• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-11 19:49:29    
Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) hodiaŭ (1)

cri
La Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) havas historion de pli ol 80 jaroj. Ĝia ĉefa produktaĵo estas uzata por gravaj ekonomiaj projektoj kaj nacidefendaj konstruoj de Ĉinio. 1/13 kaj 1/7 de la ŝtalaĵoj bezonataj de gravaj ekonomiaj kaj nacidefendaj konstruoj estis fabrikitaj de ĝi kaj krome ĝiaj produktaĵoj eksportiĝas al 50 landoj kaj regionoj. Antaŭe la produktokvanto de ŝtalo estis rigardata kiel simbolo de la sinteza nacia forto, tial en la okuloj de multaj ĉinoj la kompanio estas marko de la industrio de Pekino.
En la lastaj jaroj ĝi uzis grandan monsumon kaj homajn fortojn por solvi la problemojn pri medipolucio kaj haltigis plurajn fundamentajn konstruojn, spite la malaltiĝon de profito de iuj siaj branĉoj.
Nun en la areo de ĝiaj fabrikaj domoj ne plu vidiĝas densaj fumoj kaj nuboj da polvo nek aŭdiĝas bruado.
La ŝtalistoj, kiuj ĉiam portis makulan bluzon en la pasinteco, nun portas puran blankan veston kaj fariĝis elementoj de altteknologia entrepreno.
Ŝanĝiĝo de la industria strukturo
La Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) havas 3 grandajn ferminejojn, inkl. de tiu en Peruo, 5 ferfandajn fornegojn, 4 ŝtalejojn kaj 19 laminatejojn kun sinteza povo de produktado de 8 milionoj da tunoj. En 1995 ĝi komencis reformadon kaj post tio ĝi ne plu estas sole ŝtata entrepreno, sed granda ekonomia grupo kun pluraj posedsistemoj kaj pluraj leĝpersonoj.
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĉiuj ĉinaj ŝtataj entreprenoj devis doni siajn profitojn al la ŝtato. Ĝi ne kapablis pliigi sian reproduktadon kaj eĉ fari simplan reproduktadon. Por ŝanĝi tiun fenomenon ĝi proponis laŭkontraktan respondecan produktan sistemon, t.e. doni al la ŝtato fiksitan sumon de siaj profitoj kaj levi ĝin laŭ la gajnitaj profitoj, dum la entrepreno mem rajtas uzi la superfluajn sumojn por fari teknikan reformadon. La Ŝtata Konsilio aprobis la proponon post argumentado de ekonomikistoj. En la sekvantaj pli ol dek jaroj, kiam la kompanio praktikis la novan sistemon, ĝi enkondukis dekojn da specoj da novaj avangardaj teknikoj de eksterlande, kreis plurajn specojn da teknikoj kaj ekipajhoj kaj eksportis ilin alilanden, inkl. de metalurgia konvertoro, la plej rapida en la mondo, kaj ĝia fiksa kapitalo rezervita en la formo de restigitaj profitoj jam superis 10 miliardojn da juanoj kaj en tiu tempo ĝi donis al la ŝtato imposton kaj profitojn de dekoj da miliardoj da juanoj. Fakuloj komentariis, ke ĝia kontribuo ampleksas ne nur la grandajn imposton kaj profiton, sed ankaŭ novan pensmanieron.
Ekde la lasta periodo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Pekino reviziis la antaŭan strategion pri urba disvolviĝo, laŭ kiu ĝi dediĉis grandan atenton al peza industrio. Kaj nun laŭ la principo pri kompaktaj teknikoj, alta aldonvaloro kaj ŝparo de energioj ĝi dediĉas grandan atenton al disvolvo de altteknologiaj kaj informadikaj industrioj. La Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo), kiel granda entrepreno, devas obei la ĝeneralan principon de la ŝtato kaj servi al ĝi.
Surbaze de sia propra forto ĝi faris grandskalan reguligon pri sia industria strukturo por ŝanĝi la tradiciajn industriojn en la altteknologiajn.
En 1995-2000 por produkti fajnajn ŝtalaĵojn ĝi asignis 10.18 miliardojn da juanoj al teknika reformado. Fine de 2000 la produktokvanto de la varoj, entenantajn altteknologiajn faktorojn kaj altan aldonvaloron, 6-oblighis kompare kun tiu en 1995.
En 2001-2005 ĝi daŭre elkribros postiĝintajn teknikojn kaj aparatojn, inkl. de iuj ŝtalfandaj fornegoj kaj laminatiloj, kaj plenumos reformadon de gravaj maŝinoj. Tiam la produktokvanto de la varoj kun alta aldonvaloro superos 70% de la totala ŝtala produktokvanto kaj ĝi chiujare eksportos pli ol 2 milionojn da tunoj da ŝtalaĵoj kaj levos sian profiton depende ĉefe de la bonkvalita ŝtalo.
La kompanio estas fershtala entrepreno, kiu plej frue en Ĉinio ekokupis sin pri altteknologiaj industrioj. Ĝia ĉefa parto projektas kaj fabrikas superklasajn integritajn cirkvitojn, tio estas malforta parto en la elektronika industrio de Ĉinio kaj ofte malhelpas disvolviĝon de ĝia informadika industrio. Por disvolvi ĝin oni bezonas grandan sumon kaj altteknologiojn, tial nur grandegaj entreprenoj kapablas sin okupi pri tio.
En kunlaboro de la Ĉefurba Ferŝtala Kompanio kaj la japana kompanio NEC naskiĝis en 1994 la Ĉefurb-NEC-a Elektronika Limigita Kompanio. Ĉe ĝia naskigho la japana flanko diris, ke ghi estas ekonomia establo kaj politikaj organizoj ne devas sin trudi en ĝian ekonomian aktivadon, tial la partia organizo de la kompanio ne povis efike funkcii. En 1997 ĝenerala filio de la partio alvokis, ke la partianoj devas diligente labori kaj preni sur sin pezajn taskojn por esti elitaj fortoj de la entrepreno kaj fari kulturan konstruadon en la entrepreno cele plenumi la produktajn taskojn. Ilia laboro gajnis konfidon de la japana flanko. De tio la japanoj montris respekton al la partia organizo kaj invitis ĝian reprezentanton al la kompania administracio. Prezidanto de la kompania direktoraro Luo Bingsheng diris, ke la kompanio devas atribui ĉiujn siajn sukcesojn al la ĝusta gvido de la partio.
Nun la kompanio estas unu el la plej grandaj fabrikoj, produktantaj grandan integritan cirkviton per avangarda tekniko en Ĉinio. Ĝia ĉefa produkto havas 6 kategoriojn el centoj da specoj de integritaj cirkvitoj, kies funkcio jam atingis la mondan nivelon, kaj la kvanto de la cirkvitoj de teleregiloj de koloraj televidiloj kaj tiu de plurfunkciaj horloĝoj konsistigas 50% de tiu de la La Ĉefurba Ferŝtala Kompanio (grupo) havas serion da altteknologiaj entreprenoj, kiaj tiu de integrita cirkvito, tiu de industriaj robotoj kaj aŭtomobilaj klimatiziloj. Kunlabore kun ĉinaj kaj alilandaj altteknologiaj entreprenoj ĝi investas ankaŭ softvaran ĝardenon de Zhongguancun, altteknologian agrikultron kaj aliajn industriojn.