• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 14:20:27    
Idilioj en Komenca Periodo de Tang

CRI
En sia komenca periodo, unuiginte preskaǔ ĉiujn regnojn kaj faliginte la dinastion Sui, la dinastio Tang (618—907) aperis tre potenca. Tiam ekonomio ekprosperis kaj la socia bazo relative estis stabila. Ĉio portis al poetoj favorajn kondiĉojn, precipe al tiuj, kiuj estis kaj literatoroj kaj burokratoj. Aperis multaj lirikistoj aǔ idiliistoj, ekzemple Wang Wei (701--761), kies poemojn oni povas legi en la Esperanta libro "El Ĉina Poezio" kaj tradukita de Saint Jules Zee; Wang Zhihuan (688—742) kaj Meng Haoran (689—740). Ankaǔ Zhang Jiuling (678—740), kiu sin aludis per mandarino:
En la suda ruĝmandarina arbaro
eĉ en vintro regas verd', sen folifalo.
Ĉu ĉiama verdo dankas nur klimaton?
Ankaǔ ĝi mem portas frosto-rezistadon.
Jen honora gasto tie nun ekzistas,
sed en fora loko oni lin rezistas.
Ja trafeblas la hazardo en la vivo,
ne koneblas la cirkulo en mistifo.
Kial semi nur abrikoton kaj persikon?
Ankaǔ mandarin' alportas la ombrigon.
Zhang Ruoxu (660—720), naskita en Yangzhou (nuna urbo en la provinco Jiangsu), siatempe estis unu el fama kvaropo de Wu (iama regno ampleksanta la sudan parton de la nuna provinco Jiangsu kaj la nordan parton de la nuna provinco Zhejiang; poste oni nomis Wu tiun regionon). Kaj eĉ nun tre famas lia poemo titolita "Printempaj Floroj ĉe Rivero sub la Luno":
Printempe en la maron ŝvelas la rivero,
la klara luno en la tajdo sin elŝovas;
la lunon kapti la scintilaj ondoj provas.
Ĉu ion ne karesas nun la luna helo?
Inter aromaj kampoj la river' serpentas,
la luno ŝutas kvazaǔ grajlon sur la florojn.
L' aero prujne brilas, fluas en la foron,
ke blanka sablo pri konfuzo ŝajne plendas.
Sennuba, la ĉiel' sin miksas kun rivero,
la luna rad' en blanka la aer' sin rulas.
Ho, kiun la nokta brilo ne dolĉe lulas?
Kaj kiun la luno ne kisas sur la tero?
Generacioj homaj ja sen ĉes' alternas,
sed la river' kaj luno samas jar' post jaro.
Kiun la lun' atendas ĉiam por la paro?
La fluo de l' river' Jangzio nur eternas.
La nubaj flokoj nun forvagas kun libero;
ĉe l' kunfluejo verdaj sikomoroj povras.
Kies boaton la vualo nokta kovras?
Jen spiras lune lia ino en kastelo.
Pudora l' luno sur balkono repromenas,
kaj vane sorĉas per rebrilo la spegulo.
Ŝi emas kaŝi sin de l' luno per forkuro,
ĉe vestolavo ĝi al ŝi denove venas.
La luno ŝin rigardas, en silenta pozo;
konduku l' luno lin survoje, ŝi esperas.
Sovaĝansero jam de longe ne leteras,
nur fiŝoj en la akvo bruas kun patoso.
Lageten fali florojn en la sonĝ' ŝi vidas.
Ho ve! Li ne revenas eĉ en mez' printempa.
Rivero fortorentas, kun la fluo tempa.
La lag' la lunon glutas, kaj l' aero fridas.
La lun' subira peze falas en nebulon.
La montoj kaj riveroj vojon forte ĝenas.
Kiom da homoj lunorajdaj jam revenas?
La arboj kovras nun la riveran spegulon.
Wang Zhihuan naskiĝis en la 688-a jaro kaj mortis en la 742-a. Lia naskoloko estis en Taiyuan, la nuna ĉefurbo de la provinco Shanxi. Li estis bohema kaj ŝatis skermadon. Tiamaj muzikistoj tre volonte adaptis melodion al liaj poemoj, ekzemple "Ascendi la Cikonian Turon":
La suno glitas laǔ la mont',
Flava Rivero maren fluas.
Etaĝon plian kun volont',
la panoramon mi nun ĝuas.
Kara leganto, la Cikonia Turo estis urboturo sur la sudokcidenta murego, en la nuna gubernio Yongji de la provinco Shanxi. Starante sur ĝi oni vidas la Flavan Riveron torenti orienten en la maron. Kaj sudoriente tronas monto nomata Zhongtiao. Pro tio, ke cikonioj ofte nestis en la turo, ĝi ricevis tian nomon.
Meng Haoran naskiĝis en la nuna provinco Hubei kaj vivis inter la jaroj 689 kaj 740. Plejparton de siaj lastaj jaroj li pasigis ermite en la naskoloko aǔ migradis. En la mezaĝeco li enoficiĝis, rekomendite de Zhang Jiuling. Li verkis multe da idilioj, kun tro rigoraj ritmoj kaj rimoj. Tia ritmo tamen estas ne eble traduki en Esperanton pro tio, ke la ĉina lingvo havas 4 tonojn, dum Esperanto, nur unu akcenton, ĉiam sur la antaǔlasta silabo. Bonvole legu lian poemon titolitan "Al la Hejmo de Amiko":
La amiko jam pretigis kokon kaj milion,
ke mi iru por viziti lian familion.
Jen la verdaj arboj la vilaĝon ĉirkaǔprenas,
kaj smeralda monto for de l' muro sin detenas.
La fenestro malfermita al la vasta kralo*,
ĉe la vino ĉiu elokventas pri l' kamparo.
La Duoblan Jangong** pacience ni atendu,
tiam por krizantem-ĝuon monton ni ascendu!
*Kralo: Neologismo prenita el "La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha" (p. 55), tradukita de sinjoro Fernando de Diego. Ĉi tiu vorto signifas vastan korton por agraj laboriloj kaj bestoj.
**Duobla Jango: La 9-a tago de la 9-a monato de ĉiu jaro laǔ la luna kalendaro; jango (yang) signifas anodon, aktivon, pozitivon, masklon, fronton, averson, eksteron, supron, helon, lumon, varmon, solidon, la sunon... kaj neparan nombron; kaj la plej granda kardinala nombro estas ĝuste 9.