• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-04 15:55:02    
Ĉinoj investas eksterlande

cri
Septembre de 2001 en la 5-a Kunveno pri Investo kaj Komerco de Ĉinio en Xiamen la ĉina registaro montris sian sintenon kuraĝigi ĉinajn entreprenojn investi eksterlande.
Oficisto de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Ĉinio emfazis, ke en la nova situacio, ke Ĉinio baldaŭ aliĝos al la Monda Komerca Organizo, estas necese por ĝi praktiki la pordmalferman strategion investi eksterlande kaj aktive partopreni la internaciajn konkurencon kaj kunlaboron por pluapaŝe pliigi la latentan forton de sia ekonomia disvolvo.
La investado en aliaj landoj en la pasintaj jaroj fare de ĉinaj entreprenistoj pliriĉigis la enhavon de la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, grandigis la kunlaboran kampon kaj akcelis kontakton inter la du flankoj. La investo en aliaj landoj ne nur portis novan spacon por disvolviĝo de ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ liveris ŝancon de laborigo, pagis imposton kaj pliigis la lokan eksporton.
Laŭ statistiko de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Ĉinio, ĝis la fino de 2000 Ĉinio fondis entute 6298 entreprenojn en 160 landoj kaj regionoj kun totala konsentita investo de 11.36 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 7.57 miliardoj estos investitaj de ĉinoj. La investado ampleksos ne nur negocon, sed ankau ekspluaton de riĉfontoj, prilaboron, trafikon, higienajn establojn, turismajn servojn, restoraciojn kaj konsultajn aferojn.
La ĉina registaro subtenos ĉinajn entreprenojn, kiuj faras diversan kunlaboron en ekonomio kaj komerco surbaze de la principoj de egaleco kaj reciprokaj favoro kaj utilo, kuraĝigas ĉinajn entreprenojn fondi fabrikojn eksterlande per siaj fonduso, tekniko kaj ekipaĵoj, kaj kuraĝigas ilin entrepreni konstruadon, utiligante siajn maturajn teknikon kaj administran sperton.
Post la inaŭguro de la kunveno en la 8-a de septembro oni okazigis plurajn simpoziojn pri investado, ekz. tiuj pri reciproka investo de Ĉinio kaj Suda Afriko, Ĉilio, arabaj landoj, Niĝerio kaj Britio respektive.