• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-04 13:45:09    
Spagetoj kun fritita misoo

cri

En Pekino ne nur altranguloj, sed ankaŭ ordinaruloj ŝatas manĝi spagetojn kun fritita misoo.

Laŭdire manĉuroj kiel reganta klaso de Qing-dinastio (1644-1911) kutimis vivi lukse, sed post stariĝo de Respubliko de Ĉinio en 1911 ili ne povis daŭrigi la luksan vivon. Kiel kontentigi la luksan vivon kaj vantamon? Iuj manĉuroj elektis spagetojn kun fritita misoo, ĉar tio povis prezenti teleretojn da diversaj legomoj, kiuj ne nur kontentigis la vantamon de manĉuroj, sed ankaŭ ŝparigis al ili la elspezon.

La farado de spagetoj kun fritita misoo bezonas 3 objektojn: spagetoj, tranĉitaj legomoj kaj fritita misoo.

La spagetoj devas esti elastaj. Oni unue knedas paston kaj faras ĝin spagetoj kaj poste kuiras ilin en varma akvo. Oni povas manĝi somere la spagetojn, trempinte ilin en malvarma akvo.

Kiel legomojn por la spagetoj kun fritita misoo oni povas elekti kukumon, brasikon, lupinon, rafanon, sojfabon, fazeolon kaj sojfabĝermojn, kaj en printempo freŝa cedrelo estas kunmanĝebla kun la spagetoj post ilia brogo en varma akvo. Escepte de kukumo kaj rafano ĉiuj legomoj devas esti brogitaj en varma akvo. Por spagetoj kun fritita misoo oni bezonas 7-8 legomojn aŭ nur kukumstriojn.

Friti misoon estas grava paŝo. En Pekino troviĝas famaj malnovaj vendejo

j de peklitaj legomoj, ekz. Liubiju kaj Tianyuan, kiuj faras misoon per fermentigo. Hejme oni unue enmetas viandajn pecetojn en multe da oleo por fritado, poste fritas misoon kun la viandaj pecetoj por 30-40 minutoj kaj fine aldonas diŝakitajn ŝenoprazon, zingibron kaj ajlon.

Preparinte ilin, oni miksas la spagetojn kun fritita misoo kaj tranĉitaj legomoj. La spagetoj kun fritita misoo estas nutroriĉaj, malmultgrasaj kaj malmultkolesterolaj.

De la pasintaj jaroj pekinanoj regalas amikojn per spagetoj kun fritita misoo en sia hejmo, kaj en la urbo troviĝas rilataj restoracioj ĉie sur la stratoj. Enirinte en la restoracion, oni povas kaj manĝi tradiciajn spagetojn kun fritita misoo kaj ĝui kulturan atmosferon de malnova Pekino. Oni povas vidi sur la muro malnovajn fotojn rilate la historion de Pekino kaj sur la servotablo bludesegnan porcelanan vazon kun tonika vino kaj servistojn en griza ĉina vesto kaj manfaritaj tolŝuoj kaj kun blanka tuko sur la ŝultro.