Se eksterlandanoj deziras ĉinstilajn pentraĵojn, ili povas sin turni al Liuliĉang-strato, Pekino, ĉar tie funkcias malnova butiko Rongbaozhai, kie aĉeteblas verkoj de famaj kaj ordinaraj artistoj. Krom tio en Rongbaozhai estas ankaŭ speciala ksilografia ĉambro por kopii eminentajn ĉinstilajn pentraĵojn.
Kio estas ĉinstilaj pentraĵoj?
Artistoj faras pentraĵojn per tradiciaj penikoj kaj koloriloj laŭ sia estetika vidpunkto. La ĉinstilaj pentraĵoj havas longan historion kaj eminentan tradicion kaj okupas specialan lokon en la belarta kampo de la mondo. Ili estas grava konsistiga parto de la tradicia ĉina kulturo.
Kiel apreci ĉinstilajn pentraĵojn?
Ĉiuj komencantoj de ĉinstila pikturo, ĉu ĉinaj ĉu alilandaj, juĝas la pentraĵojn ofte laŭ tia kriterio, ĉu ili komprenas la ideon de la pentraĵo aŭ ne. Se tiele oni juĝas la ĉinstilajn pentraĵojn, oni facile aprecas la delikatliniajn, ĉar ili estas konkretaj, aŭtentikaj kaj facile kompreneblaj. Se antaŭ ili estas liberstilaj, kaj precipe liberstilaj tuĉdesegnaĵoj, aprecado ja fariĝis tre malfacila, ĉar ili ne estas skizaj nek konkretaj. Estas malfacile kompreni la pentraĵojn kaj pli malfacile koni la ideon de la verkado.
En aprecado de la okcidentaj olepentraĵoj kaj ĉinstilaj pentraĵoj grava ne estas tio, ĉu ili estas versimilaj aŭ ne, sed tio, ĉu ili tuŝas la koron de la rigardantoj kaj artisme ĝuigas ilin.
La aŭtoroj faras ĉion eblan por animi sian pentraĵon, sed koni la animon de la pentraĵo ne estas facila afero kaj tio estas precipe malfacila por eksterlandanoj, kiuj ne bone konas la ĉinan kulturon. Sed belo ja estas populara. Se vi ŝatas ĉinstilan pentraĵon, eĉ se vi ne scias la kialon, ĝi finfine donas al vi belartan kontenton.
Oni povas ĝui la ĉinstilajn pentraĵojn de la jenaj tri flankoj, t.e. sento, kompreno kaj kreivo.
De la unua flanko oni devas per sia intuicio scii, kio estas pentrita sur la papero, ĉu la pentraĵo estas versimila aŭ ne, ĉu la koloroj estas brilaj aŭ malhelaj, ĉu la strioj estas fluaj aŭ stumblaj, ĉu la verko estas delikatlinia aŭ liberstila. Unuvorte oni devas senkaŝe diri al si, kio li vidis.
De la dua, surbaze de sia sento oni devas kompreni, pripensi kaj kapti la ideon de la aŭtoro por scii, kion li volas montri, kiamaniere li montras tion, ĉu li alprenis taŭgan artan metodon por atingi sian celon, ĉu li bone montris la temon, ĉu li fervore prikantis aŭ sarkasme kritikis. Oni devas percepti la sentimenton de la pentraĵo pere de ĝia etoso, ĉu la etoso estas profunda aŭ senĝena, optimisma aŭ tragedia. Krom tio oni povas fari analizon de la pentraĵo surbaze de siaj scioj kaj travivaĵoj pri trajtoj de la pentraĵo kaj la epoko de la pentrado.
Fine oni devas fari kreadon post la sentado kaj komprenado kaj fari ĉioampleksan cerbumadon laŭ siaj scioj, estetika sperto kaj travivaĵoj.
Eksterlandaj samideanoj povas apreci ĉinstilajn pentraĵojn per tiuj metodoj. Efektive tio ne multe diferencas de apreco de olepentraĵoj. Oni devas apreci la pentraĵojn per sia animo sed ne sole per la okuloj.
|