ĉinio ne rajtas decidi tion, sed eĉ se estos centono da ebleco, ĝi ĉiamaniere penados por tion realigi.