• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-08 16:02:11    
Neatendita Rikolto

cri

Li tute surpriziĝis, kiam vendistino redonis la reston de lia mono. Li aĉetis ĝin-on* da flaŭnoj kontraŭ 0,8 jŭano**, kaj donis al la vendistino monbileton de unu jŭano, sed ŝi redonis al li 4,2 jŭanojn. Evidente, la vendistino prenis la unujŭanan bileton por 5-jŭana pro ĵusa babilado kun siaj koleginoj. Li volis diri: "Kamaradino, vi eraris." Tamen, kiam li vidis, ke la vendistino denove iras babilaĉi, li do prenis la biletojn kaj metis en sian poŝon. Jen vi havas! Kial vi babilaĉas en labortempo?

Lin inspiris la neatendita rikolto, kaj li biciklis multe pli rapide ol kutime.

"Atendu, kamarado."

Aŭdiĝis virina soprano de malantaŭe. Oj, malbone, ĉu la vendistino trovis tion kaj kuratingas min? Diablo prenu. Li biciklis flugrapide kiel antaŭe.

"Ej, atendu, atendu momenton!" La virino ankoraŭ kriis de malantaŭe. Li forte sin puŝis antaŭen per la biciklo kaj haltis ĉe loko malmulthoma. Fikse rigardante, li trovis, ke la knabino estas biciklanta kaj nekonata. Ŝi ne estis la vendistino. Rimarkinte lian ĝenatecon, ŝi do gaje ridis:

"Kien vi rapidas? Ĉu vi jam ne plu bezonas vian ŝuon?" Parolante, ŝi prenis la ŝuon de sur la pakaĵportilo kaj donis al li.

Vidinte, ke sur sia pakaĵportilo vere restas nur unu ŝuo, li vole-nevole ekspiris kun trankvilo kaj diris:

"Ho, ŝuo!"

"Kial vi ne volas vin haltigi?"

"Oho… Mi…" Por kaŝi sian maltrankvilon, li diris haste: "Dankon! Dankon!"

"Ne dankinde! Do bone vin gardu por ke la ŝuo ne plu perdiĝu." Poste ŝi malaperis en homamaso en akompanado de lia rigardo.

Kiel bona homo! Vole-nevole li ekĝemis. Levinte siajn okulojn, li vidis aron kaj aron da junpioniroj purigi straton aŭ gardi la ordon en aŭtostacio; iu policano ĝentile salutis biciklanton, kiu kunportas homon, kaj milde diris al li ion. Subite li havis la senton neeldireblan kaj vole-nevole malrapidigis sian bicikladon.

Li ne sciis, kiel li venis antaŭ sian domon, kaj li desaltis de sur la biciklo. Rigardante la flaŭnojn, li ridis amare. Li returnis sin, kaj ankoraŭ pli rapide biciklis, sur la sama vojo…