• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-03 15:10:48    
Akvo! Akvo!

cri

Vere eksterordinara afero estas tio, ke la bebo ellernis parolon. Tio ne nur mirigis la gepatrojn sed ankaŭ ekscitis intereson de la parencoj.

"He! Hieraŭ Maŭmaŭ povis diri la vorton 'pisi'!" la patrino kun mirego informis la patron.

"Via Maŭmaŭ estas tiel saĝa, ke li povis diri 'onklino', post kiam mi instruis nur trifoje." la onklino serioze diris al la patrino.

Vespere de Sabato kiam la familianoj ĉiuj estis en la hejmo, la aminda Maŭmaŭ klare eldiris dufoje: "Akvo! Akvo!"

"Li volas trinki akvon pro soifo!" tuj klarigis la patrino. La onklino rapide kaptis laktujon kaj rapidis al termoso. Sed la patro haltigis ŝin:

"Malvarma akvo estas sufiĉa por li." Tion dirinte li montris la brilbluan dikventran botelon.

"Kio?" la patrino kun granda miro rigardis sian edzon, kvazaŭ ŝi ne konus lin, dirante: "Tiel malgranda infano povas trinki malvarman akvon?! Simple mortigon al li vi faras!" Sekve ŝi turnis sin al la avino: "Panjo, rigardu, ke li tiel faras. Ĉu la infano povas eviti malsanon? Vi ofte diris, ke mi ne povas flegi infanon."

La onklino kun botelo da freŝa oranĝosuko en la mano venis kaj demandis:

"Ĉu multe aŭ malmulte?"

Tiam la avo, kiu sidis sur sofo, diris:

"Ne donu al la infano trinki pli multe da oranĝosuko! Ĵurnalo iam diris, ke tia suko estigas kraĉaĵon."

"Kion vi scias?" la avino tuj kontraŭdiris. "Ĉiutage la infano trinkas bovinan lakton, ĉu li povas nur trinki akvon sen oranĝosuko? La suko povas redukti ekscesan internan varmon. Trinkigu!"

"La aserto de la ĵurnalo estas scienca. Kredu aŭ ne, laŭ via plaĉo." La avo kun aŭtoritateco prenis ĵurnalon kaj legis plu.

La onklino, kun la oranĝosuko en la mano, gapis. La patrino faris koncedon:

"Bone, ke la infano prenu malpli da suko. Metu iom da sukero en la akvon!"

La onklino iris preni vazon kun sukerpulvoron. La avino diris:

"La akvo kun sukero estas malpli bona ol tiu kun oranĝosuko. Ekscesa sukero povas malbonigi ĝiajn dentojn. Aperis nur du dentoj, bone gardu!"

"Trinki simple boligitan akvon estas pli bone," la patro ne povis sin reteni kaj intermetis sin…

Ĉiuj diris prave siaflanke kaj havis propran opinion. Post ripeta disputo, ili fine trovis pli kontentigan solvon: En la laktujo estu iom da oranĝosuko kaj iom da sukero, duono da boligita akvo kaj duono da malvarma akvo. Fine ili metis la laktujon ĉe la buŝon de la infano.

La infano, kiu kaŭzis la konfuzaĵon, estis absorbite ludanta malgrandan tolan urson. Li forpuŝis la laktujon. Ili denove metis ĝin ĉe lian buŝon, li refoje forpuŝis ĝin. Denove estis la patrino, kiu la unua komprenis la filon:

"Lasu! Ĝi ne soifas."