• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-02 16:58:45    
La kvar pejzaĝoj de Dali

cri
Vento

Vento de Dali estas alinomata Xiaguan-vento. Xiaguan estas urbeto frekventata de stranga vento. Tie ventegas pli ol 35 tagojn en jaro, kaj la meznombra rapideco de la vento estas 4.2 metroj sekunde, kaj la plej granda forteco de la vento atingas 10 gradojn. Xiaguan-vento formiĝas pro la aparta topografio de la loko. Xiaguan situas en la pasejo inter du montoj. Pro la baro de kontinuo da montoj etendiĝanta cent kilometrojn kaj la ŝtopiĝo de la senbara valo, formiĝas ventoj malsamaj en diversaj sezonoj.

En la valo kun mallarĝa enirejo vento spronas, turniĝas kaj kreas strangan naturan fenomenon. Ekzemple, se homo iras kontraŭ vento, lia ĉapo falas ne laŭ vento, sed kontraŭ vento.

En Xiaguan cirkulas popolrakonto: Antaŭ longe blanka vulpo transformiĝis en belulinon, venis en la homan mondon kaj enamiĝis al junulo. Iun tagon instruisto de la junulo rimarkis ilian aferon kaj batfaligis la junulon en Erhai-lagon per inkfrotujo. Por savi sian amaton, la vulpino iris peti helpon de Avalokiteŝvaro. La bodisatvo donis al ŝi 6 botelojn da vento kaj atentigis, ke ŝi ne parolu, nek kriu sur revenvojo. Sed la vulpino falis pro hasto kaj ekkriis. Pro tio vento eliris el 5 boteloj kaj de tiam Xiaguan estas frekventata de ventego.

Floro

Milda kaj humida klimato de Dali favoras kreskadon de floroj kaj arboj. Baj-nacianoj de Dali tre ŝatas kulturi florojn. Floro de Dalio estas alinomata Shangguan-floro, ĉar en la urbeto Shangguan kreskas kurioza Bido-floro granda kiel lotuso kun 12 petaloj. Ĝia aromo disportiĝas 5 kilometrojn malproksime kaj ĝiajn semojn oni prenas kiel bidojn. Estas popolrakonto pri Bido-floro: Maljuna feo donacis bidon al virino en malfacila akuŝo, ke ŝi enbuŝigu ĝin. Sed pro ŝia malatento la bido falis teren kaj tuj elkreskis kurioza arbo kun belaj floroj. Multaj mandarenoj avidis je la arbo kaj ofte venis ĝeni la popolanojn. Ili ne povis elteni la ĝenadon de la mandarenoj kaj kontraŭvole hakrompis la arbon. Sed ĉe la radiko de la arbo tuj elkreskis multaj branĉoj kaj donis pli kaj pli abundajn florojn. Poste Dali fariĝis sinonimo de kuriozaj floroj. Fakte la abundeco de specoj de floroj de Dali estas rimarkinda en la mondo, kaj kamelio sola havas pli ol 40 specojn. En Dali ĉiu domo estas preterfluata de akvo kaj en ĉiu korto kreskas floroj.

Neĝo

En Dali estas Cangshan-monto. Ĝiaj 19 pintoj ĉiuj altas pli ol 3 500 metrojn super la marnivelo, kaj la plej alta estas 4 000-metra. La monto-suproj kovritaj de neĝo rebrilas en la suno. La neĝo de Cangshan-monto dumlonge ĝuas renomon. Popolrakonto diras, ke foje epidemio fatalis en la loko. Gefratoj forpelis la epidemion al la monto-supro kaj priŝutis ĝin per amaso da neĝo kaj tiu mortis de frosto. Por ke la epidemio ne reviviĝu, la fratino fariĝis neĝo-dio sur la neĝa pinto por subpremi la epidemion. La pejzaĝo de Dali ŝuldas sian belecon al la neĝo de Cangshan-monto.

Luno

Dank' al la aparta geografia situo, la luno speguliĝas en Erhai-lago kaj donas dekojn da metroj da blanka lumo, kaj Baj-nacianoj nomas ĝin "ora luno". Popolrakonto diras, ke princino en la Luna Palaco enviis la vivon de la homa mondo, venis al la lago kaj edziniĝis al juna fiŝisto Ahei. Por ke la fiŝistoj kaptu pli multe da fiŝoj, ŝi metis sian magian spegulon en la lagon, kaj tiu klare vidigis fiŝojn. La fiŝistoj kaptis multe da fiŝoj kaj ĝuis feliĉan vivon. La spegulo fariĝis ora luno en la lago. Kaj ankaŭ la luno ĉe Erhai-lago fariĝis unu el la famaj vidindaĵoj de Dali.