• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 13:01:49    
Pri pekinaj kolazionaĵoj

cri

Kolazionaĵoj estas grava konsistiga parto de gastronomio de Ĉinio. Diferencaj de la fama "manĉura-hana festeno" el centoj da pladoj kaj la 8 grandaj kulinaraj sistemoj, ankaŭ kolazionaĵoj kun lokaj gustoj de diversaj partoj de Ĉinio figure prezentas la vivintereson kaj grandan imagipovon de la ĉinoj.

Tradiciaj kolazionaĵoj de Pekino

En iu antikva libro oni tiel skribis: "Fakte loĝantoj en Pekino estas devenintaj de diversaj lokoj kaj ne havas kampon por kulturi, tial ili devas sin vivteni per transportado kaj malgranda komerco." Pro la originalaj situacio kaj konsisto de la popolo, la gastronomio kaj antaŭ ĉio kolazionaĵo de Pekino estis tre prosperaj.

En Pekino oni nombras pli ol 200 specojn da kolazionaĵoj. Ili asimilis la gustojn de kulinara arto de aliaj lokoj kaj formis sian propran guston. Krome iliaj prezoj estas decaj, tial kaj nobeloj kaj ordinaraj pekinanoj povis facile ĝui ilin.

En Qing-dinastio (1644-1911) kolazionaĵoj aperis en la imperiestra kortego, kaj iom post iom formiĝis la stilo de kortegaj kolazionaĵoj. Laŭdire imperiestroj havis nur du regulajn manĝojn en tago, sed ili povis ĝui kolazionaĵojn en ajna horo, kaj ofte en nombro de 20-50 specoj.

Sed kolazionaĵoj radikiĝis ĉefe inter la popolo. Oni kolportis aŭ starigis standojn en foiro kaj stratoj por vendi ilin. Antaŭ dekoj da jaroj melodiaj ofertaj krioj de kolportistoj ŝvebis tra la tuta tago en la stratoj. Kaj antaŭ dekoj da jaroj Tianqiao, loko 1 kilometron sude de Tian'anmen-pordego, estis multe vizitata pro la abundego da kolazionaĵoj de Pekino. La standojn prizorgis patro kaj filo, aŭ edzo kaj edzino, aŭ patrino kaj filo, aŭ onklo kaj nevo. Krome la standoj ofte najbaris unu al alia pro respektivaj interesoj. Ekzemple stando de sojfaba suko najbaris al tiu de flano, ĉar oni kutimis manĝi flanon kun la suko, kaj stando de bovaĵo al tiu de vino. Multaj el la standoj estis vaste konataj pro siaj vendaĵoj kun propra gusto, ekzemple stando de rostitaj porkointernaĵoj de Ŝi Run, stando de fermentigita sojfaba suko de Ŝu Yongli, stando de moĉio de Li Wanyuan k.s.

Fakte la ĉefa konsistiga parto de la templa foiro estis standoj de diversaj kolazionaĵoj. Templa foiro okazis en regulaj datoj, ekzemple en Longfu-templo la foiro okazis en la 9-, 10-, 19-, 20-, 29- kaj 30-a tago de ĉiu monato. En la Templo de Tera Dio la foiro okazis en la 3-, 13- kaj 23-a tago de ĉiu monato, en la Templo de Blanka Pagodo la foiro okazis en la 5-, 6-, 15-, 16-, 25- kaj 26-a tago de ĉiu monato. Ankaŭ en aliaj temploj okazis regulaj foiroj.

Kolazionaĵoj de Pekino hodiaŭ

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, preskaŭ tute malaperis la tre diversaj kolazionaĵoj, kaj la malmulte da postvivintaj specoj jam ne havis la originan guston. Nun oni revivigis parton de la butikoj kaj standoj de tradiciaj specoj de kolazionaĵoj. En iuj tre gravaj turismaj lokoj oni povas trovi restoraciojn kaj butikojn de tradiciaj kolazionaĵoj. Ekzemple en la Somera Palaco kaj Beihai-parko. Krome oni refunkciigis standojn de tradiciaj kolazionaĵoj ankaŭ en iuj malnovaj teatrejoj, tetrinkejoj k.s.

Multaj luksaj hoteloj penas prezenti malnovajn kutimojn de pekinanoj por altiri gastojn. Ekzemple Qianmen-hotelo enhavas malgrandan teatrejon por prezenti pekinan operon, en Kaili-hotelo oni prezentas dancojn de Tang-dinastio (antaŭ 1000 jaroj), en la hotelo Tianlun-Dinastio oni prezentas akrobataĵojn kaj en la Granda Teatro Ĉang'an oni vendas kolazionaĵojn de ŝanhaja gusto. Tie la gastoj povas ĝui prezentadon kaj kolazionaĵojn samtempe.

Same kiel antaŭ kelke da jarcentoj, alilokaj kolazionaĵoj ekhavis lokon en Pekino. Nun en Pekino oni povas ĝui kolazionaĵojn de ĉiuj provincoj de Ĉinio.

Krome fremdlandaj krakmanĝaĵoj eniris en Pekinon, ekzemple sandviĉo de Mac-Donald, fritita kokaĵo de Kentucky, Pizza-flano k.a.

Antaŭe kolazionaĵoj ne povis esti lunĉo, sed nun pekinanoj pli kaj pli ŝatas ilin, el kiuj multaj fariĝis krakmanĝaĵoj. En multaj magazenoj estas grandaj ejoj por vendi diversajn kolazionaĵojn.