• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-10 14:51:57    
Hu Yepin: Malkaraĵoj

CRI
Nia proviantisto ree okazigos geedziĝon. Pli precize dirite, ne geedziĝon, sed kapton de virino. Nu, ni do simple diru, ke nia proviantisto ree kaptos al si knabinon. La reeco signifas, ke en malpli ol 2 jaroj de post la akredito, ke li estu proviantisto, li faris tion jam 7-foje. Kaj, tre mirakle, ke neniel li malsukcesis! Li do ĉiufoje trafis. Ankoraǔ kiom da knabinoj li kaptos? La kaptado jam estas duono de lia ofico, ofico de proviantisto.
Eble ne estas necese, ke oni studu aǔ esploru, kial li tion faradas. Probable la kaǔzo ege simplas: Fariĝinte tia oficiro kaj okupante per plena armiteco iun rangon, oni ja povas venigi tiom da virinoj kiom oni deziras, ĉi tio estas pli simpla, facila kaj ĉiutaga afero ol pafo.
Kiel proprigi ineton? Ĉiu laǔ sia mariero. Tiu, per ĉantaĝo kaj minaco; alia, per mensogo kaj trompo; tria, perforte kaj devige – tute egale, ĉio estas malnobla. Nia provianta oficiro montriĝas neniom tia, ja multe malpli malnobla. Li kaptas per bankbileto, li do aĉetas ineton per mono – mono ne multa. Vere ne granda la sumo. Legu lian kontolibron, se vi ne kredas! Eĉ tian elspezon li registras? Certe, ĉar li estas kompetenta proviantisto, kiu lertas en aranĝado de konto: La 1-a, kontraǔ 40 enoj; la 2-a, kontraǔ 35 enoj; la 3-a, kontraǔ 44 enoj; la 4-a, kontraǔ 20 enoj; la 5-a, kontraǔ 50 enoj; la 6-a, kontraǔ 35 enoj; la 7-a, kontraǔ 55 enoj. Tede? Poste li mem forgesus, kiom da virinoj li aĉetis, se li ne farus la registradon. Li ne tiom karas al tia kontolibro, ke ĝi estu metata sur aǔ sub spezolibron pri porĉevala furaĝo. Aliflanke li neniom neglektas ĝin, ĉar, kiam nova amiko venos, li montros ĝin kun la intenco, ke tiu legu ĝian enhavon, kvazaǔ ĝi estus ne malpli gloriga ol la majora epoleto.
Foje nia ĉefsekretario donis tre altan takson al la kontolibro de la proviantisto, dirante, "Ĝi estas multe pli bona ol nomuma atesto." Liaj vortoj ne estas troigaj. Nomuma atesto jam tre ordinaras kaj apenaǔ menciindas meze de enoficaj oficiroj, dum tiu libro, tute aparta, manifestas ja freŝan originalecon. Ekzemple, oni povas penetri tra la enoj la specialan signifon pri tio, ke 40-o egalas tiun inon dum 35-o alian; kaj ĉiu eno el la 40-o aǔ 35-o aludas iun parton de la koncernata virino. Oni do povas fine konkludi, ke ĉi tia tabelo ja estas multe pli interesa kaj inspira ol nomumilo. Tial nia proviantisto ege ŝatas ĉiun linion de tia kontolibro.
Neniu povas scii, eĉ percepti, kiajn gajon kaj fieron nia proviantisto sentas, skribante "La 1-a, 2-a..." ĝis kioma kaj "konraǔ 40 enoj, 35 enoj...". Multe pli, eble centoble aǔ eĉ miloble pli agrable ol ke li skrapu grason el la provianto.
Ĉi-nokte la sama humoro lin trafas, ĉar li skribas novan elspezon en la libro. Jam la 7-a, certe do la 8-a, kaj malplej malkara, kontraǔ 70 enoj. Ja plej granda sumeto, kompare kun la sumeto por ĉiu el la 7-o.
"Ĉi tiu ne malkara," murmuras nia proviantisto al si. Fakte 70-o estas neniom menciinda rilate al lia salajro, se ne paroli pri malversacio kaj... kaj li neniom domaĝas malgajnojn en hazarda ludo. En kiu nokto li ne perdis 100—200 enojn vetlude?
Virino ne povas sin kompari kun maĝango. Nia proviantisto, vere, trovas bagatelo vetludan perdon de 200—300 enoj. Tamen eĉ 100 enoj li ne volas elpoŝigi por la alia sekso. Jen kial "ĉi tiu ne malkara", kontraǔ 70 enoj. Efektive!
Pro kio nia proviantisto tiom malmultekostigas virinojn? Kompreneble li havas rezonon. Laǔ lia opinio regas nenia komparo inter virino kaj maĝango. Oni ne ĉiam perdas ludon, la mono nur cirkulas – hieraǔ 100 enoj forkuris de vi, sed hodiaǔ 200 enoj flugas al vi. Aliflanke, kiom ajn, ĉu 40, ĉu 100, vi elpoŝigas por ino, eĉ unu groŝo ne povas reveni. Finfine la vera vero, ne forskuebla nek forviŝebla, koaguliĝis en lia animo kaj fariĝis granda maksimo: "Oni preferu ĉiom malgajni sur maĝanga tablo ol ĉiam kuŝi kun 1 virino!" Tia "vero" faris, ke en malpli ol 2 jaroj nia proviantisto ŝanĝadis virinon ĝis la nuna 8-a. Kaj ĉiufoje, kiam freŝa ino venis, li forĵetis la malnovan kiel apenaǔ uzitan tapeton kaj tia tapeto, privilegie ludita de la proviantisto, fariĝis komuna amuzejo de senskrupule sovaĝaj soldatoj.
Kiu povas nei, ke eĉ 70-ene kostanta virino estas nur malkaraĵo!!
(Noto: Tiu ĉi verketo estas tre originala, sen rutina strukturo konsistanta el komenco, intrigoj, peripetio, kulmino kaj katastrofo. La aǔtoro reliefigis la tragedian sorton de virinoj en la malnova Ĉinio per tre simpla prezento de apenaǔ menciinda proviantisto, kiu trovis la okan virinon tro multakosta, el kio oni povas fari imagon kaj rezonon, kiaj la burokratoj kaj oficiroj, pli altarangaj ol tiu proviantisto. Nuntempe, regas seksa egaleco en la nova Ĉinio. Feliĉe vivas virinoj kaj infanoj, kies homaj rajtoj estas bone garantiataj kaj protektataj.