• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-10 17:39:15    
Liu Chuanzhi kaj lia Grupo Legendo

cri
Nun en Ĉinio ĉiuj scias la Grupon Legendo, kaj ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro kaj nuna prezidanto de ĝia direktoraro Liu Chuanzhi fariĝis multe atentata de ĉinoj. En aŭgusto de la jaro 2002, invitite de la Internacia Scienc-administra Asocio, li faris prelegon en ĝia jarkunveno. Li estas la unua entreprenisto el disvolviĝanta lando kaj el Azio en la 46-jara historio de la asocio. 
Liu Chuanzhi naskiĝis en la 29-a de aprilo de la jaro 1944. En la jaro 1984, kiam li estis 40-jara, li fondis la Kompanion Legendo (antaŭe Grupo Legendo), tiam Legendo havis nur 11 laborantojn kaj 200 mil juanojn. Sed hodiaŭ kun pli ol 7 mil laborantoj ĝi jam fariĝis reprezentanto de la ĉina informa tekniko. En la jaro 2000 ĝia vendovaloro jam atingis 24.8 miliardojn da juanoj. Samtempe la sukceso de Liu inspiradis ĉinajn junulojn.
Nova elekto en lia 40-jara aĝo
Antaŭe Liu laboris en la Komputila Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj kelkafoje gajnis premion pri tekniko. Tiam la instituto planis fondi kompanion, kaj Liu deziris uzi teknikon en produktado, kaj vizaĝe al tiu ŝanco li faris decidon: komenci sian novan karieron pri funkciado de la kompanio. Kaj tiam li jam estis 40-jara.
     Tuj post la fondo de la kompanio, Liu ofte cerbumis: Kion kaj kiel faras la kompanio? Iam la kompanio eĉ vendis rulglitilojn. Por disvolviĝo de la kompanio kelkfoje Liu kaj liaj kolegoj interparolis kaj interŝanĝis opiniojn ĝis post nokto. Ili konsciis, ke la avantaĝo de Legendo estas teknikistoj kaj iliaj fakaj scioj, kaj la kompanio devas plene utiligi tiun avantaĝon. Kaj tiam la kompanio komencis akumuli kapitalon per tiuj scioj kaj teknikoj, farante ekzamenadon kaj riparadon de aparatoj kaj lekciadon.
En la jaro 1984, en Zhongguancun, elektronika strato de Ĉinio, ankoraŭ ne famiĝis Legendo, kiu havis nur 11 laborantojn, 200 mil juanojn kaj 1 malgrandan oficejon, uzatan samtempe kiel laborejo. Pro tio, ke la ekzamenendaj aparatoj estis multaj, oni devis transporti ilin al la pruntita laborejo tage, kaj ilin porti returne nokte. En tiaj malbonaj kondiĉoj ili akumulis la unuan kapitalon de 900 mil juanoj. Nun la kompanio Legendo jam investis 500 milionojn da juanoj por konstrui stud-esploran bazon en Pekino kun plank-areo de centmil kvadrataj metroj.
Puno per unuminuta starado
Liu faris serion da reguloj por la kompanio kaj postulas, ke la laborantoj serioze observu ilin. Unu el la reguloj estas malpermesi malfruiĝon al kunveno. Ĝenerale ĉinoj estas kunvenemaj, sed ofte okazas malfruiĝo al kunveno. Do Legendo faris tian regulon, ke tiuj, kiuj malfruiĝas al kunveno, estos punitaj per unuminuta starado antaŭ aliaj. Neatendite, post publikigo de la regulo la unua punito estis antaŭa gvidanto de Liu en la Ĉina Akademio de Sciencoj. La maljuna gvidanto staris kun ŝvito sur la tempioj, ankaŭ Liu ŝvitis pro mensstreĉiĝo. Post la kunveno Liu diris al la gvidanto: "Hodiaŭ vi staris unu minuton, kaj vespere mi iros al via hejmo por stari samlonge por peti vian pardonon." Hodiaŭ la regulo ankoraŭ estas bone observata. Liu mem estis punita trifoje, pri tio li diris humure: "Fakte tri fojoj por mi ne estas multaj, ĉar mi havas multajn kunvenojn ĉiujare, kaj la ebleco de mia malfruiĝo estas multe pli granda ol tiu de aliaj. Foje mi rapidis al kunveno kaj iris en lifton, kiu tamen perturbiĝis. Mi frapis je la pordo kaj volis voki helpon, sed neniu min aŭdis."
Kun alta celo
Liu havas sian specialan teorion pri entreprenado, kiun li rigardas kiel domon kun tri partoj. La unua estas tegmento, kiun li prenis kiel administradon de gvidantoj, por esplorado, produktado kaj vendado. La dua estas muroj, kiujn li rigardas kiel proceson de administrado. Legendo reguligas kaj sciencigas la administradon rilate materialojn, inform-ricevon kaj kapitalon. La tria estas fundamento, kiu simbolas sistemon kaj kulturan konstruadon de entrepreno.     Liu ŝuldas la sukceson de Legendo al alta celo difinita ĉe la fondiĝo de la entrepreno. "Nur alta celo helpas vin fari strategion kaj akcelas vian klopodon lau via volo." Ĉar Liu komprenas, ke en disvolviĝo de la entrepreno malfaciloj estas renkontataj, nur alta celo inspiras lin autaŭeniri kaj ebligas rigardon al la estonteco. Alta celo instruas al homoj, kion kaj kiel fari, ke ili ne vidu nur ĝis la pinto de sia nazo. Ĝuste pro alta celo la vendkvanto de komputiloj de Legendo en sinsekvaj 6 jaroj okupas la unuan lokon en Ĉinio kaj la 12-an en la mondo. En la jaro 2001 komputiloj de Legendo okupas 30.1% da merkato de Ĉinio. Sed la celo de Legendo estas viciĝi inter la 500 fortaj entreprenoj de la mondo.