• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-09 19:44:01    
Pri la 89-a UK en la revuo Esperanto n. 10

cri
La revuo Esperanto n. 10 plue konigas pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino en la lasta julio. La revuo presis la inaŭguran paroladon de sinjoro Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Sinjoro Xu Jialu estas ne nur socia aktivulo, sed ankaŭ erudiciulo, tre fervora al Esperanto. Li donis entuziasman subtenon al la invito de la 89-a Universla Kongreso fare de la Ĉina Esperanto-Ligo, al la preparado kaj okazigo de la Kongreso. Pro tempomanko en nia raporto pri la inaŭguro de la Kongreso ni ne povis raporti lian paroladon. Hodiaŭ ni invitu vin aŭskulti la paroladon interpretitan:
"En la varmega julio la 89-a Universala Kongreso de Esperanto solene inaŭguriĝis en Pekino. Mi varme gratulas vin.
Mi estas ĝoja kunesti kun du mil esperantistoj el dekoj da landoj por vidi, kiel la kongresanoj kun malsamaj kulturaj tradicioj de malsamaj nacioj senpere kaj intime interkomunikiĝas pere de la internacia lingvo Esperanto, sed bedaŭrinde, escepte de mi.
Mi estas ĝoja ankaŭ pro tio, ke mi refoje renkontiĝis kun kelkaj malnovaj amikoj. En 2001 mi konatiĝis en Pekino kun d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj prof. Lee Chong-Yeong, ĝia vicprezidanto. Tiam ni interparolis pri la eblo akceli Esperanto-movadon ĉinan kaj tutmondan pere de gastigo de Universala Kongreso en Pekino. Hodiaŭ nia deziro realiĝis. Mi kore dankas UEA kaj diverslandajn esperantistojn pro ilia varma subteno al la Pekina Kongreso kaj la ĉina Esperanto-movado.
Nia kongresa temo estas "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj". Tio estas bona kaj grava temo. En la nuna mondo estas diversaj neegalecoj: ekonomia, kultura kaj politika, dum la lingva neegaleco koncentre spegulas la nacian neegalecon. Kiel la plej grava portanto de kulturo kaj kiel speciala kaj grava formo de nacia kulturo, lingvo ludas neanstataŭigeblan rolon en heredado kaj interŝanĝo de la naciaj kulturaj tradicioj, en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de diversaj lokoj. La lingva neegaleco certe plirapidigos flankiĝon de iuj nacioj. Nun, kiam multaj malproksimvidaj personoj pledas por intensigi kulturan interŝanĝon de diversaj nacioj, energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento.
Jam forpasis 117 jaroj de tiam, kiam naskiĝis Esperanto. En tiu periodo, Esperanto, kiel lingvo neŭtrala kaj pli kaj pli perfektiĝanta, jam faris sian apartan kontribuon al la paco, amikeco kaj interkompreno de la homaro. Nun esperantistoj de la tuta mondo daŭre penadas por lingva egaleco, paco kaj prospero de la morgaŭa mondo. Tio estas vere laŭdinda.
La ĉina registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon. En 1986 en Pekino okazis la 71-a UK. Post 18 jaroj Ĉinio refoje bonvenigis diverslandajn geamikojn. En la pasintaj 18 jaroj la ĉinaj socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj rapide disvolviĝis kaj ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj kaj postkongresaj ekskursoj.
Sendube, vi trovos ankaŭ, ke estas multaj aferoj kiuj ne ŝanĝiĝis en Ĉinio. La Granda Muro staras same impone kiel antaŭe. La pekinaj stratetoj "hutong" de la antikvaj kvartaloj restas samaj kiel antaŭe, kaj pli grave, la 5000-jara kulturo de Ĉinio vidiĝas ĉie tra la tuta lando. Kaj la ĉina popolo restas paca, amika kaj gastama kiel antaŭe. Nun estas plej varme en Pekino. Mi kredas, ke vi jam spertis tion. Mi petas vin preni la varmecon de la vetero kiel amikecon de la ĉina popolo al alilandaj gastoj. Akceptu kaj spertu ĝin, kvankam vi ankoraŭ ne povas alkutimiĝi al ĝi.
Esperanto, kiel lingvo, estas tre utila instrumento por ni ĉiuj, dum UK donas al ni bonan ŝancon por koni aliajn landojn, aliajn homgrupojn kaj aliajn naciojn. En la pasintaj jaroj UK okazis sinsekve en Germanio, Israelo, Kroatio, Brazilo kaj Svedio. Mi kredas, ke vi jam havas certan konon pri la tieaj kulturo kaj popolo. La nuna kongreso estos utila al vi por koni kaj kompreni niajn landon kaj popolon. Post la kongreso vi povos fiere diri: "Mi jam konatiĝis kun la lando, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiuj de la mondo."
Interkompreno estas bazo de amikeco kaj paco. Se ĉiuj popoloj bone komprenos unu alian, la mondo estos pli bela. Surbaze de interkompreno ni povas vivi pace por kune konstrui pli belan mondon. Ĉi tie mi volas citi versojn de L. L. Zamengoj el lia poemo "La Espero". Mi scias ke vi bone konas ĝin. Kun muziko ĝi fariĝis la himno de la Esperantujo:
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Fine mi deziras grandajn sukcesojn al la 89-a UK. Sanon kaj agrablan restadon en Ĉinio al vi ĉiuj!
( 片花 aŭ muzika paŭzo )
Karaj aŭskultantoj, la revuo ankaŭ presis la artikoleton: Aŭgusto: Krepusko de la Pekina UK kaj novaj temoj. La artikoleto diras:
Per la komencaŭgustaj artikoloj la postefikoj de la pekina kongreso ankoraŭ senteblas en la internacia gazetaro. En la ĉina, franca, usona, hispana, germana, slovaka kaj aliaj gazetaroj la internacia lingvo trovis sian publikigon.
Speciale multajn artikolojn aŭ radiokontribuojn sukcesis lanĉi dum la somero Kroata Esperanto-Ligo kaj Litova Esperanto-Asocio. En Kroatio la teatraĵ-prezento de Vida Jerman vekis apartan intereson, dum la fakto, ke la venontjara Universala Kongreso okazos en Litovio, helpis konsciigi la tiean gazetaron pri la signifo de la internacia lingvo.
Pruvo de la intereso pri Esperanto en Litovio estas la vizito de la urbestro de Vilno al la pekina UK.
Pozitiva artikolo – tipo: lokuloj parolas Esperanton – aperis en nordamerika gazeto The Halifax Daily News (21/08): "Ni ĉimomente batalas en Unuiĝintaj Nacioj kaj en Eŭropa Unio, la lingvoproblemo estas ekstreme malfacila, diras en ĝi Esperanto-aktivulo Steven Norvell. Iam oni nombris 400 000 ĉinajn esperantistojn, kontraŭ nur dekmilo nuntempe, skribas la franca La Liberation (03/08), oficiale la kongreso celas "akceli la evoluon de la movado"…En aliaj vortoj por bremsi la falon de unu el la plej gravaj Esperanto-komunumoj.
La menciitaj artikoloj kaj pliaj estas trobeblaj ĉe. www.lingvo-org/gazetaro (pasvorto: saluton).
En la revuo presiĝis la artikolo: Bonvenigaj vortoj, verkita de samideano Povilas Jegorovas, prezidanto de Loka Kongresa Komitato de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Litovio.