• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-05 18:48:07    
Vespermanĝo

cri

Ĉirkaŭ la manĝoĉaro svarmis homoj. La dizelmotoro de la rulpremilo ankoraŭ funkciis, aŭdigante mallaŭtan tondradon. La vespera vento blovis super la konstruejo kaj balancetis la elektrajn lampojn provizore instalitajn, kiuj ĵetis sian ŝanceliĝeman lumon sur la homojn, ke oni apenaŭ povis distingi ilin unu de alia. Tamen, Ĉiŭljan havis vere akrajn okulojn, ŝi kun certeco rekonis lin en ombro.

"He, rapidu al mi, Altkreskulo!"

Ŝi ne eraris, kaj li, kun fortikaj membroj, alpaŝis skuetante la korpon dekstren kaj maldekstren.

"Nenia urĝeco necesas. Ĉiu ja havos sian porcion frue aŭ malfrue," li murmuris.

"Tamen," ŝi kaŝe lin ekpugnis kaj diris, "se vi malfruiĝus, vi ricevus nur malvarmiĝintajn manĝaĵojn."

"Nu," li ekridis kaj demandis, "kial ankaŭ vi restas malantaŭ la aliaj?"

"Se mi ne atendus vin, mi certe troviĝus antaŭe." Ŝi ektiris lin kaj daŭrigis: "Nun ni rapidu, mi por vaporumitaj panoj kaj vi por almanĝaĵoj." Ambaŭ ili sin puŝis inter la homamason ĉirkaŭ la manĝoĉaro.

"Ŝajnas al mi, ke ni jam povos asfalti la vojon morgaŭ," ŝi diris iom memkontente.

"Jes," li diris kun rideto, distriĝe frapetante la fundon de sia manĝoskatolo, "kontraktite, nia konstruado multe pli rapide progresas. Se ni agus kiel en la pasinteco, la konstruado de tiu ĉi vojo bezonus almenaŭ plian duonmonaton por plenumiĝi."

"Ni ja ŝuldas nian nunan labor-aktivecon al la ekonomia reformado."

Ili verŝajne daŭrigus sian interparolon, se ne venus ilia vico akiri manĝaĵojn. Preni ĉiutagan manĝon estas vere ordinara fenomeno, sed ĝi vekas ĉe la voj-konstruantoj apartan senton. Tre ofte ili devas tagmanĝi aŭ vespermanĝi ĉe konstruejoj ekster la urbo. Por diri simple, tion ja postulas la laboro! Ĉiutage, kiam la aliaj prenas varmajn manĝaĵojn hejme, ili devas sin nutri eksterdome kiel sovaĝaj katoj! – Kiu el ili ne tiel plendis? Sed plendo estas plendo; kiam venas la manĝoĉaro, ili tuj plene ĝin ĉirkaŭas kiel antaŭe. Ĉu la manĝaĵoj estas varmaj aŭ malvarmaj, pri tio ili ne multe pensas, kiam la malsata stomako grumblas kaj urĝas ilin al manĝado.

Tenante vaporumitajn panojn per manĝoskatolo, ŝi kondukis lin sub lampon. Li kolektis kelke da brikoj kaj orde ilin kunmetis – jen ilia tablo, apud kiu ili sidiĝis vid-al-vide.

"Lavu viajn manojn unue!" ŝi ordonis mallaŭte.

"Enmiksiĝema vi ja estas. Ĉu miaj manoj ne estas sufiĉe puraj?"

"Ne obstinu plu. Mi estas molkora, alie… per kio vi ja meritas mian amon? Jen, kiam oni promenas surstrate aŭ vizitas kinejon, ni eĉ ankoraŭ ne povas reiri hejmen."

Ĉe tiuj pensoj ili estas preskaŭ pretaj plori. Ĉu ne? Dum la tuta tago la geamantoj povas rendevui unu la alian nur ĉe la manĝoj.

Ĉiu el ili ricevis tri panojn. Malsata, li rapide finus la manĝadon. Sed ne! Opiniante, ke liaj manoj estas malpuraj, ŝi, anstataŭ lasi lin tuŝi la panojn, ŝiris ilin peco post peco por lin manĝigi. Li ekridis kaj diris ŝerce:

"Nu, bone, mi manĝu la kruston kaj vi la internaĵon."

Ankaŭ ŝi vole nevole ekridis kaj pune premis tutan panon al lia nazo.

"Jen, kiel brilaj steloj!" subite li diris.

"Ĉu via menso estas en malordo? Ĉu oni povas vidi stelojn en tia nuba vespero?"

"Viaj okuloj ja brilas kiel steloj, kiam vi ĝojas."

"Vi, stultulo!"