• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-12 17:26:07    
Ŝtataj entreprenoj de Ĉinio reformos tri sistemojn

cri
Nun estas en diferencaj statoj la reformado de ĉinaj ŝtataj entreprenoj. En iuj entreprenoj postiĝis la reformado de la labora, personara kaj distribua sistemoj, kaj oni devas plirapidigi siajn paŝojn. La Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Ĉinio faris decidon junie de 2001, ke la gravaj ŝtataj entreprenoj kaj la grandaj kaj mezgrandaj elitaj entreprenoj, difinitaj de diversaj lokoj, devas konstrui kaj perfektigi la internan strukturon en unu aŭ du jaroj.
Jiang Qiangui, vicprezidanto de la Ŝtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono, diris en la laborkunveno pri profundigo de la interna reformado de ŝtataj entreprenoj, ke antaŭ 10 jaroj Ĉinio elkovis kaj akcelis la reformadon de la labora, personara kaj distribua sistemoj en ŝtataj entreprenoj, tamen iuj entreprenoj ankoraŭ ne plenumis la taskon. Enketo fine de 2000 montris, ke nur 49.9% de la entreprenoj praktikis la sistemon postenigi la tutan personaron per konkurado kaj 46.9% de la entreprenoj nuligis la rangan diferencon inter oficistoj kaj laboristoj. Faktoj montris, ke neplenumo de reformado de la interna strukturo en la entreprenoj estas kashita danĝero por reformado kaj disvolvo de la entreprenoj en la estonteco kaj tial oni devas fari pluapashan reformadon de la tri sistemoj.
Jiang diris, ke koncerne reformadon de la personara sistemo, oni devas kiel eble plej baldaŭ praktiki la sistemon, ke administrantoj estu engaĝitaj en konkurado kaj ilia rango povu leviĝi kaj malleviĝi. La entreprenoj devas simpligi siajn oficejojn kaj redukti la administracion. En la estonteco, escepte de la postenoj, kiujn devas okupi la investantoj kaj gvidantoj de la entreprenoj, lau jura sistemo, ĉiuj aliaj administrantoj devas esti engaĝitaj en konkurado. Oni devas kategorie nuligi la diferencon inter la oficistoj kaj laboristoj kaj administri la postenojn.
La entreprenoj devas doni sian ĉefan atenton al elekto de la kvalifikitaj oficistoj kaj laboristoj kaj elkribrado de la malkapablaj. En la estonteco, krom tiuj entreprenoj, pri kiuj la ŝtato jam faris apartan difinon, neniu rajtas devigi akcepti funkciulojn. La entreprenoj devas plibonigi labor-strukturon, racie difini la kvanton de laboristoj kaj iliaj produktaĵoj kaj fari rigoran administradon en laborado. Ĉiuj laborpostenoj taŭgaj por konkurado devas submetiĝi al konkurado. Oni devas ekzameni ĉiujn funkciulojn en laborado, engaĝi kaj senlaborigi ilin post ekzameno. Oni devas transpostenigi kaj trejni ĉiujn laborantojn, kiuj estas netaŭgaj por la laboro kaj malsukcesis en la konkurado. Oni devas maldungi la personojn, kiuj ne akceptas la novan laborpostenon au ne kapablas por ĝi. La entreprenoj devas kiel eble plej rapide fondi elastan sistemon pri salajro, perfektigi la sistemon pri interna distribuo, fondi la fundamentan salajran sistemon kun malsamaj salajroj sur malsamaj laborpostenoj, kaj klare difini la taskon kaj postulon de malsamaj laborpostenoj. La enspezo devas esti difinita laŭ profito de la entreprenoj kaj kontribuo de la laboristoj. Ĉi-flanke oni devas pli multe zorgi pri la ŝlosilaj laborpostenoj, sciencistoj kaj teknikistoj. Ĉar la enspeza kaj distribua sistemo de la administrantoj koncernas serion da komplikaj problemoj, tial oni devas fari detalan esploradon kaj provadon en iuj entreprenoj.