• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-10 14:49:56    
Frumatura Verkisto

CRI
Hu Yepin, frumatura verkisto, naskiĝis la jaron 1903, en Fuzhou, la ĉefurbo de la sudorienta provinco Fujian ĉe Taiwan-markolo. En la knabeco li estis metia lernanto. Poste li fariĝis studento de mararmea kolegio, ne nur pro tio, ke li estis tre diligenta lernanto kaj de metio kaj de libroj, sed ankaǔ ege lertis en naĝado.
Sed li pli amis literaturon, tial li venis al Beiping (la nuna Pekino, kie ni faras radiodisaǔdigon kaj enretigon de niaj programeroj kaj rubrikoj) kaj, en 1924, komencis verkadon. En la jaro 1928 li veturis al la orienta urbego Ŝanhajo kaj entreprenis redaktadon kaj eldonadon. Post 2 jaroj li iris al la norda urbo Jinan (en la provinco Shandong) kaj engaĝiĝis kiel instruisto de provinca mezlernejo, sed baldaǔ li devigate forlasis la lernejon pro tio, ke li konstante propagandis revolucian literaturon. En la sama jaro li revenis al Ŝanhajo kaj aniĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Dume li elektiĝis kiel membro de Plenuma Komitato de la Unio de Maldekstraj Verkistoj. La 7-an de februaro, 1931, li estis murdita de kuomintangaj reakciuloj!
Nun ni parolu pri lia verkado! En kelkaj jaroj de post 1924, li verkis tre multe, pli kaj pli lerte, pli kaj pli mature, kvazaǔ li estus jam olda veterano. Liaj noveloj aperis en multaj periodaĵoj, sub la pseǔdonimo Hu Chongxuan. Dume eldoniĝis "Sanktuloj" (novela kolekto), "Elektitaj Poemoj de Yepin", "Tri Neunuecaj Personoj" (novela kolekto), "Feliĉo de Aliaj Homoj" (drama kolekto), "Fidela Priskribo de Tragedio" (romano) kaj aliaj, sume pli ol 10 libroj. La enhavo kaj temo de la verkoj de Hu Chongxuan (Hu Yepin) tuŝis preskaǔ ĉiujn flankojn de la socio, kvazaǔ mem surpaperiĝinte nature el la vivo. Poste la aǔtoro koncentris sian atenton al la vivo de diversaj tipoj de intelektuloj. Humuro kaj sarkasmo ofte ŝprucis el lia glata lingvaĵo.
En la jaro 1929, publikiĝis lia romano titolita "Al Moskvo" kaj temanta pri tio, ke novtipa virino nomata Sushang, jam abomenante "orĉevalan kaj jadhalan" (luksan kaj diboĉan) vivon de la burĝaro, strebadis al signifohava vivo, sed ŝi konfuziĝis meze de miksapoto de ideoj, tiam furorantaj sur la tavolo de intelektuloj. Subite aperis komunisto Shi Xunbai. Li vekis ŝin el la iluzio kaj helpis al ŝi leviĝi el marĉo, indikante ĝustan direkton. Dank' al li, firmiĝis ŝia revolucia idealo. Ofta kontaktado ĝermigis amoron inter li kaj ŝi. Sekve ambaǔ decidis marŝi al Moskvo. Sed ĝuste tiam ŝia edzo, unu el la potencaj burokratoj, ordonis aresti kaj mortigi Shi Xunbai. Tio naskis al ŝi grandan malamon, kiu sekve profundigis ŝian abomenon al la malnova vivo. Ŝia volo fariĝis eĉ pli firma. Kaj ŝi ekiris sola, norden al Moskvo... Tute klara estas la inklino de la aǔtoro en la romano, kiu markis siatempe novan startopunkton de Hu Yepin (la aǔtoro) en la verkado. La komenca procezo de la ŝanĝiĝo de la heroino Sushang daǔris en parolo kaj medito, sed la komunista figuro, la heroo Shi Xunbai, ne ricevis klaran, fortan kaj profundan priskribadon, kio signifas, ke ĉi-flanka vivo de la aǔtoro montriĝis surfaca kaj malsolida.
En la jaro 1930, aperis romano "Lumo antaǔ Ni". Same temas pri amo inter junulino kaj junulo. En la romano la aǔtoro elmetis tian demandon, kiel oni iru sur la revolucian vojon. Liu Xijian, la junulino, do la heroino de la romano, firme kredis komunismon, sed ŝia amato Bai Huaestis estis sorĉata de anarkio. Ofte ili jen diskutis jen disputis, tamen la ideologia distanco inter ili fariĝis pli kaj pli granda. Post la "tragedio en la 30-a de majo" 1), ĉiuj agoj kaj pensoj estis provataj antaǔ faktoj. Komunistoj penetris direkton de la historia evoluado. Ili honeste laboris kaj pro tio popolaj amasoj ilin amis kaj subtenis. En sia batalado la popolamasoj tute ne bezonis anarkiistojn plenajn de utopio kaj fanatikeco. Finfine Bai Hua sin liberigis el la anarkia abismo, edukate en la praktika vivo, kaj suriris la ĝustan vojon de revolucio. La aǔtoro detale priskribis ardan eĥadon de Pekino al la Maj-30-a Movado 2) kaj marŝadon de vervoplenaj gejunuloj en fabrikojn kaj vilaĝojn. Post la Maj-4-a Movado 3), sin urĝante disrompi la malnovan sociordon, ili haste sorbis diversajn ekzotikajn konceptojn. Pro la urĝado ili portempe ne distingis la limon inter socialismo kaj anarkio kaj tiun inter kolektivismo kaj individuismo. En longa procezo de batalado ili pli kaj pli konis marksismo-leninismon kaj fine ĝin akceptis. Ĝuste tia procezo vidiĝis en la romano.
==============================
1) En la 15-a de majo, 1925, kapitalistoj de japana ŝpinejo en la ĉina Sanhajo pafmortigis laboristinon Gu Zhenghong, vundis pli ol 10 ĉinojn, kio kaǔzis fortan indignon de laboristoj, lernantoj kaj urbanoj de la tuta Ŝanhajo. Post 12 tagoj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis mobilizi pluapaŝe popolajn amasojn al kontraǔimperiisma politika batalo. La 30-an de majo, pli ol 2 000 ŝanhajaj lernantoj manifestaciis por morale subteni la laboristan batalon; tiam anglaj imperiistoj kaptis pli ol 100 lernantojn. Sekve dekmiloj da urbanoj svarmis al koncesio por postuli liberigon de la kaptitoj. Britaj imperiistoj faris ne la liberigon, sed masakron! Jen la Tragedio en la 30-a de Majo, aǔ Maj-30-a Tragedio.
2) La Maj-30-a Tragedio vekis indignon de la tuta popolo de Ĉinio. Manifestacio eksplodis en pli ol 500 urboj. Okazis ankaǔ striko. Jen la Maj-30-a Movado.
3) Temas pri la monde konata movado kontraǔ imperiismo kaj feǔdismo en la 4-a de majo, 1919.