• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-11 15:24:48    
La fu-o de Han-dinastio (2)

cri
Jia Yi, naskita en 201 a.K., estis tre eminenta politikisto kaj literaturisto en la komenca periodo de Han-dinastio. En la aĝo de dudekkelkaj jaroj li prezentis kompleton da doktrinoj pri politiko kaj leĝa sistemo, en kio plene montriĝis lia politika talento. Sed ĝuste pro tio, li estis malakceptita de korteganoj kaj malpromociita tajfu (titolo de nominala senpova ofico por altrangaj mandarenoj aŭ korteganoj) de la princo de Ĉangŝa. Li tre ĉagreniĝis pro sia maljusta malpromocio. Dum la vojaĝo al Ĉangŝa, ĉe Xiangŝui-rivero, li skribis "Funebre al Qu Yuan". En tiu fu-o li esprimis sian admiron kaj simpation al Qu Yuan kaj elverŝis sian korprematecon kaj malkontenton. La verko estis imitaĵo de verkoj de Qu Yuan kaj forme kaj stile. Foje, dum lia restado en Ĉangŝa, strigo flugis en la domon de Jia Yi. La birdo, kiel simbolo de malfeliĉo laŭ tieaj loĝantoj, vekis ĉe li melankolion, kaj li verkis la fu-on "Odo al Strigo", per kiu li esprimis sian malcedemon kaj bedaŭron pro la nerimarkita talento.

Ankaŭ Mei Ĉeng estis alia grava fu-verkisto en la komenca periodo de Han-dinastio. Lia majstroverko "Sep Aferoj Edifaj" metis la bazon por la longa fu-o kaj estis grava verko interliganta la pasintecon kaj la estontecon en la disvolviĝo de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj" el pli ol 2 mil ideogramoj, en formo de prozo kun demandoj kaj respondoj inter gasto kaj mastro, troige priskribis muzikoaprecadon, frandadon, veturilon kaj ĝian jungitaron, palacan ĝardenon, ĉasadon, tajdorigardadon, kaj fine venis al la konkludo, ke la orgia vivo estas malpli delektinda ol trafaj vortoj kaj spritaj rezonoj. En tio montriĝis la funkcio de la eufemisma admono de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj" faris supozon, ke la kronprinco de Ĉu-regno malsaniĝis, kaj lin vizitis gasto el Wu-regno. Ĉe la komenco la teksto rakontis la kaŭzojn de lia malsano kaj certigis, ke lian malsanon kuracos neniu medikamento nek akupunkturo aŭ kaŭterizo, kaj ke efikos sur lin nur trafaj vortoj kaj spritaj rezonoj. Esence la teksto intencis pruvi, ke la malsanon al la kronprinco kaŭzis la aristokrata orgio.

"Sep Aferoj Edifaj" karakteriziĝas per abunda imago, libera paralelismo kaj figura priskribo. La plej pompa paragrafo estas priskribo pri tajdo. De diversaj flankoj la aŭtoro priskribis la formon, movadon, bruegon kaj variajn ŝanĝiĝojn de tajdo. Per multaj figuraj hiperboloj la teksto skuas la animon de la legantoj.

Malgraŭ ke "Sep Aferoj Edifaj" portas mankojn ofte vidatajn en la fu-oj, ĝi estas rigardata kiel verko altnivela en ideologio kaj arto. Post ĝi aperis multaj verkoj imitantaj "Sep Aferoj Edifaj", kiuj formis specifan stilon "qilin" de literaturo, esence fu-o.

En la pli ol 200 jaroj ekde la regperiodo de imperiestro Wudi, Han-dinastio transiris de prospero al dekadenco kaj poste al reprospero. En tiu periodo aperis abundo da fu-oj. La plej granda fu-verkisto de tiu periodo estis Sima Xiangru.

