• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 14:15:53    
Favoraj politikoj por eksterlandanoj en Yunnan

cri
Junie de 2001 la registaro de Yunnan-provinco anoncis, ke ĝi permesas al eksterlandanoj investi telekomunikan, bankan kaj asekuran entreprenojn.
La registaro anoncis ankaŭ, ke la eksterakomerca, turisma, podetal-komerca, peranta, konsultiĝa kaj transporta kampoj estos malfermitaj al eksterlando.
Por kiel eble plej larĝe malpliigi la limigon al eksterlandaj investantoj la provinco praktikos pli liberan politikon rilate imposton kaj ter-luadon.
Gazetara servo informis, ke ĉiuj eksterlandaj entreprenoj, stimulataj de la ŝtato en la provinco, estos impostitaj je nur 15% de la ordinaraj en certa periodo. En nacimalplimultaj aŭtonomaj regionoj, post sankcio de la provinca registaro, oni malpliigos aŭ nuligos la imposton en du jaroj kaj duonigos ĝin en 3 jaroj rilate trafikon, elektron, akvo-mastrumadon, poshton, radion kaj televizion. Oni nuligos imposton por 10 jaroj al la agrikulturaj kaj brutobredaj produktoj cele protekti ekologian medion, replanti ekologiajn arbarojn kaj herbarojn, kie antaŭe oni faris terkulturon. La ŝtato liveros fri imposto agrojn por konstruo de ŝoseoj, ŝtataj kaj provincaj vojoj, samkiel fervojoj kaj aerodromoj. En la provinco oni povas importi fri dogano kaj valoraldono al entreprenoj, stimulataj de la ŝtato, kaj entreprenoj de eksterlandanoj, escepte tiujn, kiujn oni ne rajtas ne imposti laŭ la ŝtata difino.