• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-08 20:22:54    
Ŝtonaj sutroj antaŭ mil jaroj

cri

Ŝtonaj sutroj estas klasikaĵoj kaj sutroj gravuritaj sur ŝtonblokoj. Antikvuloj opiniis, ke papero kaj silko facile detruiĝas, kaj nur ŝtono povas konserviĝi eterne. Frue en Han-dinastio antaŭ pli ol 2200 jaroj oni jam gravuris gravajn klasikaĵojn de konfuceanismo sur ŝtonon. Kiam budhismo enkondukiĝis de Hindio en Ĉinion en la Norda Qi-dinastio (550-577), oni unuafoje gravuris sutrojn sur ŝtonon.

Antaŭvido de antikvuloj estis ĝusta kaj pruvita post pli ol mil jaroj. En la 7-a de aŭgusto de 1957, oni trovis pli ol 4 mil ŝtonblokojn gravuritajn je sutroj sur Ŝijing-monto en Fangŝan, sudokcidenta antaŭurbo de Pekino, kaj pli ol 10 mil enterigitajn ŝtonblokojn gravuritajn je sutroj en Yunju-templo ĉe la montpiedo. La belaj ideogramoj sur la ŝtonpecoj ankoraŭ estas klare rekoneblaj.

Naskiĝo de ŝtonaj sutroj

La gravurado estis iniciatita de abato Jingwan en la 605-a jaro kaj daŭris pli ol mil jarojn de 6 dinastioj. Tio estis grandega laboro. La bonzoj senĉese gravuradis unue pro la pieco kaj due pro sugesto de la du religiaj katastrofoj.

Regantoj en la historio de Ĉinio havis ne samajn sintenojn al budhismo. En la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) du imperiestroj faris grandskalan kampanjon por "ekstermi budhismon". Ili disponigis templojn al nobeloj kaj korteganoj, laikigis bonzojn, frakasis budhostatuojn kaj forbruligis sutrojn. Sen sutraj libroj oni ne povis litanii kaj timis perdiĝon de la kredo. Bonzo Huisi intencis gravuri ekstraktajn sutrojn de budhismo sur ŝtono kaj konservi en kaverno. Li pensis, ke kiam la katastrofo refoje okazos kaj paperaj sutroj estos forbruligitaj, oni povos kopii laŭ ŝtonaj sutroj.

Sed li ne sukcesis realigi sian deziron. Lia disĉiplo Jingwan daŭrigis lian aferon kaj sin donis al gravurado de ŝtonaj sutroj. Li vojaĝis al multaj lokoj kaj fine decidis preni Ŝijing-monton kiel gravurejon de ŝtonaj sutroj. Tie estis abundo da ŝtonoj tajleblaj kaj kavernoj sur la monto, kie oni povis kaŝi ŝtonajn sutrojn. Li komencis kolekti monon por la gravurado.

Oni ne povas konstati, kiun version li kopiis en la gravurado, kaj oni opiniis, ke ne estis multaj ŝtonaj sutroj gravuritaj sub la gvido de Jingwan. Sur la monto estas stupao por princino Jinxian kaj noto gravurita sur la stupao rakontas: Princino Jinxian, fratino de imperiestro Xuanzong (712-742 sur la trono) de Tang-dinastio, estis emociita de la bonfaro de gravurado de ŝtonaj sutroj kaj petis sian fraton donaci al la templo pli ol 4 mil volumojn de novaj kaj malnovaj tradukaĵoj de sutroj. Tiutempe oni ankoraŭ ne inventis la gravuran presarton kaj la volumoj de sutroj estis mane transskribitaj. Erudita katalogiisto bonzo Zhiŝeng eskortis ilin al la templo.

La gravurado prospere iris en la dinastioj Liao kaj Jin (907-1234). Kiam bonzo Tongli prezidis la gravuradon, li ŝanĝis la alton de ŝtonblokoj de 2 metroj al 76 centimetroj. Tio ŝparis materialon, faciligis transportadon de ŝtonblokoj kaj ankaŭ rapidigis la gravuradon. Ĝis la 1111-a jaro, la 9 kavernoj sur la monto jam pleniĝis de ŝtonaj sutroj kaj la bonzoj fosis groton en Yunju-templo sub la monto. Kaj sur la groto oni konstruis pagodon por detale noti la gravuradon.

