• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-08 16:27:39    
Naskiĝo kaj disvolviĝo de te-salonoj

cri

En la 10-a jarcento te-salonoj fariĝis pli kaj pli multaj en ĉinaj urboj. Trinki teon en te-salono fariĝis nemankigebla en la ĉiutaga vivo de multaj ĉinoj. Eĉ hodiaŭ multaj homoj vizitas te-salonon en regula horo.

De templo al la popolo

La moro de tetrinkado aperis en la 7-a jarcento en ĉinaj budhismaj temploj. Tiam budhismo furoris tra la tuta lando kaj preskaŭ en ĉiuj temploj estis te-salono, kie la bonzoj diskutis pri budhisma doktrino kaj akceptis gastojn. Tie laboris ankaŭ te-servisto, kies tasko estis boligi akvon, prepari teon kaj prezenti ĝin al la gastoj. La bonzoj ĉiutage faris meditadon kaj post forbruligo de ĉiu fasko da incenso ili nepre trinkis teon. Eble tio estis la plej grandskala kolektiva tetrinkado en Ĉinio.

La budhisma ĉan - kulturo en sia disvolviĝo iom post iom kunfandiĝis kun te-kulturo. Oni diris, ke kiu ne scias ĉan - guston, tiu ne scias la guston de teo. Tio signifas, ke en la okuloj de tiamaj homoj teo kaj ĉan havis la saman guston. En tio teo kaj ĉan unuiĝis. En la 10-a jarcento japanaj ĉan - istoj vojaĝis al Ĉinio por studi budhismajn sutrojn kaj pro tio la spirito de te-kulturo enkondikiĝis el Ĉinio en Japanion kaj akcelis disvolviĝon de la japana te-ceremonio.

La moro de te-trinkado de bonzoj multe influis la popolon, kaj ankaŭ te-kunsido kaj improvizado de te-poemoj influis la regantojn de la ĉina socio. Poste aperis grandskala te-festeno fare de registaro. Tetrinkado finfine fariĝis nacia moro, kio akcelis naskiĝon de servado. Komence de la 8-a jarcento en Ĉinio aperis te-butiko.

Tiam oni pli kaj pli multe trinkis teon kaj te-komercado estis tre vigla. La kortego jam rimarkis, ke samkiel salo kaj fero, ankaŭ teo fariĝis nemankigebla objekto en la ĉiutaga vivo de la popolanoj kaj teo estas profitodona, kaj ekde 780 la kortego postulis imposton super te-produktado. Devigi la teproduktantojn tributi teon al la imperiestra familio fariĝis grava rimedo por ekspluati la popolanojn. La tekulturistoj devis tributi al la imperiestra familio la plej bonkvalitan teon, plukitan antaŭ la tago de Brilo kaj Klaro (en la unua tagdeko de aprilo).

Intelektuloj tre ŝatis ĝui teon kaj studi te-arton. Ĉio ĉi tio ludis gravan rolon por disvolviĝo de te-salonoj. Lu Yu (ĉ. 733-804), kiu pasigis sian infanaĝon en templo, estis grava persono en la historio de te-kulturo. Li estis orfo, adoptita de budhista monahho. Li estis majstra en te-preparado kaj verkis libron "Pri teo", kiun oni rigardis kiel enciklopedion pri teo. La verko koncize traktis la te-specojn, akvon, ujojn kaj medion por te-preparado kaj multe levis la spiritan medion de tetrinkado.

"Te-doktoro" kaj lia servado

La rapida kresko de produktokvanto de teo, leviĝo de ĝia kvalito kaj ĝia graviĝo en la ĉiutaga vivo prosperigis te-servadon en la 11-a jarcento. Dank' al disvolviĝo de la urboj, drinkejoj kaj tesalonoj aperis preskaŭ en ĉiuj urboj kaj ili funkciis ne nur en urboj, sed ankaŭ en vilaĝoj. Krom te-salonoj troviĝis ankaŭ te-kolportistoj. Siatempe en Hangzhou estis te- kolportistoj kaj te-standoj, kiuj servis ĉefe al la ordinaraj loĝantoj.

La pligrandiĝo de te-servado multe utilis al perfektiĝo de la komercado de te-salonoj. Komence de la 10-a jarcento te-produktantoj plejparte dungis laborulojn kaj mastroj de te-salonoj dungis homojn lertajn en te-preparado, por servi al la klientoj. Oni nomis ilin te-doktoroj, kiuj fakte estis dungitaj teknikistoj en urboj kaj aparta parto de la civitanoj.

Por altiri pli da klientoj al si, la te-doktoroj en Song-dinastio (960-1279) turnis grandan atenton al dekoracio kaj precipe en la Suda Song-dinastio (1127-1279) ili tre atente ornamis te-salonojn per floroj kaj pentrajhoj faritaj de famaj personoj kaj tiam la grandaj te-salonoj estis grandiozaj. Trinki teon en tia medio ja estis vera ĝuo.

