• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-09 16:25:43    
La fu-o de Han-dinastio(1)

cri
La fu-o estas unu el la literaturaj formoj, esence prozo intermiksita kun poezio, kiu aperis en la Periodo de Militantaj Regnoj (403-221 a.K.) kaj prosperis en Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.).

La fu-o evoluis el la poezio de Ĉu kaj disvolviĝis sub ĝia influo. Post kiam Han-dinastio unuigis la tutan landon, la literatura formo de la poezio de Ĉu estis akceptita de la tuta lando kaj iom post iom disvolviĝis en la fu-on. Komence de Han-dinastio, oni nomis la fu-on kaj la poezion de Ĉu kune cifu-o, sed esence la tiama fu-o heredis la karakterizaĵojn de la poezio de Ĉu kaj malmulte diferencis de ĝi. En la mezo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -- 25 p.K.) la poezio de Ĉu kaj fu-o disiĝis en stilo. La fu-o estis malpli lirika, sed pli argumenta kaj pli rakonta ol la poezio de Ĉu. Ĝi estis pli proza ol la lasta.

La fu-o karakteriziĝas per ĝiaj retoriko, ritmo, ekstravaganca priskribado kaj intermiksiĝo de poezia kaj proza trajtoj. La fu-oj de Han-dinastio disvolviĝis en du kategoriojn, nome longan fu-on kaj mallongan fu-on. La mallonga fu-o ĉefe estas verkaĵo lirika kaj elverŝanta la sentojn. Plejparto de la fu-oj apartenas al la kategorio de la longa fu-o. Per ekstravaganca metodo la longa fu-o ĉefe priskribas urbojn, palacojn, ĝardenojn kaj luksegan diboĉadon de imperiestroj kaj princoj. Ĉe la fino de la fu-oj la verkintoj kutime aldonas mallongan paragrafon por eufemisma admono. Tamen tio estas hipokrita esence. La longa fu-o ĝenerale estas riĉa je enhavo, bela antitezo kaj paralelismo. Kaj aliflanke, la fu-oj en la posta periodo ne havis verajn sentojn, tro akcentis rafinitecon de lingvaĵoj kaj imitadon kaj ofte estis troigaj, tamen ne devas esti neglektataj kaj neataj la loko de la fu-oj en la literatura historio kaj ilia influo sur la evoluo de la posta literaturo.

La prospero de la fu-o en Han-dinastio ne povis disiĝi de la kondiĉoj de la tiamaj politiko, ekonomio k.a. La socia akumulado de riĉaĵoj, milita ekspansiigo kaj senprecedenca unuiĝo de la lando en Han-dinastio ebligis al la fu-verkistoj distrumpeti la hegemonion de Han-dinastio per diversaj temoj. La karieroj de imperiestroj, la pompeco de palacoj en la ĉefurbo, la orgio de reganta kliko fariĝis temoj por la fu-verkistoj. Kaj cetere, pluraj imperiestroj de Han-dinastio ŝatis fu-ojn, kio akcelis la prosperon de la fu-oj.

En la 70-80 jaroj post la fondiĝo de dinastio la reprezentaj fu-verkistoj kaj iliaj ĉefaj verkoj estis Jia Yi kaj liaj "Funebre al Qu Yuan" kaj "Odo al Strigo", Mei Ĉeng kaj lia "Sep Aferoj Edifaj".