• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-12 16:18:56    
Ĉina tradukista rondo ekspoziciis tradukajn atingojn en Pekino

cri

Lastajn tagojn en Pekino okazis ekspozicio pri ĉinaj tradukaj atingoj, kiu estas la unuafoja grandskala ekspozicio de atingoj temantaj pri tradukado. Tio ne nur vekis grandan eĥon de la ĉina tradukista rondo, sed ankaŭ donis surprizajn ĝojojn al membroj de la delegacio de la Internacia Tradukista Ligo.

La 4-an de novembro en Pekino okazis la unua "Ekspozicio pri Ĉinaj Tradukaj Atingoj", kiun okazigis Ĉina Fremdlingva Buroo kaj Ĉina Tradukista Asocio. La ekspozicio unuafoje koncentre elmontris atingojn akiritajn de la ĉinaj tradukistoj en ĉiuj sociaj kampoj en la lastaj 60 jaroj, per multaj objektoj kaj bildoj. Famaj ĉinaj tradukaj institucioj Xinhua Novaĵ-Agentejo, Ĉina Internacia Eldona Grupo, Yilin Eldonejo kaj La Ĉina Reto aranĝis sian standon kun propra aparteco. En inaŭguro de la ekspozicio, direktoro de la novaĵa oficejo de Ĉina Ŝtata Konsilantaro Zhao Qizheng diris: "Ĉifoja ekspozicio estas iniciato ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la internacia socio. Ekzistado de multaj lingvoj en la mondo destinis la ekzistadon kaj neceson de la tradukado. Kiam ajn, ĉu en la antikva Grekio, aŭ en Orienta Han-dinastio de Ĉinio, Ĉu en Tang-dinastio, aŭ nuntempe, ĉiam montriĝis signifo de lingva tradukado.

Unu el la okazigintoj, ĉina Fremdlingva Buroo, estas unu el la plej grandaj tradukaj institucioj en Ĉinio, sub kiu estas 7 eldonejoj, 21 ĉinlingvaj kaj fremdlingvaj periodaĵoj kaj 25 retaj gazetoj, interalie "Pekina Revuo", "Popola Ĉinio" kaj "Hodiaŭa Ĉinio" kaj aliaj multlingvaj gazetoj havas vastajn influojn en diversaj landoj de la mondo. 

Kun oftiĝo de la ĉinaj reformado kaj malfermado kaj kontaktiĝo kun eksterlandoj tradukado pli kaj pli multe ludas sian gravan rolon en tiu kampo kaj ĝi jam fariĝis industrio.

Chai Mingzhao diris, ke en komenco de la 20-a jarcento "La Komunista Manifesto" , "La Kapitalo" kaj aliaj klasikaj verkoj tradukite enkondukiĝis en Ĉinion, la ĉina popolo kombinis ilin kun sia realo en praktikado, tio faris al Ĉinio grandan ŝanĝiĝon. En kampo de literaturo kaj natura scienco, progresintaj atingoj de la okcidenta civilizacio estis daŭre tradukitaj en la ĉinan lingvon. Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, precipe post ĉinaj reformado kaj malfermado tradukistoj ludis tre gravan rolon en interfluadoj kun eksterlandoj.

Prezidanto de la Internacia Tradukista Ligo, sinjorino Betty Cohen vizitis ĉifojan ekspozicion gvidante sian delegacion. Pri la okazigo de la unua Ekspozicio pri Ĉinaj Tradukaj Atingoj ŝi sentis surprizan ĝojon. Ŝi diris : "Tutglobiĝo plimultigas la tradukan servadon. Disvolviĝantaj landoj, ekzemple la leviĝanta Ĉinio, multe multigas tradukajn lingvojn. Atingoj akiritaj de la ĉina tradukista rondo kredigis al ni, ke ni havos plimultajn interfluojn kaj kunlaborojn."

Dum la ekspozicio la Ĉina Tradukista Asocio okazigis sian tutlandan konsilantaran konferencon kaj reviziinte sian statuton vastigas la antaŭan puran sciencecon de sia societa karaktero al kaj scienca kaj entreprena karaktero, por respondi al disvolvo de la ĉina merkata ekonomio. Samtempe, la asocio honoris nombron da elstaraj tradukistoj, 78-jara Gao Mang ĝuste estas unu el ili.

Sinjoro Gao Mang okupiĝis pri tradukado de literaturaj kaj artaj verkoj de la rusa lingvo kaj la ĉina lingvo pli ol 50 jarojn. Multaj rusaj famaj literaturaj verkoj tradukitaj de li, posedas milojn kaj milojn da legantoj en Ĉinio, pro tio li gajnis amikecan medalon premiitan de rusa prezidento Putin. Akceptante intervjuon de la raportisto li diris, ke li sentis multajn inspirojn pro atingoj de la ĉina tradukista rondo, sed ankoraŭ oni bezonas klopodojn de la ĉinaj tradukistoj. Li diris: "Graveco de la tradukado ŝajnas aero, kun homa ekzistado certe bezoniĝas tradukado. Ni multe tradukis eksterlandaĵojn, eksterlandaj klasikaj literaturaj verkoj estis tradukitaj el la originaloj kaj havas kelkspecajn tradukajn versiojn. Tamen tre malmulte oni tradukis ĉinajn eminentajn verkojn en fremdajn lingvojn. Dezirante koni nacion kaj akceli amikecon inter nacioj oni bezonas helpon de literaturaj kaj artaj verkoj. Nia klopoda orientado estas, ke ni ne nur kulturas tradukajn talentulojn, sed ankaŭ reciproke tradukas kaj disvastigas ĉinajn objektojn al la mondo."