• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-05 16:57:31    
Volkswagen en Ŝanhajo kaj la ĉina aŭtoindustrio

cri
En junio de la jaro 2002, la 7-a Internacia Ekspozicio pri Aŭtoj okazinta en Pekino de Ĉinio altiris al si pli ol 1200 aŭtajn komercistojn kaj fabrikojn de la mondo. Pli ol 40 mil homoj vizitis ĝin. Estis neatendita la inklino de ĉinoj al aŭtoj.
En urboj de Ĉinio pli kaj pli multaj familioj povas aĉeti aŭtomobilon. Prospero de aŭtomerkato ekscitas aŭtofaradon. Kompare kun la 80-aj jaroj, la ĉina aŭtoindustrio multe ŝanĝiĝis.
Iniciato de Volkswagen en Ĉinio
En la komenco de la 80-aj jaroj por ĉinoj havi personaŭton estis nur deziro. Tiam la industrio de aŭto precipe personaŭto en Ĉinio estis ege malforta. Plejparto da aŭtopecoj dependis de importado. Tiam la jara produktokvanto de aŭtoj estis nur miloj. Fremdaj fabrikoj de aŭtoj ne kredis, ke prosperos la ĉina industrio de aŭto. Kiam Ĉinio deziris importi pruduktan linion por disvolvi sian aŭtomobilan industrion, esprimante, ke ĝi povas kunlabori kun okcidentaj landoj en tiu flanko, internaciaj aŭtofabrikoj montris sin malvarmaj pri tio. Nur Volkswagen de Germanio venis el malproksima Europo.
Retrorigardante la jaron 1985, kiam la Ŝanhaja Volkswagen Aŭtomobila Kompanio Limigita kune investita de Ĉinio kaj Germanio produktis la unuan aŭtomobilon Santana, la laboristoj klare memoras: tiam en la laborejo ne troviĝis produkta linio, oni elprenis karoserion el kontenero kaj metis ĝin sur benkojn por muntado. Tiel la unua Santana naskiĝis en la fabriko. Iu japana kolego diris post sia vizito al la Ŝanhaja Aŭtofabriko: "Ŝajne tio estas produkta metodo de la generacio de mia avo". Tiam la ĉina autopeco-produkta kapablo estis malforta, 97.3% da pecoj de aŭtomobilo dependis de importo, kaj sekve la produktokosto estis alta.
Volkswagen sukcesas en Ĉinio
La Ŝanhaja Volkswagen enkondukis avangardan teknikon kaj starigis produktan linion. Post dekkelkaj jaroj, subtenate de la registaro, 93% da aŭtomobilaj pecoj estas faritaj de Ĉinio. En la jaro 1999, Schroeder, ĉefministro de Germanio, diris post sia vizito al la Tria Fabriko de la Ŝanhaja Volkswagen Aŭtomobila Kompanio Limigita, ke la kompanio estas sukcesa ekzemplo de kunlaboro de Ĉinio kaj Germanio, kaj la historio atestas pravecon de la decidofarintoj.
Volkswagen de Germanio povas fieri pro sia sukceso en Ĉinio: Antaŭ 19 jaroj la jara produktokvanto de aŭtomobiloj estis 30 mil, sed pro la kreskanta bezono de klientoj la kompanio plibonigis la ekipajhojn, kaj nun ĝi produktas 400 mil automobilojn ĉiujare. La vendokvanto jam superis 2.4 milionojn, okupante 50% de tiu en la aŭtomobila merkato de Ĉinio. Santana estas unu el la fabrikmarkoj de Volkswagen en Ĉinio. Pro sia mult-uzebleco ĝi kontentigis la bezonon de la tiama ĉina socio kaj estis tre bonvena en la pasintaj pli ol 10 jaroj. En Germanio produktiĝis nur 130 mil tiumarkaj autoj, sed en Ĉinio – 1670 mil. Ja estis senprecedenco en la internacia aŭtomerkato, ke dum la 10 jaroj ĝi okupis 50% da ĉina aŭtomerkato.