Por altiri al si malsamspecajn klientojn, te-salonoj servis diversmaniere. Ili faris diversajn amuzajhojn. Tie oni povis ĝui muzikon kaj lerni kantadon. Tie oni povis aŭskulti rakontadon de historiaj aferoj kaj ludi ŝakon kaj vejĉi-on.

En te-salonoj oni ne nur trinkis teon, sed ankaŭ manĝis kukojn. En la 10-a jarcento preskaŭ ĉiu te-salono vendis kokosan vinon kaj cidonian sukon.

De post la 10-a jarcento pli da klientoj vizitis te-salonon inkl. de princoj, aristokratoj, literaturistoj kaj kamparanoj. Ilin iam vizitis eĉ imperiestro. Kvankam la lokon vizitis multaj klientoj, tamen en la okuloj de biensinjoroj kaj intelektuloj la te-salonoj restis trivialaj lokoj. La moro de tetrinkado de ĝentlemanoj diferencis de tiu de la ordinaraj homoj. La unuaj preferis puran teon, dum la lastaj teon kun diversaj spicoj. De post la 7-a jarcento la ĝentlemanoj trinkis teon tiamaniere: Antaŭ ĉio ili bakis tefoliojn, ilin muelis kaj kribris, boligis akvon kaj jhetis en la akvon la preparitajn tefoliojn, disdonis la trinkajhon al la ĉeestantoj kaj trinkis. Komence de la 10-a jarcento la procezo simpliĝis. Tiam oni infuzis tefoliojn en botelo kaj verŝis la teon. Tiu metodo furoris en la 10-13-a jarcento kaj poste la te-boteloj refoje simpliĝis kaj oni preparis teon per kruĉo.

Viglis te-salonoj

Komence de la 15-a jarcento prosperis multe da ĉinaj urboj kaj ŝanĝiĝis la sociaj moroj. Oni donis pli grandan atenton al la materia vivo. Tio tre utilis al disvolviĝo de la socia servado kaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) multe da literaturaj verkoj temis pri te-salono.

De post la 14-a jarcento oni ne kuiris teon per poto nek per botelo, sed infuzis ĝin per boligita akvo. Tiu simpla metodo daŭras eĉ hodiaŭ.

Siatempe te-salono servis ankaŭ kiel amuzejo kaj teatro.

Te-salonoj prosperis en la 18-a jarcento. Tiam estis grandnombraj te-salonoj, kiuj funkciis en multaj sferoj. Sole en Hangzhou funkciis pli ol 800 te-salonoj. Ja estis du specoj de te-salonoj. La unua estis en kvieta medio kaj bele ornamita. Ĝi estis dekoraciita per kaligrafajhoj, pentrajhoj, envazaj pejzaĝoj k.a. Tie ofte renkontiĝis intelektuloj kaj iafoje ankaŭ komercistoj. Ĝi troviĝis ĝenerale en kvieta pitoreskejo. La alia similis al drinkejo, kaj tie oni povis preni kaj teon kaj kukojn, vinon kaj diversajn etmanĝajhojn.

Ekde la 18-a jarcento te-trinkado furoris en la imperiestra palaco de Qing-dinastio. Imperiestro Qianlong ĉiutage trinkis teon. En la lasta jaro de sia regado li kolektis en sia palaco 3056 maljunulojn, kiuj improvizis pli ol 3 mil poemojn. La suvereno ordonis konstrui te-salonon Tongle en Yuanmingyuan-ĝardeno. Ĉe la sojlo de la nova jaro ĉe Tongle aperis komerca strato imite la popolan. Tie funkciis diversspecaj vendejoj, restoracioj kaj aliaj te-salonoj kaj ĉiuj servicoj estis aĉetitaj ekster la urba kvartalo. De la 3-a ĝis la 5-a posttagmeze la imperiestro kaj korteganoj venis tien, trinkis teon kaj vinon, tute imite la ordinarajn popolanojn.

Te-salonoj kaj teatroj

En la 18-a jarcento ekprosperis operoj en diversaj lokoj. Ĉar te-salonoj kaj teatroj estis ofte vizitataj de la popolanoj, tial ili kuniĝis. Tiam en multaj te-salonoj estis scenejo. Fine de la 18-a jarcento ĉiuj teatroj en Pekino troviĝis en te-salonoj, tial oni diris, ke teatro estas arto kulturata de teo. Majstro de la pekina opero Mei Lanfang diris, ke la plej fruaj teatroj nomiĝis ankaŭ te-salono, loko, kie amikoj renkontiĝis kaj trinkis teon, kaj ĝui teatrajhon estis nur aldono. Siatempe oni ne pagis por teatrajho, sed nur por teo. Kiam oni eniris en te-salonon, servistoj tuj alproksimiĝis, seĉis por li sidlokon kaj infuzis kruĉon da aroma teo kaj fine donis al li flavan paperon, t.e. repertuaron.

De post la 18-a jarcento te-salonoj firmigis sian pozicion en la servaj entreprenoj kaj ilia tradicio konserviĝas eĉ hodiaŭ.