• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-04 15:00:20    
Pli kaj pli populariĝas la nukleenergiaj teknikoj en Ĉinio

cri

Parolante pri nuklea energio, oni ofte ligas ĝin kun nukleaj armiloj aŭ nuklea vastigo, kiuj estas timigaj. Fakte nun oni jam povas pace utiligi nukleajn teknikojn, kaj ludigas ĝian rolon en la ekonomia disvolviĝo kaj la socia progresado.

La paca utiligado de nukleaj teknikoj en la tuta mondo komenciĝis post la dua monda milito. Oni utiligis uranion, plutonion kaj aliajn nukleajn fuzaĵojn por produkti elektron per ilia energio radiata en speciala medio, kaj ankaŭ utiligas kobalton kaj aliajn elementojn per ilia radiado en speciala medio super materioj, por ke ili esence ŝanĝiĝu kaj estu ankoraŭ plifavoraj al la evoluado de la homaro. Nun la kvanto de nuklea elektro jam okupas 1/6 de la totala elektro-kvanto de la tuta mondo.

La rapida disvolviĝo de ĉinaj nukleaj teknikoj komenciĝis en 1978, post kiam Ĉinio ekpraktikis reformadon. Nun Ĉinio jam sinsekve partoprenas en Nukle-Sekuriga Konvencio, Konvencio pri Ĝustatempa Komuniko de Nuklea Akcidento kaj aliaj sume 12 internaciaj konvencioj kaj paktoj. Ĉinio rigore observas kaj fidele plemumas la devojn difinitajn en tiuj Konvencioj. Sinjoro Zhang Huazhu, respondeculo de ĉina Ŝtata Atomenergia Institucio diris, ke nun, nukleaj teknikoj en Ĉinio jam estas vaste aplikataj. Li diris:

"Nukleaj teknikoj jam estas vaste aplikataj sur la kampoj energia, industria, agrikultura, medicina, medi-protekta kaj aliaj. Nukleaj teknikoj ludas gravan kaj neanstataŭigeblan rolon en la ĉinaj ekonomio kaj socia progresado."

En ĉina paca utiligado de nukleaj teknikoj, la progresado de nukle-elektroproduktado estas okulfrapa.

Nukle-elektro, pura kaj altefika energio, estis ekaplikata en Ĉinio jam frue en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Nun, en ĉina orienta ĉemara regiono 7 maŝinaroj de nukle-elektroproduktado estas en funkciado, la totala kapacito atingas 5,4 milionojn da kilovatoj, okupante 2% de la ĉina totala elektroprodukto-kvanto. Oficisto de ĉina Ŝtata Atomenergia Institucio sinjoro Xu Yuming diris:

"Ni devas diri, ke la funkciado de atomenergia centralo ludas tre pozitivan rolon por solvi la streĉitan situacion de elektrolivero en la ĉemaraj regionoj kaj akcelas ĉelokan disvolviĝon en diversaj flankoj. Plue, nia atomenergia centralo tre bone funkcias, kaj alportas nenian negativan influon al la medio."

Laŭ konigo, nun Ĉinio rapidigas la disvolviĝon de nuklea elektrigo. En 2005, la totala kvanto de ĉina nukle-elektra kapacito atingos 8,7 milionojn da kilovatojn, la proporcio en la tutlanda elektroprodukto- kvanto leviĝos al 3%.

Krome en Ĉinio, la nukleaj teknikoj estas aplikataj en aliaj kampoj. Interese estas, ke ĝia aplikado en agrikulturo altigas la kvaliton kaj produktokvanton de agrikulturaj plantoj.

Ĉinio estas granda agrikultura lando, kaj delonge ekzistas problemoj pri relative malalta produktokvanto de agrikulturaj plantoj kun malbona kontraŭeco al sekeco kaj malvarmego. Tio grande influis la disvolviĝon de agrikulturo. Konsiderinte tion, Ĉinio plenforte akcelas nukleajn teknikojn sur la agrikultura kampo. Nukleaj teknikoj ebligas variadon al hereda geno de agrikulturaj plantoj, tial altigas iliajn kvaliton kaj kvanton. Ĉina specialisto sinjoro Chen Dianhua konigis:

"La variigo celas, ke la karaktero de plantoj kontentigu la postulojn de alta produktokvanto, kontraŭ-sekeco, malvarmorezisto, nuligo de fiinsekta malutilo kaj aliaj. Ekzemple, la speco de kotono Lumian numero 1. produktata de la provinco Shandong estas rezulto de radiado. Radiite, la kotonkapsulo grandiĝas, la lanugoenhavo altiĝas kaj la kvalito boniĝas".

Ĝis la fino de 2000, per nukle-radiadaj teknikoj, Ĉinio kultivis pli ol 600 novajn specojn de greno, kotono, oledonaj plantoj kaj aliaj. Ĉiujare pliiĝas pli ol 3 miliardojn da kilogramoj de greno, kontono kaj manĝoleo, la produktovaloro atingas 4 miliardojn da juanoj de renminbi.

Laŭ konigo, nukleaj teknikoj estas aplikataj ankaŭ en kontrolado de doganoj. Ĉiflanke, ĉina fama alta lernejo Qinghua-Universitato elvolvis multajn esplorojn kaj ekspluatis "grandskalan kontener-kontrolan sistemon". Nun la sistemo jam atingis internacian avangardan nivelon kaj estas en funkciado en doganoj de la ĉinaj provinco Fujian kaj municipo Tianjin. En la pasinta jaro, la menciitaj doganoj per la sistemo priserĉis pli ol 20 grandajn kazojn de kontrabandoj kun la totala sumo je pli ol 10 milionoj da juanoj de renminbi.

Cetere, nukle-energiaj teknikoj estas aplikata en medicina kampo. Pro tio, ke nuklea medicino karakterizas sin per spriteco, aparteco, facileco, sekureco kaj frutempa eltrovo de patologiaj ŝanĝiĝoj, nuklea tekniko jam estas unu el la plej bonaj rimedoj por diagnozi kaj gvidi la kuracadon de kormalsano, tumoro kaj aliaj malfacile diagnozitaj malsanoj. Nun en Ĉinio estas pli ol 1000 hospitaloj aplikante nukleajn teknikojn.