Antaŭ 19 jaroj, kiam ekfunkciis la Ŝanhaja Volkswagen, la registrita kapitalo estis nur 160 milionoj da juanoj, sed en la jaro 1999 la registrita kapitalo jam atingis 4.6 miliardojn da juanoj. La tridekobla kapitalo montras fidon de Volkswagen de Germanio al la estonta ĉina aŭtomerkato.
En 19 jaroj ĉirkaŭ Volkswagen de Ŝanhajo kreskis multaj entreprenoj farantaj aŭtopecojn, kiuj fariĝis bazo de aŭtopeca industrio de Ĉinio.
Granda latenta merkato
La sukceso de Volkswagen de Ŝanhajo atestis grandan latentan automerkaton de Ĉinio, kiu altiris al si grandajn famajn fabrikojn de aŭtoj: General Motors de Usono, Toyota kaj Honda de Japanio, Hyundai de Koreio, Citroen de Francio k.a. unu post alia eniris en Ĉinion kun sia tekniko kaj investo por okupi lokon en la vasta ĉina aŭtomerkato.
La disvolviĝo de aŭto-industrio ekscitos ankaŭ industriojn ŝtalan, mekanikan, kaŭĉukan kaj plastan, komercon, elektronikan komercon kaj informadikon kaj koncernos financon, trafikon, asekuron, energion, turismon k.s. 5-7 mil aŭtopecoj en unu aŭtomobilo tuŝas pli ol 30 okupojn, ekzemple pli ol 200 entreprenoj liveras produktaĵojn kaj donas servon al Volkswagen de Ŝanhajo, kaj laborantoj en tiuj entreprenoj estas 4-oble pli multaj ol tiuj en la fabriko de Volkswagen en Ŝanhajo. Disvolviĝo de Ŝanhaja Volkswagen sekvigis famiĝon de rilataj entreprenoj de aŭtopeca farado.
Kun enirado de fremdaj aŭtomobilaj produktantoj ankaŭ aŭtopecaj produktantoj atentas la vastan merkaton de Ĉinio. Denso de Japanio, la plej granda aŭtopeca entrepreno de Toyota, estas la 4-a granda liveranto de la mondo. Ĝi funkciigas sian filian entreprenon en Tianjin, Yantai kaj Chongqing de Ĉinio kaj estos kunlaboranta kun la Ĉina Aŭtopeca Komisiono por siaj sparkilo, glacoviŝilo k.s. aŭtopecoj, kiuj havas vastan vend-reton en Ĉinio.
En aprilo de la jaro 2002, ACDelco de Usono nomata "fakulo de aŭtopecoj de la mondo" ekfunkciigis la unuan filion en Nankino de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. Tio estas la unua paŝo de la kompanio por disvolviĝo en la vasta postvenda merkato de aŭtoj en Jiangsu- kaj Anhui-provincoj. Fremdaj komercistoj pri aŭtopecoj interesiĝas pri la ĉina postvenda kaj serva merkato pro tio, ke nun en Ĉinio nur 1% da postvendaj servejoj kapablas doni altkvalitan servadon, alivorte en Ĉinio latentas 99% da postvendaj servejoj. "Ni planas en la fino de 2002 kaj komenco de la venonta jaro ekfunkciigi en Jiangsu- kaj Anhui-provincoj 100 ACDelco-filiojn, kaj en 3 jaroj en tiuj du provincoj estos 500 niaj filioj," diris la respondeculo de ACDelco.
Ne nur aŭto-merkato, sed ankaŭ aŭtopeca merkato de Ĉinio estas neforlaseblaj por fremdaj komercistoj. La prezidanto de Bayerisĉe Motor en Werhe AG (BMW) diris: "Kvankam nia aŭto malfrue eniris la ĉinan merkaton, tamen nia rapideco ne estos malpli granda ol aliaj aŭtaj entreprenoj. Nia celo estas en la venontaj jaroj okupi 50% da ĉina merkato de luksaj aŭtoj."