• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-05 12:55:11    
Por ke la loko restu pura

cri

Tibeta legendo diras, ke Qomolangma estis sankta kaj mistera feino: Antaŭ tre tre longa tempo en la montregiono Himalajo regis senlima maro, ĉe kiu prosperis densa arbaro kun diversaj kuriozaj floroj kaj herboj. Tie vivis ankaŭ multspecaj animaloj. Sed ho ve, iutage venis kolosa malica drako, kiu levis montojn da ondoj, detruis la arbojn kaj florojn, vundis sennombrajn animalojn. En la kriza momento de super la maro alflugis buntaj nuboj, kiuj ŝanĝiĝis en kvin belajn feinojn. La feinoj per sia magia povo, subigis la malican drakon kaj la arbaro reakiris sian antaŭan kvieton. Por ke la loko estu eterne kvieta, la feinoj decidis resti tie. Ili ordonis la maron retiriĝi, ŝanĝis la orientan parton en prosperan arbaron, la okcidentan en senliman kampon, la sudan en belajn ĝardenojn kaj la nordan en senliman paŝtejon, kaj ili mem fariĝis kvin montpintoj de Himalajo, el kiuj la tria montpinto estas Qomolangma.

Kvankam apenaŭ troviĝas hodiaŭ homo, kiu kredas, ke Qomolangma naskiĝis tiamaniere, tamen ĉe la montpiedo oni vidos, ke la figuroj de Qomolangma kaj aliaj montpintoj jen aperas jen malaperas en la moviĝantaj matenaj nebuloj kaj blankaj nuboj. Ili sin kroĉas unu al alia banate de la brilaj sunlumoj. Antaŭ tiuj imponaj kaj misteraj pejzaĝoj oni certe kredas, ke la legendo ne estas fikcia.

Tie estas ne nur ĉielskrapantaj montpintoj, sed ankaŭ animskuaj kaj belegaj profundaj ravinoj, glaciriveroj kaj neĝaj pejzaĝoj. Okcidente de Qomolangma estas Zhangmu-valo en la suda parto de la gubernio Nyalam. La valo kuŝas je 1776 metroj super la marnivelo, je pli ol 7000 metroj malpli alta ol Qomolangma. En la valo ĉiam kreskas verdaj tropikaj arbaroj. La granda topografia diferenco formis apartan sterean klimaton. Ofte vidiĝas, ke la montosupro estas neĝkovrita, dum en la valo regas varmeta printempo. Tie en la sama tago sur la sama monto vidiĝas kvar sezonoj. La altebenaĵa topografio kaj diferenca ekologia sistemo, diversaj sovaĝaj vegetaloj kaj animaloj, riĉa nacimalplimulta kulturo estas forte allogaj por ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj, turistoj kaj pilgrimantoj. Materialoj liveritaj de la Naturparka Administracio de Qomolangma montras, ke tiu loko estas tre valora por studi ekologion, biologion, geologion kaj mediologion.

Dank' al ekonomia disvolviĝo kaj turisma prospero de Tibeto, nun la montregiono de Qomolangma ne plu estas tiel dezerta kiel antaŭe. Rongbu je 200 km for de Qomolangma estas templo sur la plej alta loko de la mondo. Ĝi troviĝas ĉe la nepra vojo al Qomolangma. Pli supre ja estas komplete neĝblanka loko. Antaŭ kelkaj jaroj en la kaduka templo la budhismaj haloj kaj budhaj statuoj estis preskaŭ komplete difektitaj, dume tie vivis nur tre malmulte da bonzoj. Sed nun la haloj estas denove riparitaj kaj la nombro de bonzoj multe kreskis. Oni konstruis ankaŭ novajn domojn destinitajn por turistoj.

