• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-12 17:30:14    
Malfacilo de ŝtala eksporto de Ĉinio

cri
Premate de la ŝtalaj entreprenoj kaj parlamentanoj, usona prezidanto Bush decidis junie de 2001 fari kompletan enketon pri la eksporto de eksterlanda ŝtalo, akuzita je dumpingo kaj subvencio, por certiĝi, ĉu la ŝtalaj entreprenoj de Usono estis damaĝitaj aŭ ne. Tiu decido koncernas la ŝtalan eksporton de pli ol 20 landoj, inkl. de Ĉinio.
Marte de 2001 14 usonaj senatanoj sendis leteron al Bush dezirante, ke li sin turnu al la artikolo 201-a por protekti la ŝtalan industrion de Usono. Kompare kun kontraudumpingo, la artikolo 201-a estas pli severa. Se nur Usono opinias, ke ĝia industrio estis damaĝita, ĝi rajtas alpreni diversajn rimedojn por limigi la importon, kio validas eh por 8 jaroj.
Fakuloj analizis, ke kvankam Ĉinio estas la plej granda lando de ŝtala produktado, tamen ĝia eksportita ŝtalo plejparte estas malaltklasa. Ne tiom stabila kvalite, ĝi povas facile eksporti nur per malalta prezo kaj pro tio la ĉina ŝtalo facile fariĝas celo de kontraŭdumpingo, tial la ĉina ŝtala industrio havos estontecon nur en levo de la kvalito kaj reguligo de la strukturo.