• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-09 19:46:55    
HeKo n-ro 250 -- 2004 10 27

cri
HeKo estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la EsperantaCivito.
Sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ liadelegito.
HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj.
HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la
Esperantan Civiton.
HeKo akceptas ankaŭ alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj
por la evoluo de Esperantio.
Ĉi-numere vi legos pri:
(oficialaj el la Civitaj instancoj)
- LA EKZAMENA LINGVO [Kapitulo]
(oficialaj el paktintaj establoj)
- HEROLDO DE ESPERANTO n-ro 2060: LA UNUA PAĜO [HdE]
- LA ESPERANTA PEN INKLUZIVITA INTER LA SELEKTANTOJ POR KASTELO LAVIGNY[PEN]
- KVAR FINALISTOJ POR LA PREMIO "LA VERKO DE LA JARO 2003" [LF, PEN]
(diversaj neoficialaj)
Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en
.
La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la civitana
diskutlisto.
------------------------------------
LA EKZAMENA LINGVO
Ekde 2005 Esperanto estos la 25a lingvo pri kiu ekzistos oficiala testaro
ĉe la instanco deputita pri ekzamenplanado fare de la Konsilio de Eŭropo.
La atingon oni ŝuldas al la Esperanta Civito, unuavice al c-anoj Marc
Hiltbrand kaj Giorgio Silfer.
La Konsilio de Eŭropo agnoskis, pere de sia instanco, Kulturan Centron
Esperantistan (Svislando) kiel referencan institucion, laŭ indiko de la
Kapitulo: KCE estas fakte la plej grava lingvolernejo aliĝinta al la Pakto
por la Esperanta Civito, en Eŭropo. KCE do iam okupos pri Esperanto la
saman rolon kiun, ekzemple, Universitato por Fremduloj en Perugia okupas
pri la itala.
La laboroj por la perfektigo de la ekzamena framo pri nia lingvo, bazita
sur la direktivo agnoskita je eŭropa nivelo (tri gradoj A-B-C, kun po du
subgradoj), jam startis. KCE esperas fini ilin okaze de la Esperantologia
Fakultato 2005 ĉe KCE, kie lekcios prof-roj Duncan Charters kaj Giorgio
Silfer, kaj fakulo USUI Hiroyuki.
Esperantio ĝojas pro tiu ĉi nova atingo de la raumismo.
--------------------------------------------------------------------------------------
HEROLDO DE ESPERANTO n-ro 2060: LA UNUA PAĜO
Per la tragedio en lernejo de Belsano malfermiĝas "Heroldo de Esperanto"
n-ro 2060, la 13a en la jaro, akurate aperinta. Per fotoj, artikolo kaj
poemo HdE kuraĝe alfrontas la temon terorismo kaj ĝian eventualan efikon
al Esperantio. Ni menciu ke jam okaze de la 11a de septembro 2001 HdE
dediĉis la unuan paĝon al la temo, el Esperanta vidpunkto.
La fruntan artikolon apudas informoj la konverĝo de mondcivitismaj skoloj,
nun okazanta kun la rekta envolviĝo de esperantistoj. Interesa analizo pri
la pluraj tendencoj en la Akademio de Esperanto karakterizas la fundan
artikolon.
La paĝon kompletigas artikoloj pri la Tago de la Lingvoj, pri Varsovia
iniciato cele al Eŭropa Unio kaj pri la 20aj Artaj Konfrontoj.
En la internaj paĝoj, la kutimaj interesaj rubrikoj kaj multaj objektivaj
informoj pri lumoj kaj ombroj en la Esperanto-mondo.
"Heroldo de Esperanto" aperas ĉiun trian semajnon.
Posedas, eldonas kaj administras: LF-koop, CP 928, 2301 La Chaux-de-Fonds,
Svislando.
Provekzemplero petebla ĉe .
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
LA ESPERANTA PEN INKLUZIVITA INTER LA SELEKTANTOJ POR KASTELO LAVIGNY
Kastelo Lavigny, ĉe la Lemana Lago en Svislando, estas ĉarma rezidejo,
rezervita por artistoj kiuj bezonas trankvilan etoson por verki dum certa
tempo (ĝis ses monatoj). Svisa fondumo posedas kaj administras ĝin. La
invitojn por senpaga restado decidas la fonduma komitato.
Ekde 2005 ankaŭ Esperanto-verkistoj estas inkluziveblaj inter la kandidatoj
por tiuspeca restado. Por la selektado rilate al ili la fondumo petis la
ekskluzivan helpon de Esperanta PEN-Centro por la selektado.
Interalie estos proponitaj la laŭreatoj de la premio "La Verko de la Jaro",
kiun ĉiujare asignas per referendumo la abonantaro de "Literatura Foiro".
Per tio la premio, iniciatita de LF-koop kaj sponsorita de la Esperanta
PEN, iĝas sendube la plej riĉa en la historio de la Esperanto-literaturo.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------
KVAR FINALISTOJ POR LA PREMIO "LA VERKO DE LA JARO 2003"
La membraro de Esperanta PEN-Centro selektis kvar titolojn por la
referendumo per kiu la abonantoj de "Literatura Foiro" asignos baldaŭ la
premion "La Verko de la Jaro 2004", rezervitan al la originala Esperanta
prozo surmerkatigita dum la lastaj du jaroj. La kandidatoj estas:
"Dek tagoj de kapitano Postnikov", originala romano, de Mikaelo Bronshtejn,
eld. la aŭtoro, Rusio.
"Fajrejo", skizoj kaj noveloj, de Johan Hammond Rosbach, eld. Gabrielli,
Italio.
"Memor' mortiga", de Sten Johansson, eld. Al-fab-et-o, Skovde, Svedio.
"Tarokoj kaj epokoj", de Christian Declerck, eld. FEL, Antverpeno, Belgio.
La supraj titoloj estis kandidatigitaj de almenaŭ tri PEN-anoj. Aliaj kvar
titoloj estis proponitaj nur de po unu PEN-ano. Unu el la aŭtoroj (Rosbach)
bedaŭrinde ĵus forpasis, sed rajtas kandidati ankaŭ posteumaj verkoj.
La balotilo situos en la decembra numero de "Literatura Foiro" kaj la
rezulto aperos en majo 2005.
Ekde 2005 la Esperanta PEN proponos la premiitajn aŭtorojn por senpaga
restado en la Kastelo de Lavigny, apud la Lemana lago, rezidejo rezervita
por artistoj en Svislando.