• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-11 16:27:56    
(fotoj)Ĉinaj arkitektoj

cri

Liang Sicheng

Liang Sicheng(1901-1972), studis en Pekina Qinghua Lernejo de 1915 ĝis 1923, en 1927 akiris la magistreco de la arkitektura fakultato de Pensilvania Universitato de Usono, en 1948 honore akiris akademian rangon de doktoro de usona Pristona Universitato.

Liang Sicheng delonge okupiĝis pri la konstrua eduka afero, kaj al kiu faris gravan kontribuon.

En akademia studado, de la 30-aj jaroj, Liang Sicheng faris sisteman enketon super ĉinaj antikvaj konstruaĵoj, kaj verkis multajn specialajn verkojn kaj disertaciojn pri la ĉina antikva arkitekturo, kiuj havas altajn akademiajn valorojn. Liang Sicheng elmetis multajn gravajn proponojn pri la urba projektado kaj konstrua planado de la urbo Pekino. Li partoprenis en la urba projektado de Pekino, kaj ankaŭ en la projektadoj pri la ŝtata embleo, la monumento de la popolaj herooj, memora halo de la bonzo Jianzhen en Yangzhou kaj aliaj konstruaĵoj. Li faris esploradon pri la nacia formo en la konstrua projektado.

Liang Sicheng estas unu el erudiciuloj, kiuj plej frue enketis kaj esploris pri la antikvaj konstruaĵoj per la sicencaj rimedoj kaj ordigis la historiajn arkivojn pri la arkitekturo. Liaj akademiaj verkoj vekis atenton de ĉinaj kaj alilandaj samfakuloj, estas rara heredaĵo de la ĉina arkitektura rondo.

Wu Liangyong

Wu Liangyong naskiĝis en 1922, iam posteniĝis kiel vicprezidanto de la Internacia Arkitektura Asocio, prezidanto de la Monda Homloĝa Asocio, estas unu el la pioniroj de la nova Ĉinio, okupiĝantaj pri konstruado kaj urba projektado. Li elmetis la koncepton kaj proponon de la eduka sistemo pri la ĉina arkitekturo kaj urba projektado, faras gravan kontribuon por esplori pri starigo de konstruaĵoj kun ĉinaj trajtoj kaj la sistema eduko pri urba projektado. En 1992, li akiris premion pri la Monda Homloĝado de UN, oran premion pri elstara konstrua projektado de Azia Arkitektura Asocio kaj premion de verkaĵoj pri elstaraj konstruaĵoj de Ĉina Arkitektura Asocio. Li elmetis la sciencon pri homloĝeja medio en 1993 kaj okupiĝas pri la ĉirilata esplora studado. En marto de la jaro 1996 li akiris la premion de la Internacia Arkitekturista Asocio pri la arkitektura komentario kaj arkitektura edukado.

Nun de li prezidita gravita programo de la ŝtata naturscienca fonduso---protektado kaj evolu-esplorado pri la konstruaĵa medio dum la urbigado en evoluintaj regionoj estas taksata kiel grava sciencesplora atingo kun internacie avangarda nivelo.

Zhang Kaiji

Zhang Kaiji estas la unuageneracia arkitekturisto de la nova Ĉinio. Li naskiĝis en Ŝanhajo en 1912. En 1935 li diplomiĝis el la arkitektura fakultato de la Nakina Centra Universitato kaj iam posteniĝis kiel ĝenerala projektisto de Pekina Konstrua Projekta Instituto, konstrua konsilanto de la pekina magistrato, vicdirektoro de la Asocio de la Ĉina Arkitekturo. En 1990 la ĉina Konstrua Ministerio donis al li titolon "Majstro de la Konstrua Projektado". En 2000 li akiris la premion de la ĉina unua premiado Liangsincheng-a Konstruado. Li iam projektis la spektejon de Tiananmen, la revolucian muzeon, la historian muzeon, ŝtatan gastejon Daoyutai, pekinan astronomian halon kaj aliajn konstruaĵojn.

Yang Tingbao

Yang Tingbao (1901—1982), diplomiĝinte el Qinghua-a Lernejo, studis en la arkitektura fakultado de Pensilvania Universitato. En la projekta konkurso de la studentoj de la arkitekturaj fakultatoj de la tuta Usono, li akiris la unuan premion de Emerson Konkurso, samjare, li akiris la unuan premion en konkurso de la Usona Municipa Arta Asocio.