Malfermo de Qomolangma multe faciligis la vojaĝon al ĝi kaj samtempe portis al la loko seriozan malutilon. La homoj pli kaj pli multiĝas en la humida kaj varmeta valo kaj turistoj el diversaj lokoj postlasis tie multe da rubo kaj fortan bruon. Aŭtomobiloj kaj aviadiloj portis turistojn al la monto kaj ilia vostgaso kaŭzis seriozan poluon, tre malutilan al la monto. Koncernaj departementoj kolektis pli ol 300 kamionojn da rubo el stabejo de alpistoj de Qomolangma sole de 1995 ĝis 2001 kaj plurfoje aranĝis transporton de rubo proksime de la monto. Kvankam ĉio ĉi rikoltis bonan rezulton, tamen traktado de la rubo kaj poluita akvo devas esti pliintensigita kaj la problemo de rubo daŭre ĉagrenas la lokan mediprotektan departementon.

Por protekti la lokan medion la ĉina registaro alprenis plurajn rimedojn. Novembre de 1988 la Popola Registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono fondis naturparkon de Qomolangma kun totala areo de 33.18 mil kvadrataj kilometroj, ampleksantan la guberniojn Tingri, Gyirong, Nyalam kaj Dinggye, kie vivas entute 86 mil loĝantoj, el kiuj 95% estas tibet-nacianoj.

En la pasintaj 14 jaroj la Naturparka Administracio de Qomolangma faris multe por mediprotektado kaj daŭra ekonomia disvolviĝo. Laŭ aktualaj kondiĉoj la administracio dividis la lokon en tri partojn, t.e. kernan regionon, bufroregionon kaj regionon de ekonomia disvolviĝo. Venkinte grandajn malfacilojn, ĝi energie laboris por protekti gravajn kreskaĵajn speciojn, naturajn kaj historiajn restaĵojn kaj tipan ekologian sistemon, konservi kaj restaŭri la naturajn kondiĉojn, batali kontraŭ arbitra arbohakado kaj arbitra ĉasado. Kaj estas menciinde, ke en la loko kun kompare granda loĝantaro observante la principon, ke la homoj kaj naturo harmonie disvolviĝu, la administracio faras protektadon kaj disvolvon surbaze de daŭra disvolvado kaj iom post iom formis la modelon, en kiu la natura protektado kaj disvolvo kune evoluas. Kolektante monon de multaj flankoj, ĝi energie disvolvas turismajn aferojn, naciajn metiartojn, komencis krediton de malgranda sumo kaj loĝkvartalan volontuladon por levi la nivelon de la materia kaj kultura vivo de la tieaj loĝantoj kaj fine realigi la harmonian disvolviĝon de la tieaj loĝantoj, ekonomio, socio, ekologio kaj medio.

Yan Yinliang, direktoro de la Naturparka Administracio de Qomolangma, diris, ke la nomita naturparko estas unu el la plej puraj naturparkoj de la mondo. Oni diris, ke antaŭe tibetaj kiangoj tuj forkuris, vidinte aŭtojn de malproksime, kaj nun ili reakiris la kutimon vetkuri kun aŭtoj, dum la tibetaj neĝkokoj ne flugas eĉ je 10 metroj for de la homoj. Direktoro Yan diris fiere, ke la kvanto de specioj kaj de la sovaĝaj animaloj en la regiono de Qomolangma multe leviĝis kaj ilia ekologia regulo tendencas al normaleco, kaj estas tre malfacile atingi tiajn sukcesojn en la landlima regiono, kia tiu de Qomolangma, kie la sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj estas kompare malbonaj.

Samtempe kun tio direktoro Yan konfesis ankaŭ, ke la laboroj en la naturparko estas ne perfektaj kaj pro la geografiaj kaj historiaj kaŭzoj la tibeta ekonomio restas kompare postiĝinta. La naturparko de Qomolangma troviĝas en la sudokcidenta parto de Tibeto, kie la ekonomio restas subevoluinta. Atingi ekvilibron de la media protektado kaj ekonomia disvolviĝo estas grava problemo solvenda por la naturparko de Qomolangma, pli malfacila ol grimpi la montpinton Qomolangma.

Se la kvin feinoj povus forlasi la luksan kaj feliĉan vivon en la paradizo por gardi tiun puran lokon, kial ni ne povus energie protekti la raran kaj feblan naturan heredaĵon?