• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 14:17:32    
Shi Pingmei: Lastaj Sunbriloj

CRI
La suno subiras, ĝiaj lastaj orbriloj ankoraǔ karesas smeraldajn vergojn de salikoj, kvazaǔ geamantoj disiĝontaj kun larmaj briloj en la okuloj.
Ruĝa domo vidiĝas en la fono de plorsalika ombro. Ankaǔ ebena pilkoludejo, ĉirkaǔata per floraj balustroj. Interne ludas pli ol 10 viglaj kaj gajaj knabinoj. Blanka pilko flugas trans kaj cis ruĝan reton. Iliaj nigraj kaj lertaj okuloj sekvas la pilkon, jen supen, jen suben; iliaj leĝeraj kaj graciaj korpoj senĉese moviĝas, jen kaǔre, jen fleksiĝe, jen kure, jen salte. Sur la pomecaj vizaĝoj flagras flamoj el varmo de la korpo kaj petolas ridetoj naskitaj el agrablo kaj saneco de la vivo.
Su Fei skribas leteron en la domo. Subite ŝi aǔdas ridan kaskadadon. Ŝi lasas plumon, paŝas al fenestro kaj ĵetas rigardon tien, de kie la ridoj alflugas. Jen grupo da anĝeloj, malĝojon ne konantaj. Soleca rideto ekludas sur ŝia gracila facio. Ŝi ne povas skribi plu la leteron. Ŝi stuporece staras ĉe la fenestro, dronante en medito. Horizonta nebulo, kvazaǔ skarlata sateno, vualas la poezian kaj pentrindan krepuskon. Strio el la lastaj sunbriloj sin pafas rekte sur la vizaĝon de Su Fei. Fiksante rigardon al la ĉielo, ŝi ellasas tragikan ridon, pri tio, ke restas la lasta momento el la taga pompado de la sunaj radioj, kaj baldaǔ alvenos tempo entombigi ĉiajn glorojn, ankaǔ la junecon.
La pilko flugas alten, kvazaǔ en la firmamenton, ĉiu el la knabinoj levas la kapon kaj ekvidas Su Fei, meditantan ĉe la fenestro. Ili koruse vokas, "Sinjorino Su, venu, venu ludi kun ni! Ni bonvenigas vin."
Ne ĉesas gajaj ridoj, nek manklakoj. Tiam la plej juna dislevas la du brakojn alabastre blankajn kaj ŝajnantajn lotusaj radikoj, kaj krias kokete, "Sinjorino, rekte saltu suben! Ni subtenos vin, vi ne falos."
Kontraǔ grapolo da ridoj Su Fei nur skuas la kapon. Ŝi eksentas kapturnon pro ilia naiveco kaj vigleco. Tial ŝi ne sciis, kion ŝi diru al ili. Ĉiu tenas la kapeton ankoraǔ levita, ĉies buŝeto restas malfermita. Dume ili viŝas, de tempo al tempo, ŝvitajn perlojn de sur la frunto. Tia sceno kortuŝas ŝin, kiu konstatas nerifuzeblecon. Ili petas plu, kun plena vizaĝo da ridetoj, kaj atendas pacience, ke ŝi venu el la 2-a etaĝo kaj ludu kun ili.
11111111222222222222333333333444444444445555555556666666667777777888888889999999999999000000000000000000000000000000000
Apenaǔ ŝi atingas la feran balustradon, ili alsvarmas kaj konkure ŝin subtenas je la brako, akselo aǔ lumbo. Atinginte la centron de la pilkoludejo, ili petas, ke Su Fei deklamu al ili sian peemon. Ŝi elektas la al si pleje plaĉan stancon kaj aǔdigas ĝin, jen ĉante, jen kantece, ka jtire kaj trile, kun mistera tristo, momente forgesate la medion, tial patose kajpasie vibrigante ĉiujn kordojn de la koro. Finiĝas la deklamo, sed kliniĝas ŝia kapo preskaǔ ĝis la tero – ŝi ne povas leviĝi, sekrete glutante siajn larmojn. Man-en-mane, ŝi kun ili, reiras en la domon. Nigraj flugiloj de la vespera krepusko sin disetndas, ĉion kovrante.
Nokto jam profunda. Su Fei, sin kroĉante al la fenestro, fiksas virigardon lal la pilkejo, jam kloŝita de obskuro. La amindaj jfiguroj de la knabinoj reaperas en ŝia menso. Kia sceno, eble al ŝi gracita speciale de Dio. Jen, ĝuste post sennombraj bataloj, kun tuta korpo da vundoj, ŝi revenas, kaj trafas tian etoson, gajigan kaj benan, ke ŝia traǔmato estu forigita kaj la koro konsolata. Ŝi preĝas al sola stelo en la malhelo, ke la naive gajaj anĝeloj ne konu or eterne ian ajn ĉagreniĝon kaj krimon.
Kvietiĝas ŝiakormaro, mortas ĉia ideo. Ĉia afero de la kosmooo neniiĝas en ŝia koro kaj ne povas plu ŝin ebriigi kaj emocii. Blovo da sobrige malvarma vento estingas la flamon en ŝia brusto. Baraktado, kvazaǔ letargio, en pli ol 20 jaroj; fine, psot vekiĝo, nur sonĝo kondukanta alllll malpleneco kaj senspureco. Ferminte la fenestron, ŝi revenas al la tablo kaj daǔrigas la skribadon de la letero. Ŝi diras:
Zhongming! Ekde kiam mi servis kiel flegistino de la Ruĝa ruco sur la fronto, mi pli kaj pli komprenas, ke mii neniel povas laǔdezire konstrui la ĝardenon el mia sonĝo. En 3 jaroj falis kunbatalantoj, unu post alia; antaǔ miaj okuloj ĉiam sin kaose sternas kadavroj kaj disigitaj korpoj, lagas sango, fantome scintilas glavaj briloj – mi ja pensis plenumii la konstruadon de nia ideala afero sur la fundamento formita de iliaj sango kaj ostoj. Sed, sed kiu atendis, ke antaǔ sukceso jam eksplodas partiecaj konfliktoj kaj tiranas senskrupula egoi8smo. Ho ve, ne saveble! Eĉ nun niaj samlandanoj dronas en inundo kaj baraktadas en incendio!Multaj fenomenoj faligas al mi la volon. Kion mi ankoraǔ povas diri? Tial, Zhongming, mi malesperiĝis, kaj la elrevigo puŝas min al mi agrave masana patrino. Dank' al dio, fine ŝi bonfartiĝis! Tamen mi perdis kaj la fratojn kaj la fratinojn! Havante plu neniun konfideblan, mi ne devas forlasi la kadukan patrinon. mi lacas. Mi ne volas vidi plu, flegi kja savi tiujn, kiuj damaĝas kaj mortigas unu alian sur kalva monto, en dezerto, kaj fine, en la procezo esti ies instrumentoj, fariĝas invalidaj soldatoj aǔ putriĝontaj kadavroj. Bonvole transdiru al Yunling kaj aliaj, ke ilii ne atendu plu min. Permesu al mi iom ripozi! Estontece ni havu ŝancon revidi!
Fininte la leteron, Su Fei sentis sin tro febla. Ŝi sciis, ke la nuna stato forte kontrastas kun la komenca volo, laǔ kiu ŝi rezignis verkadon kaj rezolute aniĝis al armeo. Ĉi-momente ŝi pli zorgas la gajajn anĝelojjn ol sian heroinan perspektivon. La lumo kaj amo de la homaro, gravediĝas en ilia naiva koro. Kaj de la kosmo?