• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-05 19:11:44    
Ĉielaj metroj kaj lumaj jaroj

cri

Por nefakuloj estas tre interese scii kiamaniere la astronomoj mezuras eg-egajn kosmajn distancojn. Nome, la astronomoj esprimas distancojn de ĉielajn objektojn kaj korpoj ne per niaj ĉiutagaj distanco-mezuroj, kiaj estas, ekzemple, metroj aŭ kilometroj, sed per lum-jaroj, parsekoj, ĉielaj metroj ktp.

Kial la astronomoj ne estas kontentaj per uzo de niaj kutimaj mezuroj --- metroj kaj kilometroj?

La metroj estas bonaj, se ni volas esprimi kiom longa estas la strateto, en kiu troviĝas nia dometo. Se ni volas, ekzemple, esprimi la distanco inter Parizo kaj Berlino, ni jam devas uzi (ronde) ciferon: 1,000 kilometroj.

Sed, Ameriko estas distanca de Eŭropo (ronde) 5,000 kilometrojn, kiu nombro estas jam sufiĉe granda. Sed, ni lasu la teron kaj faru malgrandan ekskurseton al niaj plej proksimaj kosmaj najbaroj: la Luno estas 77-oble pli distanca de la tero ol Ameriko de Eŭropo.

La suno estas 30.000-oble pli distanca de la tero ol Ameriko de Eŭropo. Kaj la plej proksima stelo estas 8 miliardojn oble pli distanca ol Ameriko de Eŭropo! Se ni volas en kilometroj esprimi la distancon de la plej proksima stelo (ĝia nomo estas "Proksima Centauri"), ni jam devas uzi teruran nombron: 40 bilionoj da kilometroj (kaj estas steloj, kiuj estas 10.000-oble pli distancaj ol "Proksima Centauri"!)

Se ni volus esprimi iujn pli grandajn kosmajn distancojn en kilometroj, ekzemplem la diametron de Galaksio (Lakta vojo), ni jam devus uzi belan ciferon: triliono da kilometroj. Oni tiun ĉi ciferon skribas skve: 1,,,000.000,,000.000.000.000! (Ni aldonu ĉi tie, ke en certaj okcidentaj landoj oni skribas novan milionon post ĉiuj 3 nuloj kaj en germanio kaj certaj orientaj landoj post ĉiuj 6 nuloj. Pro tio, ekzemple, germano diros, ke la plej proksima stelo estas distanca 40 bilionojn kaj usonano aŭ anglo diros, ke ĝi estas distanca 40 trilionojn da kilometroj. Do, la diferenco estas nur en tio, kiamaniere oni legas la matematikajn ciferojn!).

Por eviti tro grandajn ciferojn la astronomoj enkondukis siajn proprajn mezurojn, inter kiuj estas la plej konata lumjaro.

Lumjaro estas la distanco, kiun pasas la lumo dum daŭro de unu jaro. Kiel konate, la lumo posedas la plej grandan rapidon de ĉiuj fenomenoj en la kosmo: en unu sekundo ĝi trairas la distancon de 300.000 kilometroj, kio signifas, ke ĝi venas ĝis la luno preskaŭ dum unu nura sekundo (fakte, dum sekundo kaj kvarono, ĉar la luno ne estas distanca 300.000 kilometroj sed 384.000 kilometroj). Ĝis la suno la lumo devus vojaĝi 8 minutoj 20 sekundojn kaj ĝis la plej proksima stelo (Proksima Centauri) pli ol 4 jarojn (pli precise:4,2 jarojn). Ĝis la najbaraj galaksioj (ekzemple, ĝis la konata galaksio en stelaro de Andromedo) la lumo vojaĝus du milionojn da jaroj kaj eĉ pli… De la plej malproksimaj galaksioj, kiuj troviĝas ie "ĉe rando de la konata kosmo" la lumo vojaĝas ĝis ni pli ol 10 miliardoj da jaroj!

La kuglo el forta kanono trairus dum unu tago ĉirkaŭ 80.000 kilometrojn kaj la lumradio (kiu estas preskaŭ milionoble pli rapida ol kugloj el kanonoj) trairas en unu jaro ronde 10 bilionojn (precise:9,467) da kilometroj. Do, tiuj 10 bilionoj da kilometroj prezentas, fakte, unu jaron da lumo.

La lumjaro kontentigis la astronomojn nur en komenco, kiam temis pri distancoj de la relative proksimaj steloj: ekzemple, Siriuso estas distanca 8,7 lumjaron, Vego 27 lumjarojn, Arkturo 36 lumjarojn, Antareso 172 lumjarojn ktp. Se ni volas esprimi la diametron de nia Galaksio, ni jam devas uzi eĉ en la lumjaroj tre grandan nombron --- 100.000 lumjarojn!

Pro tio la astronomoj praktikas ankoraŭ unu ailian astronoman mezuron: ĝi estas la "parsek" (esperantigite ni povus nomi ĝin "parseko"). Tiu ĉi vorto estas astronoma mallongigo de la vortoj"PARalakso" kaj "SEKundo". Nome, "parseko" estas la distanco, de kiu oni vidus la duondiametron de tera orbito (do, la distancon suno-tero t.e. 150 milionojn da kilometroj) sub angulo de unu sekundo.

Praktike, unu perseko estas 3,26 lumjarojn, aŭ (ronde) iom pli ol 30 bilionojn da kilometroj…

Ĉi tie nio ne forgesu ankaŭ astronoman mezuron iom pli malnovan ol lumjaro kaj "parseko". Ĝi estas la ĉiela metro. La ĉiela metro estas la distanco suno-tero, do, 150 milionojn da kilometroj. Pere de ĉi tiu astronoma mezuro oni plej praktike esprimas distancojn de la planedoj en la sunsistemo. Tiel, ekzemple, en ĉielaj metroj estas distancaj de la suno: Merkuro 0,39, Venero 0,72, la Tero 1,00, Marso 1,52, Jupitero 5,2, Saturno 9,5, Uranuso 19,2, Neptuno 30,1 kaj Plutono 39,5 ĉielajn metrojn.