• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-12 19:53:35    
Aardeoprotekta familio

cri

En la urbo Fangchenggang en Guangxia Zhuan-nacieca Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas Grua Monto. Oni ne scias de kiam multaj ardeoj alflugas kaj paŭzas tie. La lokanoj misopiniis tiujn ardeojn gruoj, do ili eknomis la monton Grua Monto. Ĉe la montpiedo loĝas familio de kamparano Xu Qiangbang.

La Grua Monto estas varma kaj humida. En aprilo ĉiujare miloj kaj miloj da ardeoj flugas tien de varmega sudo.

Xu Qiangbang konigis al raportisto ke lia familio translokiĝis al la piedo de la Grua Monto en 1952. Iumatene de aprilo tiujare, vekite de birda pepado, lia avo ellitiĝis. Rigardante al la monto li vidis ke en la arbaro kelkaj birdoj gaje saltis de branĉo al branĉo. La avo neniam propraokule vidis tiajn birdojn, tamen li povis distingi ilin laŭ la figuroj en tradiciaj novjaraj pentraĵoj. "Ĉu ili ne estas gruoj?" Li demandis sin kaj ege ĝojis, ĉar laŭ la ĉina moro gruo estas bonaŭgura birdo kiu beatigas homon. La avo kunvenigis la tutan familion kaj proklamis tri melpermesojn: "malpermesi ĉasi gruon, malpermesi kapti gruon kaj malpermesi preni ovon el ĝia nesto." Ekde tiam la familio kore protektas la birdojn dum pli ol 50 jaroj. Tiam Xu Qiangbang estis 14-jara.

Poste la familio eksciis ke la protektataj birdoj estas ne gruoj, sed migrantaj ardeoj, ŝtatnivelaj protektataj birdoj.

Ĉiujare en aprilo ardeoj alflugas kaj ovumas. Post kiam la idoj eloviĝis kaj plenkreskis, ili flugas al la sudo por travintrado. Adaptiĝinte al la loka klimato parto el ili restas. La familio de Xu Qiangbang zorgeme protektas la birdojn jaron post jaro. Ŝajnas al ili la birdoj jam fariĝis membroj de la familio kaj alportas al ili grandan plezuron.

Por doni bonan ripozan medion al ardeoj, Xu Qiangbang gvidas familianojn kulturi arbojn kaj bambuojn en la monto ĉiujare.

"Ni deziras kulturi pli multe da arboj por ardeoj. Ju pli multaj arboj, des pli multaj ardeoj."

Dum pli ol 50 jaroj la familio kulturis sennombrajn banjanojn, pinojn kaj bambuojn. La magistrato de Fangchenggang senkoste liveras al ili la arbidojn. Nun la arboj kreskis kaj fariĝis prospera arbaro. En tiu komforta medio ardeoj rapide generis. Antaŭ 50 jaroj troviĝis nur dekoj da ardeoj el unu speco, sed nun pli ol 25 000 ardeoj el pli ol 30 specioj.

En la lastaj jaroj cirkulas tie la diro ke ardeaĵoj povas kuraci malsanon kaj preventi kanceron, tial la ardeoj fariĝas ĉasaj celoj kaj komercaĵoj. Tio ege maltrankviligis Xu Qiangbang kaj liajn familianojn. Ili ĵuras bone protekti tiujn senkulpajn birdojn. Tage ili kultivas en kampoj, nokte ili patrolas en la monto, kaj neniam malstreĉas la gardemon.

Kiam ardeoj vundiĝas ĉasite aŭ atakite de ŝtormo, Xu Qiangbang kaj liaj familianoj prenas ilin hejmen kaj donas zorgeman flegadon. Ardeoj prenas fiŝon kiel la ĉefmanĝon, do la nutrado ne estas simpla afero. Ĉiutage ili devas kapti fiŝojn por la birdoj. Kelkfoje estas multaj vunditaj ardeoj pro ŝtormo, Xu Qiangbang devas aĉeti fiŝojn por ilin nutri. La elspezo estas ne malgranda sumo por kamparano Xu Qiangbang.

La nepo de Xu Qiangbang, kiu vizitas elementan lernejon, havas profundan amikecon kun la vunditaj ardeoj. Kiam li hejmeniras post lernado, alkuras al li grupo kaj grupo da ardeoj por peti manĝon. La eta knabo jam posedas altan flegan arton.

La knabo diris al raportisto ke li scias tion ke ardeo konstruas neston en la monto kaj nutras idojn en arbaro. Kiam ido falas de arbo, oni devas preni ĝin hejmen por nutri, se ĝi estis vundita, oni devas bandaĝi ĝin. Cetere en la hejmo oni devas fari neston por ĝi. Maksimume foje la knabo prenis ok vunditajn ardeojn hejmen. Li ofte nutras ardeojn per fiŝoj, sekve de tio la birdoj komprenas lian geston.

La fervora protektado de Xu Qiangbang kaj lia familio al ardeoj gajnis rekonon, subtenon kaj laŭdon de la socio. En 1993 la magistrato de la urbo Fangchenggang difinis la Gruan Monton protektata natura rezervejo kaj malpermesis ĉasadon tie. En februaro ĉijare la Ŝtata Ĝenerala Medioprotekta Buroo de Ĉinio donis al Xu Qiangbang premion de Elstara Kontribuanto por Media Protektado. Sed por Xu Qiangbang kaj lia familio gravas ne la honoro, sed efektiva faro por protekti ardeon.

Aŭtune kaj vintre aro kaj aro da ardeoj forflugas de la Grua Monto. Tiam Xu Qiangbang kaj liaj familianoj sentas la koron malplena kaj havas neeldireblan melankolion. Pasis 50 jaroj, alflugis kaj forflugis ardeoj aro post aro, dume Xu Qiangbang ĝojas kaj malĝojas. Atendante alflugantajn ardeojn, li kvazaŭ atendas la forajn karulojn.

"Antaŭ ol kiam ardeoj alflugas, mi pensas ke ili baldaŭ revenos. Miaj nepoj kaj nepinoj demandas: Avo, kial ardeoj ankoraŭ ne revenos? Kiam ardeoj atingas, ili ĝoje krias: Hura, revenas ardeoj! Ili revenas!"

En aprilo ardeoj alflugas de la sudo aro post aro. Miloj kaj miloj da ardeoj aŭ haltas sur branĉoj, aŭ flugas inter arboj, aŭ ovumas en nesto. Ĝis la aŭtuno la ardeoj intime akompanas Xu Qiangbang kaj liajn familianojn.