La ĉefaj verkoj de Sima Xiangru estis la fu-oj "Zixu" kaj "Ŝanglin". Laŭdire imperiestro Wudi tre admiris "Zixu" kaj akceptis Sima Xiangru kaj nomumis lin kiel mandarenon. Poste Sima Xiangru verkis por ĉasado de la imperiestro kun la titolo "Ŝanglin". La du fu-oj ne estis verkitaj unu post la alia, sed esence ili estis analogaj en formo kaj interligiĝantaj en enhavo. Per interparolo inter la tri fiktivaj personoj Zixu, Wuyou kaj Wuŝigong, la teksto troige priskribis la ĉasadon kaj luksan palacon de imperiestroj kaj prikantis la nekompareblan superbon de la dinastio unuiginta la tutan Ĉinion. La teksto de "Zixu" komenciĝis per la laŭdo de s-ro Zixu al Ĉu-regno. Li diris: "En Ĉu kuŝas sep lagoj, el kiuj nur unu mi vidis. La lago estas la plej malgranda el la sep, nomata Yunmeng." Tuj post tio li troige prikantis la skalon de la ĉasado de la regnestro de Ĉu ĉe la lago Yunmeng. Sed sinjoro Wuyou superregis lin per sia troiga rakonto. Li diris, ke Boxie aŭ Mengzhu (lokoj en Qi-regno) povas enteni en sia angulo 8-9 lagojn grandajn kiel Yunmeng. En la fino Wuŝigong superregis ilin ambaŭ per sia priskribo pri grandiozeco de la imperiestra ĝardeno kaj ĉasado. Kvazaŭ pli kaj pli potenciĝanta tajdo, la teksto atingis sian altan imponecon. Granda kvanto da ripetitaj vortoj, antitezoj kaj paralelismoj multe plibeligis la tekston. Ambaŭ fu-oj "Zixu" kaj "Ŝanglin" finiĝis per eufemisma admono al luksego kaj diboĉado.

Ambaŭ fu-oj "Zixu" kaj "Ŝanglin" okupas gravan lokon en la historio de la fu-oj de Han-dinastio. Ili starigis la tradicion de la fu-oj kiel himno. Ekde Sima Xiangru, la fu-oj komencis preni kiel la ĉefan enhavon la prikanton de la digneco kaj imponeco de kortego kaj tiun rutinon la postaj fu-verkistoj heredis senŝanĝe kaj sekve formiĝis la tradicio de la fu-oj kiel himno. Sed kun tempopaso, la prikanto de fu-oj fariĝis pli kaj pli vanta pro flatado al la ŝajne prospera socio kaj al la feudaj regantoj, kaj iom post iom la fu-oj perdis sian kreivon.

En tiu periodo aliaj famaj fu-verkistoj kaj iliaj ĉefaj verkoj estis Yang Xiong kaj lia "Ĉasado" kaj Zhang Heng kaj lia "Du Ĉefurboj". Ambaŭ fu-oj estis distingiĝaj en stilo, sed tamen ili estis imitaĵoj de la verkoj de Sima Xiangru.

En la lastaj cent jaroj de Han-dinastio la fu-oj dekadencis kaj transformiĝis. Tiutempe la politiko de la dinastio putriĝis tagon post tago, kaj en la socio regis tumulto kaj hhaoso. Anstataŭ longa oni verkis mallongan fu-on, en kiu ili esprimis sian malkontenton kaj indignon. Tiutempe tiaj verkoj estis malabundaj, kaj la reprezentantaj verkistoj kaj iliaj verkoj estis Cai Yong kaj lia "Spertaĵoj en Vojaĝo", Zhao Yi kaj lia "Kritiko al la Sociaj Malvirtoj". "Spertaĵoj en Vojaĝo" prezentis multe da pensoj de Cai Yong pri la paseo. Kun la celo kritiki la aktualaĵojn de la socio per komparo kun la paseo, la aŭtoro esprimis sian simpation al la popolo en la mizera vivo kaj la indignon de la sufokitaj ambiciuloj. Zhao Yi estis tro senĝena kaj frivola kaj dum la tuta vivo li estis ne pli ol prefekto. Lia fu-o "Kritiko al la Sociaj Malvirtoj" montris lian simpation al la ekspluatata kaj subpremata popolo, kondamnis la avidecon de la reganta klaso, kiu kiel eble plej kruele ekspluatis la popolon por sia malmodera diboĉado. La fortaj sentoj kaj la klaraj amo kaj malamo montris la malcedemon de la aŭtoro kontraŭ la malvirtoj.