• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 12:44:49    
Luksa manĉur-hana festeno

cri

Alilanda gazeto faris enketon "Kies plado plej plaĉas al vi?" kaj 90% de la enketitoj respondis, ke al ili plej plaĉas ĉinaj pladoj. Efektive, la ĉinaj pladoj estas multe ŝatataj en la mondo, dum la luksa manĉur-hana festeno el originalaj pladoj estas nomata la unua festeno en Ĉinio. Ĝi elspiras palacajn trajtojn kaj diverslokajn morojn.

Origino de la festeno

Naskiĝo de la luksa manĉur-hana festeno havas fortan politikan fonon. En la 17-a jarcento manĉuroj entrudiĝis suden de la Granda Muro, starigis Qing-dinastion (1644-1911) kaj ekregis la tutan Ĉinion. Kun potenciĝo kaj prosperiĝo de la dinastio imperiestro Kangxi (1662-1722 sur trono) praktikis la politikan sistemon pri unuiĝo de la manĉuroj kaj hanoj. Konservante la tradiciajn manĉurajn trajtojn en kuirarto, li pledis por asimili kremon de alinaciaj kuirartoj. Laŭ nunaj materialoj la luksa manĉur-hana festeno plej frue aperis en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736-1795 sur trono) de Qing-dinastio.

Historiaj dokumentoj notis, ke frue en Qing-dinastio, kiam altranguloj kaj aristokratoj faris festenon, inter la ĉeestantoj estis kaj manĉuroj kaj hanoj. Por kontentigi la bezonon de diversaj homoj en manĝado, la festeno havas kaj manĉurajn tablojn kaj la hanajn, inter ili la manĉuraj havas ses klasojn kaj la hanaj tri klasojn. La kvantoj de la materialoj de la manĉuraj kaj hanaj pladoj estis klare difinitaj. Pro tio la manĉuraj kaj hanaj kuiristoj konkuris en preparado de la pladoj kaj lernis unuj de la aliaj por fari la pladojn belaspektaj, belkoloraj kaj bongustaj. Ekz. en la festeno estas kompleta porko kaj kompleta ŝafo, kiuj estas la manĉuraj pladoj, sed ilia preparado estis laŭ hana kuirmaniero. Kun harmoniiĝo de la manĉuraj kaj hanaj pladoj iom post iom formiĝis 6 festenoj manĉuraj kaj hanaj en la palaco, kiuj estas altnormaj kaj rafinitaj kun luksaj manĝiloj kaj abundo da pladoj. Surbaze de tio formiĝis en Ĉinio la Siĉuan-aj, Guangdong-aj, Ŝanxi-aj kaj Hubei-aj manĉur-hanaj festenoj.

En la provincoj la supre dirita festeno ofte okazas tiaokaze: Post oficistiga ekzameno lokaj gubernatoroj donis tian festenon por regali la ekzamenantajn korteganojn aŭ revizorojn. La gastigantoj kaj gastoj interŝanĝis opiniojn ĉe la tablo kun abundo da fajnaj pladoj. Ĉe la tablo ĉiuj ĉeestantoj estis vestitaj per kortega kostumo. Por la festeno ĉio devis esti farita laŭ oficiala difino: la skalo, klasoj, rangoj de la akompanantoj, materialoj de la pladoj, speco de vinoj k.a. La pladoj estis faritaj el diversaj materialoj fajnaj, luksaj kaj kuriozaj kaj la kuirarto estis delikata. La festeno elspiris kaj trajtojn de manĉuroj, kiaj rosto, bako kaj brogo, kaj tiujn de hanoj, kiaj frito kaj kuiro. Kiam la festeno okazis en kortego, antaŭ komenco de la festeno oni devis ludi muzikon, fari salutan kanonadon kaj riverenci antaŭ la altaj gastoj. Post altabliĝo de la gastoj, servistinoj devis prezenti kukojn dolĉajn kaj salajn, etmanĝaĵojn sekajn kaj likvajn. Post tio oni prezentis teon kaj nur post ĉio ĉi tio oni primetis la tablon per oficialaj pladoj. Sur la tablo estis malvarmaj kaj varmaj pladoj, rizo, dolĉaĵo, kukoj kaj fruktoj, almenaŭ 108 pladoj, kiujn oni prenis en 3 tagoj.

Nunaj festenoj

En la pasinteco la luksaj manĉur-hanaj festenoj estis ĝuitaj ekskluzive de riĉaj altranguloj. Tiam iuj famaj restoracioj en Pekino, kiaj Fangŝan kaj Yuŝan, estis kapablaj doni tian festenon, tamen ili plejparte estis destinitaj por akcepti honorajn alilandajn gastojn, sed hodiaŭ ankaŭ aliaj restoracioj kapablas fari tion kaj iuj ordinaraj civitanoj estas pagipovaj por tia festeno. Kvankam la pladoj de la festeno estis multe reduktitaj en la kvanto, tamen ili fariĝis pli rafinitaj en preparado. En la okcidenta domo de la Internacia Komerca Centro de Pekino estas restoracio, kie mendas la festenon ne nur direktoroj de eksterlandaj kompanioj kaj grandaj turismaj grupoj, sed ankaŭ iuj pekinaj loĝantoj por soleni la datrevenon de sia geedziĝo kaj naskiĝo de siaj maljunaj gepatroj. La gastigantoj ĝenerale estas riĉaj civitanoj. Ĉar tiaj restoracioj, kiuj kapablas prepari la festenon, devas havi ankaŭ antikvecan medion, tial kvankam ili estas multe pagigaj, tamen oni opinias, ke la pago estas inda. Ĝenerale ĉiutage la restoracio preparas nur 3-5 fojojn por tia festeno.