La dinastioj prosperis kaj malprosperis kaj alternis. Sed la gravurado daŭris malgraŭ interrompiĝo. Ne plu okazis katastrofo por budhismo. La bonzoj pie gravuradis jaro post jaro.

Prifosado de la groto

En la somero de 1957, arkeologoj trovis la groton sude de la bazo de la disfalinta pagodo. La groto konsistas el granda kaj malgranda ĉambroj plenaj de stakigitaj ŝtonaj blokoj gravuritaj en la dinastioj Liao kaj Jin. La surpaperigado de gravuraĵoj estis plenumita en unu jaro. Oni speciale konstruis tenejon por konservi la 10082 elterigitajn ŝtonblokojn.

Trovo de subteraj ŝtonaj sutroj surprizis la fakulojn. Sed kio estis la originalo de la ŝtonaj sutroj, post kiam la bonzoj jam finis la gravuradon de la pli ol 4 mil volumoj da sutroj donacitaj de la princino? Post esplorado la fakuloj konkludis, ke tio estas sutro kun la titolo Qidanzang.

Qidanzang, kompilita de multaj eruditaj bonzoj de Liao-dinastio, estas altkvalita. Ĝi malaperis dum longa tempo en la historio kaj oni ne povas scii ĝian formon.

17 jarojn post la trovo de la subteraj ŝtonaj sutroj, arkeologoj trovis 12 volumojn de Qidanzang en la plej alta ligna pagodo en Yingxian-gubernio de Ŝanxi-provinco. Inter la volumoj oni trovis folion, kies enhavo estas tute sama al tiu sur iu ŝtonbloko. Oni faris komparon kaj konkludis, ke Qidanzang estis la originalo de la ŝtonaj sutroj gravuritaj en la dinastioj Liao kaj Jin.

La pli ol dek mil ŝtonaj blokoj estas riĉaj je historiaj informoj. En la fino de ĉiu peco da sutro oni gravuris la nomojn de oferantoj, la oferitan sumon, la postulon de la oferantoj je titoloj kaj la celon de la gravuro. Inter la oferantoj oni povas legi nomojn de inperiestroj, korteganoj, konsorcioj kaj ordinaraj civitanoj. Tio multe helpas informiĝi pri la socio de tiu tempo kaj specialistoj jam studis dekojn da jaroj.

Sed Ŝijing-monto ankoraŭ tenas sekretojn. En historia materialo estas noto, ke troviĝas alia kaverno Pavo por ŝtonaj sutroj. Oni supozis, ke en tiu kaverno konserviĝas ŝtonaj sutroj, kiujn oni notis en antikvaj dokumentoj, sed nun oni ne trovis ilin inter la elterigitaj ŝtonblokoj.

Enkeligi la elfositajn ŝtonajn sutrojn

La naturo ĉiam mokas la homan civilizacion, ke foje la homoj eĉ ne kiel tero povas protekti homan restaĵon. En la lastaj 40 jaroj serioza veterdetruiĝo minacis la pli ol dek mil ŝtonajn sutrojn, eĉ pli serioze ol tiu en la antaŭaj pli ol mil jaroj. Pro atmosfera poluo kaj diferencaj kvalitoj de ŝtonblokoj iuj ŝtonblokoj disformiĝis, iuj eroziiĝis ĉe la surfaco, kaj ideogramoj sur iuj blokoj jam malklariĝis kaj eĉ malaperis. Oni timas pli seriozan detruiĝon. La tuta mondo frontas la malfacilan problemon protekti antikvajn ŝtonajn gravuraĵojn, kaj la serioza situacio de la ŝtonaj sutroj urĝas specialistojn serĉi efikan rimedon.

Oni konstruis moderne ekipitan kelon. En la 9-a de septembro de 1999, post solena religia ceremonio, la ŝtonaj sutroj estis translokitaj en la kelon.

La kelo estis konstruita sur la prifosejo. Moderne ekipita, la kelo havas areon de 400 kvadrataj metroj. La planko, la muroj kaj la plafono estas armitaj per likimunaj materialoj, kaj la kelo estas plenigita per nitrogeno en pureco de 99%. La temperaturo ĉiam estas ĉe 25o C. Oni povas vidi la ŝtonblokojn tra vitro. En la lastaj 3 jaroj ĉiuj ekipaĵoj bone funkciis, kaj specialistoj laŭdis, ke tio estas la plej taŭga protekta metodo.