• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-09 17:33:17    
La Portugala Respubliko

cri

La Portugala Respubliko areas 92 142 cent kvadratajn kilometrojn (en 2001), situas en la sudokcidenta parto de la Iberia Duoninsulo de Eŭropo, oriente kaj norde najbaras al Hispanio, sudokcidente vizaĝas al la Allantiko kaj havas pli ol 800-kilometran marbordan linion. Multas montoj kaj montetoj en Portugalio.

Portugalio havas pli ol 10 milionojn da loĝantoj (2001), inter ili pli ol 99% estas portugaloj, kaj aliaj estas hispanoj aŭ alilandanoj, la oficiala lingvo estas portugala lingvo. Pli ol 97% de popolanoj kredas je la katolikismo.

La portugala ĉefurbo estas Lisbono kun pli ol 535 mil loĝantoj. (1999) 

Portugalio estas unu el la landoj produktantaj vinon, la urbo Porto en la sudo estas fama pri produktado de vino. Ankaŭ la tomata saŭco estas fama tra Eŭropo, kaj plej vaste vendata sur la eŭropa merkato. La fiŝkaptado de Portugalio estas evoluinta, ĉefe pro tiu de sardinoj, tinusoj kaj moruoj. De la lastaj jaroj, Portugalio plenforte elvolvas servadojn bankan, financan, asekuran, turisman kaj aliajn. Portugalio havas relative abundajn riĉfontojn ĉefe de volframo, kupro, pirito, uranio, hematito, magneto kaj marmoro. La rezervokvanto de volframo okupas la unuan lokon en la okcidenta Eŭropo. La arbaro areas 3,6 milionojn da hektaroj, okupante 1/3 de la ŝtata teritorio. Ĝiaj ĉefaj industriaj fakoj ampleksas tekstilon, konfekcion, manĝaĵon, paperfabrikadon, korkon, elektronikan aparaton, porcelanon, vinodistiladon kaj aliajn.

Turismado estas grava fonto de fremda valuto kaj grava rimedo por plenigi la deficiton de ekstera komerco de Portugalio, la ĉefaj turismejoj estas Lisbono, Porto, Madeira Insulo kaj aliaj. La importataj produktaĵoj estas maŝino, veturilo, petrolo, greno, legomo kaj aliaj, la eksportataj produktaĵoj ĉefe estas konfekcioj, aparatoj, tekstilaĵoj, ŝuoj, lignoj, paperpasto, transportiloj kaj aliaj. La eksportado de marmoro okupas la duan lokon de la mondo.

Portugalio porpledas elvolvi amikajn kaj kunlaborajn rilatojn kun diversaj landoj surbaze de reciprokaj utiloj, rigardas la tradiciajn rilatojn kun Eŭropo kaj Ameriko kiel bazŝtono de siaj eksteraj politikoj kaj prenas partoprenadon en kaj akcelado de la integreco de Eŭropo, plenumo de devo de NATO kaj plifortigo de siaj rilatoj kun Afriko kaj latiamerikaj landoj kiel diplomatiaj gravitoj. Portugalio pledas por disvolvi la rilatojn kun orientaj landoj kaj landoj de Sendependaj Federacioj, daŭre klopodas por disvolvi la tradiciajn rilatojn kun Latin-Ameriko kaj landoj de la nordafrika regiono kaj iom post iom alte atentas pri divolvo de la egalaj kaj reciprokutilaj kunlaboraj rilatoj kun aziaj landoj.

En la 8-a de februaro en 1979, Portugalio establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.